Arkivo por la etikedo 'Vinilkosmo'

Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

La 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, sed la plejparto estas originalaj Esperanto-verkoj. La tekstoj de Gijom’ temas pri sentoj, psiko, kaj […]

La oka albumo de Kajto

En printempo 2019 Nanne kaj Ankie prezentis la okan albumon de Kajto kun la titolo La Universala Arbo. En la albumo estas 14 novaj kantoj kun tekstoj en Esperanto. Kiel kutime ĉe Kajto, la varieco de la kantoj estas granda: melankoliaj kantoj estas sekvataj de gajaj, humuraj kantoj; rapidaj kantoj estas alternataj de malrapidaj, etosplenaj […]

Plaĉa disko, sed sen la kaptivo

Vojaĝo. Planedo nia: K-disko. Donneville: Vinilkosmo, 2017. La bando Vojaĝo devenas el Tuluzo; ilia unua prezentado antaŭ la esperantista publiko okazis dum la jubilea 100a UK en Lilo en 2015. La nun prezentata disko estas la unua eldonaĵo de la bando kaj estas duobla: sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj en Esperanto, kaj […]

Vinilkosmo sojle de fermo

En 2018 ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al la Esperanto-muziko kun gravaj konsekvencoj: ege malmultaj diskovendoj kaj ege malmultaj elŝut-vendoj. Iom kreskis la elsendflua aŭskultado, sed tre bedaurinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivteni la eldonejon, kaj tio baras tutan eblan perspektivon…

Belega bosniumaĵo, eĉ se pli muzika, ol kanta

Espo Despo. Bosniumas: KD. – Donneville: Espo Despo; Vinilkosmo, 2016. Espo Despo estas internacia grupo, aperinta sur la restaĵoj de la fama bando Esperanto Desperado, kiu disiĝis en 2005. Komence la grupanoj ludis plejparte la kantojn, hereditajn de Esperanto Desperado, sed ili daŭre serĉis sian propran stilon, kio rezultis en aperigo de la unua albumo […]

La Granda Aventuro: Nova albumo de i.d.c.

Titolo: “La Granda Aventuro” ref. VKLD001 Artisto: i.d.c. (inicialoj dc) Ĝenro: Alternativa popo – elektropopo – popo LD Vinila Disko 10 titoloj – 37:00 min i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Kvin jarojn post Signoj de viv’, i.d.c. revenas kun La Granda Aventuro, sia […]

Planedo nia: Duobla albumo de Vojaĝo

Titolo: Planedo nia ref. VKKD132-067AB Artistoj: Vojaĝo Ĝenro: Mondĵazo– Bosaĵazo – Latinĵazo Duobla KD: 24 titoloj (Esperanto-franca) – 92:30 min + 12-paĝa libreto Vojaĝo estas la historio pri la amikeco inter ses muzikistoj de Tuluze, la Rozkolora Urbo en Okcitanio. Kunigitaj de komuna pasio por latina muziko kaj ĵazo, ĉi tiuj “vojaĝantoj de la Sudo” […]

Lepuileca, sed neniel liliputeca!

Le Puil, Ĵak. Sen elizi’: KD. Donneville: Vinilkosmo, 2014, kun tekstolibreto. La franca kantisto Ĵak Le Puil (kiel li mem preferas nomi sin) estas jam delonge konata al la esperantista publiko: lia unua surkaseda albumo Danĝera ul’ ekvidis la mondon jam en 1977. La kantisto realigas la stilon, kiun eblas kompari kun la tradicia rusa […]

Kreaktiva: Nova albumo de Jonny M

La fama regekantisto Jonny M post lia paŭzo por veki kreemon kaj kolekti kantojn, nun publikiĝis sian novan albumon Kreaktiva. 14 freŝnovaj kantoj, interalie, kunlabore kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj jOmO, dancigaj ritmoj kaj bone pripensitaj tekstoj atendas vin. Aldone estas kaptipovaj, kunkantindaj melodioj, kiuj sen via volo ekdancigas viajn piedojn.

Ideo por kunhelpa, justa kaj kultura donaco

Proksimiĝas Kristasko kaj Novjarfesto. Donacu al vi aŭ al viaj amikoj kaj proksimuloj jaran abonon al la ABONKLUBO de Vinilkosmo por subteni kaj malkovrigi Esperanto-muzikon sed ankaŭ pli ol milionon da titoloj de sendependaj eldonejoj de la justa elsendflua platformo 1D tuŝ.

Muzikaj novaĵoj de Vinilkosmo

Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reeldonoj de bitaj albumoj el elĉerpitaj KDoj, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp.). Do bonvenon al la 3a versio de nia muzika platformo!

Vizitinda superbazaro

Martin & La Talpoj. Superbazaro: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. Malverŝajnas, ke Martin Wiese bezonas detalan prezenton antaŭ la esperantista aŭskultantaro. La ĉefkantisto (kaj, fakte, la ĉefmotoro) de la popularega bando Persone eldonas jam la duan albumon subtene de kelkopo da kontribuintoj, grupe nomataj kiel La Talpoj. Feliĉe, nek Wiese, nek liaj helpantoj okupiĝas pri […]

JoMo okcitanas: antaŭmenda kampanjo

La sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.

Vinilkosmo lanĉas abonklubon

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. Kial? La du lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo, proponante solvojn por daŭrigi la produktadon de Esperanto-muziko. Tial en junio 2009 la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn […]

Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan’. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La amatora muzika grupo Maragan’ ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de […]

La elŝutejo de Vinilkosmo atakita

La elŝutejo de Vinilkosmo http://www.vinilkosmo-mp3.com/ momente ne funkcias post dua pirata atako. Okazas nun grandaj penoj refunkciigi la elŝutejon, ĉar ni devas rekonstrui ĝin (kun plej lastaj kaj aktualaj sekurbariloj). Tio povos postuli plurajn semajnojn aŭ eĉ monaton. Ni informos, kiam la retejo denove funkcios.

Atentinda Okcitania aventuro

Patric. Okcitanio: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La aŭtoro kaj ĉefa plenumanto de tiu ĉi albumo, Patric, estas fama okcitanlingva kantisto, kies repertuaron konsistigas popularaj popolaj okcitanaj kantoj, adaptaĵoj de eksterlandaj ŝlagroj kaj ankaŭ liaj propraj kantoj. Onidire li jam famiĝis per siaj koncertoj en la Esperanta medio, sed mi konatiĝis kun li nur pere […]

Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo

Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom […]

Patric ekkantis en Esperanto!

Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio. Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis mia delonga revo; timigas, ĉar eble la ideo pri tio, ke mem Patric, fama “trobadoro […]

Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell

Aalen. – La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia Esperanto. La Urbestro de Aaalen, Wolf-Dietrich Fehrenbacher, bonvenigis la gastojn kaj alte taksis la gravecon […]