Arkivo por la etikedo 'Vilno'

Sukcesa prezentado de NDK en Vilno

Halina Gorecka rakontas pri “Nia diligenta kolegaro” (Foto: Taesok Choe) La 12an de aprilo en la Litovia Ĵurnalista Domo en Vilno okazis prezento de la nova verko Nia diligenta kolegaro (NDK), verkita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Ĉi tiu libro en enciklopedia formo prezentas detalajn kaj elĉerpajn biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj en la […]

István Ertl en Litovio

István Ertl kaj Povilas Jegorovas en la Nacia Biblioteko (Foto: Marijus Dilba) Ekde la 31a de marto ĝis la 7a de aprilo en Vilno gastis István Ertl – tradukisto de la Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgio), konata movada intelektulo, redaktinto de kelkaj Esperanto-revuoj, poligloto, tradukinto de multaj libroj al Esperanto kaj al aliaj lingvoj, poeto, prozisto, […]

Nia diligenta kolegaro: Prezentado en Vilno

La 12an de aprilo en la konferenca salono de Litovia Ĵurnalista Domo en Vilno (strato Jogailos 11, la 3a etaĝo) okazos prezentado de la nova enciklopedio Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj (NDK). La enciklopedion prezentos ĝiaj aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado. Okaze de la prezentado oni povos aĉeti la […]

Portu vian lumon kaj kredu: Povilas Jegorovas honorita

La kulturministrino Liana Ruokytė-Jonsson donas la honorsignon al Povilas Jegorovas La 14an de decembro en la historia Urbodomo de Vilno okazis solena ceremonio organizita de la Litovia ministerio de kulturo, en kiu la ministro de kulturo Liana Ruokytė-Jonsson enmanigis diversajn premiojn kaj honorigojn de la ministerio al 35 personoj. Inter ili tri personoj ricevis la […]

Zamenhof-ekspozicio en Vilno

Okaze de la centa datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Pollando mendis ĉe Centro de Interkultura Edukado ekspozicion pri la vivo kaj kreado de Ludoviko Zamenhof “Zamenhof – La kreinto de Esperanto” por ekspozicii ĝin en diversaj landoj. En Litovio ĝin ricevis la Pola Instituto en Vilno, kiu […]

Vytautas Šilas 80-jariĝis

La 29an de junio 80-jariĝis la eminenta Litovia esperantisto Vytautas Šilas. Por honori lin Litova Esperanto-Asocio (LEA) en la ĵurnalista domo en Vilno organizis specialan festan vesperon. Malgraŭ la somera feria tempo la festan vesperon partoprenis pli ol tridek esperantistoj.

Giorgio Silfer en Litovio

Historio de la Esperanta literaturo prezentita en Vilno Giorgio Silfer prezentas HELon, sidas Povilas Jegorovas (Foto: Marijus Dilba) La 19an de februaro 2016 en Vilno, en la prestiĝa Ĵurnalista Domo okazis prezento de la fundamenta 748-paĝa libro Historio de Esperanta literaturo de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, eldonita en 2015 de la Kooperativo de […]

Historio de BEToj: BET-9 en Vilno (1967)

Unu el la grupfotoj de BET-9 (musklaku por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) kaj BET-6 (Veisiejai, 1964) nun sekvas prezento […]

La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de  LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan […]

Esperanto 125: Ekspozicio en Vilno

Ampleksa ekspozicio dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj iniciatita de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj, ekfunkciis en la vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de la Litovia Scienca Akademio.