25 Januaro 2016 de AlKo
Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015 En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? [...]
5 Novembro 2015 de AlKo
Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.
2 Aŭgusto 2013 de AlKo
La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la [...]
7 Decembro 2012 de AlKo
E@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle “offline”) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj. La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio [...]
25 Novembro 2011 de AlKo
Ekde la 26a ĝis la 30a de oktobro 2011 en la ĉeĥa urbo Svitavy okazis seminario pri Vikipedio omaĝe al dekjara jubileo de ĝia Esperanto-versio. La ĉeforganizanto de la unua internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj estis Pavla Dvořáková (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kun kontribuo de E@I.
24 Novembro 2011 de AlKo
Esperantistoj ofte tro reklamas Esperanton al si mem kaj neglektas informadon de tiuj kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas. Tiun konkludon mi lastatempe faras ĉiam pli ofte, kaj ankaŭ mia esploro pri la kvalito de prezentiĝo de Esperanto en la nacilingvaj versioj de la interreta enciklopedio Vikipedio konfirmis tiun fenomenon. Kaj tamen vikipediaj artikoloj kutime aperas [...]