Arkivo por la etikedo 'Vieno'

ESF donas subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj en Roterdamo kaj Vieno

ESF donis al la biblioteko Hector Hodler malgrandan mastruman subvencion de 8000 USD por helpi pri katalogigo kaj diversaj administraj laboroj. Unu el la plej grandaj kolektoj de Esperanto-libroj kaj aliaj materialoj en la mondo, la biblioteko troviĝas en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Donaco el Vieno (4)

[La unua listo. | La dua listo. | La tria listo.] En la kvara, lasta listo de la libroj, kiujn BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) – ricevis de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien” estas la unika Enciklopedia vortaro Esperanta-germana de Eugen Wüster, konsiderata kiel la patro de la […]

Donaco el Vieno (3)

[La unua listo. | La dua listo.] Ni daŭrigas listigi la librojn, kiujn BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) – ricevis de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”. En la tria, antaŭlasta listo estas dek libroj.

Donaco el Vieno (2)

[Vidu la unuan parton de la listo.] Ni daŭrigas listigi la librojn, kiujn BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) – ricevis de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”. En la dua parto estas dek pliaj beletraj libroj, originale verkitaj en Esperanto, kaj en la komenco de la 1990aj jaroj (re)eldonitaj […]

Donaco el Vieno

En novembro en ĉi tiu novaĵretejo aperis listo de 360 beletraj libroj originale verkitaj en Esperanto, kiuj estas konservataj en BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto. En la fino de la enkonduko ni skribis: “Volonte ni akceptos donace originalajn beletraĵojn, kiuj mankas en la listo”. Ĉi tiujn vortojn legis la Viena esperantisto […]

En Vieno oni skanas la librojn de Zamenhof

Lastjare ni akordigis la prioritatojn de nia libroskanado kun la Zamenhof-jubileo en 2017. Ni celas ĉi-jare prezenti ĉiujn verkojn de Ludoviko Zamenhof (aperintajn ĝis 1930) el nia kolekto. 125 libroj jam estas libere kaj senpage legeblaj en la retejo de la Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj. Kelkaj ankoraŭ sekvos dum la venontaj semajnoj.

Nova skanprojekto de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Mi ŝatus sciigi vin, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo realigis novan skanprojekton. Dum la pasintaj semajnoj la enhavtabeloj de kvin gravaj periodaĵoj estis skanitaj kaj nun konsulteblaj per la katalogo Trovanto. Ĉi-kune mi sendas liston de la koncernantaj titoloj kun la ligiloj.

Nova retejo por la Viena muzeo

Ni ĝoje atentigas vin pri la nova retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Nia Trezoro: La Viena muzeo

Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde […]