Arkivo por la etikedo 'Varsovio'

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis [...]

Pollando, la krizo superita?

La eksterordinara landa kunveno de la delegitoj de Pola Esperanto-Asocio kunsidis la 19an de januaro 2013 en Varsovio. La kunveno akceptis novan statuton de PEA kaj elektis novan estraron: Stanisław Mandrak (prezidanto) Barbara Pietrzak (vicprezidanto) Robert Kamiński (sekretario) Alina Mozer (kasisto) Anna Maria Koniecpolska-Bień (estrarano pri junularaj aferoj) Paweł Fischer-Kotowski (estrarano) Teruo Matsumoto (estrarano) Łukasz [...]

Mark Zamenhof: Novaj dokumentoj, novaj enigmoj…

Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslanda Imperio) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo [...]

AIS sesiis en Varsovio

La 3an de septembro, je la nacia festotago de San-Marino, la 33a Sanmarineca Universitata Sesio estis malfermita de la rektoro de Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW; Varsovia Lernejo de Direktorado – Altlernejo), prof. dr. hab. Andrzej Zawiślak, kaj la prezidanto de AIS San-Marino, OProf. Hans Michael Maitzen. La gastiganta instituto esprimis sian intencon [...]

Veturilo: Ĉu Esperanta nomo por publikaj bicikloj en Varsovio?

Karaj Esperantistoj! Denove bezonatas Via reta voĉdonemo! La Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsvoio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: veturilo. Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do Via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo [...]

Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

En la februara Ondo ni prezentis tri lernolibrojn kaj unu gramatikon de la germana lingvo, kiujn verkis Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof. Nun sekvas prezento de ceteraj libroj de M. F. Zamenhof, kiuj troviĝas en la kolekto de la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (RŜB). KOMPARA FRAZEOLOGIO En la 1875a jaro en la presejo de I. Goldman [...]

Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto

Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni aperigas artikolon [...]

Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof

Kvankam esperantistoj interesiĝas pri la familianoj de Lazarj Markoviĉ Zamenhof ĉefe rilate ilian rolon en la Esperanto-movado, oni scias, ke ĉiuj fratoj de Doktoro Esperanto estis kuracistoj. Ankaŭ Grigorij (pole: Grzegorz, Esperante: Henriko), naskiĝinta la 24an de septembro 1871 en Bjalistoko, ne estis escepto. Li specialiĝis pri haŭtmalsanoj kaj higieno. Li ne nur kuracis, sed [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.