Arkivo por la etikedo 'Valentin Melnikov'

Rusa Antologio: Poemoj de Jakov Polonskij

Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 [...]

Ĝeneva triopo

Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj. “Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed [...]

Anton Ĉeĥov: Liberalulo

Novjara rakonto Belegan kaj admirindan bildon prezentis la homaro en la unua tago de la nova jaro. Ĉiuj ĝojis, jubilis, gratulis unu la alian. En la aero sonis plej sinceraj kaj koraj bondeziroj. Ĉiuj estis feliĉaj kaj kontentaj. Nur la gubernia sekretario Komprenov estis malkontenta. En la novjara tagmezo li staris sur unu el la [...]

Anton Ĉeĥov: Friponoj kontraŭvole

Novjara blagaĵo En la hejmo de Zakario Kuzmiĉ Djadeĉkin okazas vespera festo. Oni celebras la Novjaron kaj gratulas la mastrinon Melanja Tiĥonovna okaze de ŝia nomtago. Gastoj multas. La publiko estas respektinda, solida, sobra kaj pozitiva. Neniu kanajlo. La vizaĝoj montras admiron, agrablon kaj dignon. En la salono sur granda sofo sidas la loĝejmastro Gusev [...]

Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ

Per la subaj tradukoj ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ, naskiĝinta antaŭ 120 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej brila tiuepoka belarusa poeto kaj tradukanto; oni konsideras lin kunfondinto de la moderna belorusa [...]

“La bona pineto”: Rekomendinda. Por 50 familioj

Mattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p. Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika. Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet

En julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En [...]

“La Ondo” jubileis en Moskvo

Unuafoje en la dudek-jara historio de la ekzistado de la Rusia Esperantista Unio (REU) kaj de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, ambaŭ (re)fonditaj en 1991, ili organizis komunan kunvenon, en kiu tute ne sentiĝis laŭdire malvarmaj rilatoj inter la du establoj. La 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo [...]

Multvizaĝa libro

Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p. De temp’ al tempo en Esperanto aperas kolektoj de selektitaj (do supozeble, la plej bonaj) noveloj, el la tuta literaturo aŭ el aparta ĝenro aŭ regiono. Menciindas 33 rakontoj (1964), Trezoro [...]



Bad Behavior has blocked 352 access attempts in the last 7 days.