La Balta Ondo » Utena

BET-49 en Utena (2013)
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena.

BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!

La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.

La urbaj gvidantoj (ni konatiĝis kun la urbestro kaj vicurbestro dum BET) sukcesis konservi ĉe transiro al la libermerkata ekonomio la ĉefajn entreprenojn de Utena. La plej gravaj estas la bierproduktejo “Utenos alus” kien iris du ekskursoj (unu kun gustumado de kvin bierspecoj) kaj la trikotaĵa fabriko “Utenos trikotažas”, kies firmaan vendejon kun favoraj prezoj multaj vizitis aĉetocele. Ili kaj aliaj entreprenoj grave kontribuas al la urba buĝeto. Danke al tio Utena havas multajn allogaĵojn, urbajn skulptaĵojn, fontanojn, florbedojn, bonajn vojojn por aŭtoj kaj vojetojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kajojn ktp.

Ĉe la malfermo de BET-49 bonvenige parolis la urbestro de Utena Alvydas Katinas. Sian saluton al la partoprenantoj sendis la prezidanto de Sejmo, la Litovia parlamento, Vydas Gedvilas.

Nia kongresejo estis la kolegio de Utena, kies oportunaj ejoj, provizitaj per komputiloj kaj projekciiloj, perfekte taŭgis por ĉiuj eroj; estis libere uzebla komputila ĉambro kun konstanta ret-aliro, ankaŭ sendrata. La koncerta programo okazis en la granda salono de la muzika lernejo, en la urba kulturcentro kaj sur la subĉiela scenejo ĉe la lago Dauniškis.

Aparte riĉa estis la folklora programo. Kutime oni organizas unu nacian vesperon, sed dum la 49a BET estis kvar vesperaj programoj, en kiuj ni konatiĝis kun la lokaj kantoj, muziko kaj dancoj. Gaje kaj vigle pasis koncerto-diskoteko kun la blovensemblo Indraja.

En sia salutmesaĝo la prezidanto de UEA Probal Dasgupta emfazis, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unu el la gravaj eventoj sur la esperantista kalendaro kaj deziris al ĝi longan kaj buntan vivon. BET estas kiel malgranda UK, kaj UEA nature donas al ĝi sian aŭspicion. Kaj la programo de la 49aj Tagoj konfirmis tion. Memorante pri la dumviva lernado, kiu estas nuntempe tre populara en la Eŭropa Unio (ankaŭ esperantistoj sukcesas ricevi monon por tiaspecaj projektoj), en BET funkciis divers-tipaj kaj divers-nivelaj kursoj, gvidataj de elstaraj instruantoj: Stano Marček, Svetlana Smetanina, Miĥail Lineckij.

Novaĵo de ĉi tiu BET estis du kursoj. La kvarprelega ciklo de tradukisto, eseisto, historiisto Petras Čeliauskas temis pri “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. La litova lingvo estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, prezenton de ĝiaj kuriozaĵoj sekvis nemalofte rideksplodoj de la aŭskultantoj. La Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov per kvin prelegoj prezentis la ĉefajn etapojn de la historio de Esperanto kaj senvualigis kelkajn historiajn misterojn.

En unu el la 30 programeroj de la Somera Universitato (Fotis Halina Gorecka)

La Somera Universitato proponis por la kleriĝema publiko nekredeble abundan 30-eran sortimenton de prelegoj kaj prezentoj. Oni serĉis respondojn, ekzemple, pri kio okazas en Skotlando kun Ed Robertson, el kio konsistas niaj manĝaĵoj kun Tōnu Hirsik, konatiĝis kun la vivo, agado kaj verkado de Ludmila Jevsejeva (Margarita Želve) kaj Pulgis Andriušis (Gražina Opulskienė). Eldonejoj Sezonoj kaj Impeto prezentiĝis, sonlibrojn en Esperanto konigis Stano Marček, pri diversaj retaj projektoj, interalie, sociaj retoj parolis Dima Ŝevĉenko. Anna Striganova ekspoziciigis propramane faritajn pupojn kaj parolis pri “Fabelaj mondoj”. Pri la plej juna ĉefurbo Astana rakontis kaj bildojn montris la subskribinto de ĉi tiu artikolo. Mikaelo Bronŝtejn kontribuis al la programo prelege kaj koncerte.

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Cetere, la oferto de esperantista arta programo estis varia kaj riĉa. Koncertis Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin. Emanuele Rovere (Manŭel) kantis ankaŭ por la urbanoj en la subĉiela koncertejo ĉe la lago Dauniškis. Sume dek du koncertoj esperantistaj kaj folkloraj en ĝenerala (ne arta festivalo) esperantista kongreseto estas maloftaĵo, eble eĉ unikaĵo.

Kelkfoje dum BET eblis spekti admirindajn unuhorajn prezentadojn de lum-muzika fontano, vera allogaĵo por turistoj kaj lokanoj.

Ĉiutage aperis Heroldo de Utena, la riĉe ilustrita gazeto de BET-49, prizorgita de Vytautas Šilas. Cetere, partoprenis pluraj esperantistaj ĵurnalistoj, inkluzive de la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis, kiu gvidis neformalan TEĴA-kunvenon en la apudkongresa kafejo Žarija, kie dum la BETa semajno oni ĉiam povis aŭdi esperantistojn, kiuj babilis Zamenhof-lingve kaj krokodile.

Ankaŭ per la nepra ekskursa tago – merkredo – BET similas al UK. Ankaŭ ĉi-foje Antanas Vysockas modele planis kaj efektivigis la tuttagan ekskurson en la lagregiono de la orienta Aŭkŝtajtio. Unue la ekskursantoj venis al la muzeo de ceramiko en Leliūnai, kie nin bonvenigis la “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis, fondinta la klerigan centron kun muzeo en 2001. Ĉirkaŭ 700 eroj troviĝas en la muzeo, ne nur ceramikaj potoj, teleroj, tasoj, kruĉoj kaj fajfiloj, sed ankaŭ ĉiutagaj objektoj de kamparanoj por variigi la ekspozicion. La mastro evoluigas la ceramikan arton organizante renkontiĝojn por kolegoj, instruante al junuloj kaj infanoj. Ĉio ĉi estas ebla en la iama duetaĝa lernejo kun korto.

La “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis (Fotis Halina Gorecka)

En la ekskursa itinero troviĝis la biendomo de la familio Tyzenhaus, interesa ekspozicio de la popola ligna skulptisto Lionginas Šepka, kies naiva arto kaj malfacila vivo neniun lasis indiferenta. En Rokiškis estis vizitita la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ni ĉirkaŭiris la plej aĝan kaj dikan en Litovio kverkon, kies aĝon oni taksas ĉ. 1500 jaroj. En Zarasai esperantistoj uzis kuriozan promenradon por atingi la lagobordon kaj ĉirkaŭrigardi. La akvomuelejo Šlyninka aĝas 300 jarojn kaj enloĝas ĝin petolemaj diabloj, historiojn pri ili konigis la muelisto, kiu montris la procedon de muelado kaj baptis nin per faruno. Poste venis vico por gustumi la muelejan specialaĵon – sekalajn flanojn bakitajn laŭ malnovaj receptoj. Bone gustis ankaŭ pano kaj kvaso. Laste estis promeno per ŝipoj sur la lago Alaušas kun fiŝsupo sur eta insulo (al- kaj debordiĝo okazis gaje). Nepre menciindas bonega interpretado dum la tuta ekskurso kiun faris Gražina Opulskienė.

Ĉe la urbestra akcepto pro ekferiado de la urbestro, sesdekon da esperantistoj en la kafejo Abu bonvenigis la vicurbestro Vidmantas Valinčius. En neformalaj paroloj li rakontis pri la laboro de la urbestraro, kiu malavare subtenis la organizadon de BET-49, pri la projekto lagregiono (kune kun Latvio kaj Bjelorusio) subtenita de la Eŭropa Unio, ankaŭ pri sia hobio – vojaĝoj kaj konatiĝo kun novaj lokoj, ja li estas eksa instruisto pri historio. Ne mankis bongustaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, gitaro kaj kantado.

216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj travivis interesajn kaj agrablajn tagojn en la urbo Utena, flegante daŭran amikecon, konatiĝante kun la lokaj folkloro kaj historio, perfektiĝante en la Somera Universitato, promenante kaj kantante, ĝuante agrablan veteron, kiu estis nek tro malvarma nek varmega – ideala por laboro kaj ripozo, eĉ pluvo prokrastiĝis ĝis la ferma tago. Dankon al la organizantoj – Povilas Jegorovas kaj la teamo de helpantoj, dankon al la kursgvidantoj, prelegantoj, artistoj, kaj al la partoprenantoj!

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/bet-9/

Sukcesa BET-49

En Esperantujo ĉiujare okazas centoj da diversnivelaj E-renkontiĝoj, sed ne ĉiuj el ili estas sufiĉe enhavoriĉaj kaj sukcesaj. BET estas tradicia aranĝo, tamen la ĉi-jaraj, 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en la urbo Utena, troviĝanta cent kilometrojn for

de la litovia ĉefurbo Vilno, iusence elstaris. La partoprenintoj de BET-49 portis hejmen aron da pozitivaj impresoj kaj E-movadaj spertoj.

Antaŭe mi partoprenis plurajn diversspecajn kaj diversnivelajn Esperanto-aranĝojn, kaj nun povas konstati, ke tiu ĉi estis unu el la plej sukcesaj. En BET-49, kiu okazis en pitoreska laga regiono de Litovio, partoprenis pli ol 200 esperantistoj el dekoj da landoj. Dum ĝi viciĝis multaj por la E-movado tre seriozaj programeroj, sed ankaŭ ne mankis riĉega distra programo. Aparte menciindas la bone organizita ekskursa tago. Kadre de la tuttaga ekskurso la partoprenantoj ĝuis plurajn historiajn kaj naturajn vidindaĵojn de la regiono kaj gustumis lokajn tradiciajn manĝojn.

Mi jam menciis, ke la programo estis riĉa. Jen kelkaj eroj: Aleksandr Korĵenkov havis serion de prelegoj pri la historio de Esperanto, Petras Čeliauskas prelegis pri la litova lingvo, Margarita Želve prelegis pri la Esperantopoetino Ljudmila Jevsejeva, Mikaelo Bronŝtejn pri Puŝkin, Anna Striganova pri fabeloj, Stano Marček pri la rekta metodo, mi pri la eldonejo Impeto, interretaj kaj komputilaj aferoj…

La kerno de la sukceso de BET-49 estis la organiza teamo. Ĝi funkciis la tutan periodon de la renkontiĝo senriproĉe. BET estas aranĝo ne nur aplika, sed ankaŭ instrua. Diversnivelaj Esperanto-kursoj, kiujn gvidis la spertaj profesiaj instruistoj Stano Marček, Mikaelo Lineckij kaj Svetlana Smetanina, pruvis tion.

Rilate la artan programon, ĝi estis tre altnivela. Profesiaj litovaj ensembloj senĉese ĝojigis kaj dancigis la partoprenantojn. Krom la lokaj naciaj ensembloj koncertis multaj konataj Esperantaj kantistoj: la grupo Asorti, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Berce, Solotronik, Mikaelo Povorin kaj aliaj.

Dima Ŝevĉenko

Esperanto, 2013, №10.

49-a BET en Utena, Litovio

Pli ol 210 partoprenintoj spertis la vican 49-an BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj), kiu okazis inter la 6-a kaj 14-a julio en kolegio situanta rekte ĉe la urboplaco de la urbeto Utena, nordoriente de Litovio.

La urbo, reprezentita dum la malfermo pere de la urbestro Alvydas Katinas kaj en la restoracio ”Abu” pere de la vicurbestro Vidmantas Valinčius, tre subtenis la aranĝon per mono, taŭgaj ejoj kaj regalo por sesdeko da partoprenantoj, je la granda ĝojo de la ĉeforganizanto Povilas Jegorovas, kiu naskiĝis nur dek kilometrojn de Utena.

Ĉiuvesperaj koncertoj – ĉu en la muziklernejo, kulturcentro aŭ subĉiele ĉe la apuda lago Dauniškis kun alloga vespera iluminado – donis impresojn pri la folkloro en danco (kun dekoj da ĉiugeneraciaj artistoj), kanto kaj muziko.

Ankaŭ la esperantaj instancoj Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Miĥail Povorin, Nataŝa Bertse kaj Manŭel kontribuis per siaj eroj al la abunda programo.

Grandan parton de BET konsistigas krom la diversnivelaj lingvokursoj la somera universitato kun kelkaj prelegcirkloj kaj unuopaj prelegoj: Petras Čeliauskas pri la litova lingvo kaj historio, Ed Robertson pri lingvistiko kaj la sendependeco de Skotlando (invitante al la skota kaj unua tutkelta kongreso), Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto kaj Sezonoj, Dima Ŝevĉenko pri la 20-jariĝo de la eldonejo ”Impeto” kaj retaj komunumoj kiel esperanto.com. Stano Marček prezentis sonlibrojn, fungojn kaj krucvortenigmojn, Gražina Opulskienė konatigis la litovan ĵurnaliston kaj aventuriston Pulgis Andriušis – certe por ĉiu troviĝis io por plukleriĝi.

La taga ekskurso enhavis diversajn erojn: ni vizitis lernejon kaj metiejon por ceramikaĵojn, gvidata de multe premiita potistomajstro Vytautas Valiušis, ni vidis pli ol miljaran kverkon; ĉaskastelon en Rokiškis kun apuda ekspozicio de tre eksterordinara lignoskulptisto Lionginas Šepka. Muelejo kun unu de la restantaj ankoraŭ laborantaj muelistoj regalis nin per naturaj krespoj, kaj boatekskurso al insulo kun ĝuo de fiŝsupo fi nis la longan tagon.

Plia vidindaĵo de Utena estas la bierfarejo Utenos, kun gvidado tra la moderna fabriko, kiu produktas ne nur sub propraj markonomoj, sed ankaŭ 5 aliajn specojn – inter alie ĝi produktas kaj distribuas Carlsberg en baltajn landojn. La aŭtomata stokejo tre impresis min.

TEĴA, la ĵurnalista fakasocio, utiligis apudan drinkejon por teknika kunsido, kaj preskaŭ ĉiutage Vytautas Šilas aperigis la bultenon ”Heroldo de Utena”, kiu estas retrovebla en la retejo www.esperanto.lt.

La sekva, jubilea (50-a) BET okazos inter la 28-a de junio kaj 4-a de julio (restos tri semajnoj ĝis la UK en Argentino) en Jelgava, Latvio – proksime al Rigo.

Robert Bogenschneider

Esperanta Finnlando, 2013, №4.

BET-49 en Litovio

Ĉi-jara BET sub senriproĉa kaj ĉiam perfekta organizo de Povilas Jegorovas kaj lia teamo pasis en la eta urbeto Utena, kies historio ekis en 1261. Kvietaj stratoj, plenaj je floroj kaj verdaĵo, tre afablaj homoj, atmosfero de trankvilo kaj bona vivo restis en nia memoro.

Same trankvile kaj en bona ritmo pasis la neforgeseblaj tagoj de BET-49! Unue venis multegaj aktivuloj el Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Slovakio, Svedio, Ukrainio, Hispanio, Italio, Nederlando k. a. landoj. Entute pli ol 200 esperantistoj el 20 landoj venis al tiu ĉi anguleto de Litovio. La perfekta etoso de tiu ĉi vere internacia aranĝo ebligis fruktodone labori kaj plenimprese ripozi. La aranĝon salutis la urbestro Alvydas Katinas, estis organizita akcepto ĉe la vicurbestro kun abundaj regaloj, improviza koncerto kaj libera babilado en freŝa aero.

Abundis seriozaj programeroj: somera universitato, trinivelaj kursoj, prezentado de E-eldonejoj. Brile estis organizitaj ekskursoj al bierfarejo kun (kaj sen) biergustumado, tra teritorio de nordorienta Litovio, al bela legaro, malnova muelejo… Ĉion ni volis vidi, aŭdi, partopreni, ankaŭ la noktaj programeroj kun festado de naskiĝtagoj de M.Bronŝtejn kaj N.Berce restis neforviŝeblaj en la memoro. Kantoj novaj kaj malnovaj, anekdotoj, ŝercoj, rememoroj aŭdiĝis ĝis mateno!

Admirindas la laboro de V.Šilas, kiu, redaktis la ĉiutagan koloran informilon de BET “Heroldo de Utena”. Imitinda kaj laŭdinda modelo de sindona aktivado! Ĝustatempa informo, belaj fotoj, interesaj novaĵoj, kantoj, veterprognozo kaj multo alia trovis sian lokon sur la kvar paĝoj de tiu periodaĵo! Lernindas kaj enviindas!

Ni ĝuis dum la tuta semajno multajn koncertojn, ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de lokaj kolektivoj, kiuj konatigis nin kun antikva litova arto kaj kulturo. Interesaj vesperaj programoj estis organizitaj ĉe la bordo de la urba lago, kie funkciis muzikaj kolorfontanoj, vera miraklo en tiom eta urbo!

Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke similaj naciaj aranĝoj kun ĉ. 200 partoprenantoj efikas pli por ni mem kaj por ekstera publiko ankaŭ. Pli amika estas la etoso, eblas vidi-koni-kontakti ĉiujn partoprenantojn. Pli profunde kaj proksime eblos ekkoni novajn lokojn.

Koran sinceran dankon al Povilas Jegorovas pro lia senlaca kaj plezuriga agado! Novan inspiron al organizantoj de BET-50 en Latvio! Pacon kaj interkompreniĝon al ĉiuj ni!

Svetlana Smetanina

REGo, 2013, №5.

BET-49 sukcesis!

Finiĝis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Oni povas konstati, ke la tradicia esperantista aranĝo sukcesis. En la BET’on venis 216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj. Al ili BET-49 proponis riĉan kaj interesan programon: prelegojn, kursojn, koncertojn, ekskursojn ktp. Eĉ la vetero estis agrabla – nek tro malvarma, nek varmega, kvankam en Litovio somere ofte oni ŝatas citi versojn de poeto Eduardas MIEŽELAITIS: Ĉi tie estas Litovi‘, ĉi tie pluvoj falas (Čia – Lietuva, čia lietūs lyja…).

Halina GORECKA en la novaĵretejo La Balta Ondo pri BET-49 skribas: Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! Dankon al Halina por la laŭdaj vortoj! Siajn impresojn pri BET-49 Halina detale rakontis en La Balta Ondo.

La novaĵretejo estis kvazaŭ ambasadoro de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Multaj artikoloj pri la programo, proceso de preparaj organizaj laboroj gardis la partoprenontojn kontraŭ risko aĉeti katon en la sako.

Laboro finita, ripozo merita  (Fotis Anna Striganova)

Bona rezulto ne eblas sen granda laboro. Ĉeforganizanto de BET-49 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS minimume duonjaron aktive okupiĝis pri aferoj de la okazontaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. BET-49 estis la 12a, kiun organizis Povilas. Kiel oni povoas kompreni el intervjuo en informilo de BET-49 Heroldo de Utena, la prezidanto esperis pli grandan nombron de la partoprenantoj. Lin mirigis, ke el najbara Polando aliĝis nur du personoj. Tamen kiel li diris, gravas ne nombro, sed kvalito. Halina Gorecka rimarkis, ke laŭ programo BET-49 similis al Universala Kongreso. Tamen Aleksander KORĴENKOV dubas, ĉu tia tendenco estas bona: Litoviaj BET‘oj fariĝas ne forumoj de baltaj esperantistoj, sed internaciaj Esperanto-kongresoj en Litovio. Tio ne estas malbona, sed laŭ la origina intenco BET estas komuna aranĝo de la tri baltaj landoj [...]

Sekvontjare okazos jubilea BET. Al ĝi invitis samideaninoj el Latvio Biruta kaj Margarita:

Ni esperas, ke sekvontjare ni ankaŭ sukcesos organizi enhavriĉan kaj interesan la BET-50 (2014 06 28-07 04), kaj invitas vin ĉiujn al Jelgava (Latvio) .

Laŭ Heroldo de Utena, La Balta Ondo

http://barelo.blogspot.ru/2013/07/bet-49-sukcesis.html

Gratulo

de la Prezidanto de la Sejmo de Litova Respubliko

Mi gratulas Litovan Esperanto-Asocion, ĉiujn amantojn kaj flegantojn de ĉi tiu lingvo okaze de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Pri senduba aktualeco de la aranĝo evidente parolas ne nur gravaj atingoj de la jaro, sed ankaŭ la fakto, ke en ĝi partoprenas gvidantoj kaj reprezentantoj de Esperanto-organizaĵoj en Eŭropo.

Mi bondeziras ankaŭ en la estonteco disvolvi kulturan kunlaboron inter landoj de la Baltia regiono, stimuli pluan integriĝon de Litovio, Latvio kaj Estonio en komunan kulturan spacon de Eŭropo, aktivigi senperajn kontaktojn inter loĝantoj de la regiono.

Mi ĝojas, ke dum lastaj jaroj la agado de Litova Esperanto-Asocio pli aktiviĝas. Plivastighis instruado de Esperanto, reviviĝis eldona agado, pli da atento estas dediĉata al informado de la socio pri la esenco kaj celoj de la Esperanto-movado.

Mi bondeziras konservi kaj eĉ pligrandigi la rapidecon, popularigi la internacian lingvon Esperanto en Litovio kaj ekster ĝiaj limoj, ankaŭ disvastigi informojn pri nia ŝtato inter eksterlandaj esperantistoj.

Prezidanto de la Sejmo

Vydas Gedvilas

Kunlabori per Esperanto

La kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof, kiu dum kelka tempo loĝis en Litovio kaj ĉi tie prilaboris la unuan lernolibron de Esperanto, havis la celon plifaciligi la komunikadon inter homoj de diversaj nacioj kaj unuigi la naciojn de la tuta mondo. Liaj aspiroj realiĝas: Esperanto iĝis liganta ponto inter landoj kaj homoj, kiu helpas ekkoni kaj malkovri diversecon de kulturoj. La 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kunvenigintaj pli ol 200 esperantistojn el dudeko da landoj baltmaraj kaj aliaj, tre diferencaj laŭ la kulturoj, lingvoj kaj tradicioj, ankoraŭfoje pruvas, ke ĉiuj partoprenantoj, ne gravas de kie ili venis, havas multon komunan: ĉiujn unuigas la samaj aspiroj, celoj, la sama forta volo ekkoni unu la alian kaj kunlabori, kaj la sama komuna lingvo, kiu dissaltigas murojn kaj vaste malfermegas la pordon al la mondo.

Mi kore salutas la organizantojn de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj la partoprenantojn, kunvenintaj en la aranĝo, vere grava al Utena kaj al la tuta Litovio. Mi ĝojas pro viaj fervoro, energio kaj entuziasmo, ebligantaj komunan kreadon de la lingva spaco, kiu instigas al perfektiĝo kaj permesas sperti profiton, liveratan de ĝi. Mi kredas, ke la renkontiĝo helpos ankoraŭ pli aktive disvolvi la kunlaboradon kaj efikan interagadon.

Mi bondeziras al ĉiuj partoprenantoj interesajn diskutojn, laboran etoson kaj longdaŭre memorindan konatiĝon kun Utena kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Mi esperas, ke ĉi tiu renkontiĝo donacos al vi multajn impresojn kaj bonajn emociojn, kiuj instigos vin refoje veni al Utena.

Alvydas Katinas

urbestro de Utena

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Ok numeroj de Heroldo de Utena, ĉiutaga informilo de BET-49, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-48/

BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena
49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!

La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.

La urbaj gvidantoj (ni konatiĝis kun la urbestro kaj vicurbestro dum BET) sukcesis konservi ĉe transiro al la libermerkata ekonomio la ĉefajn entreprenojn de Utena. La plej gravaj estas la bierproduktejo “Utenos alus” kien iris du ekskursoj (unu kun gustumado de kvin bierspecoj) kaj la trikotaĵa fabriko “Utenos trikotažas”, kies firmaan vendejon kun favoraj prezoj multaj vizitis aĉetocele. Ili kaj aliaj entreprenoj grave kontribuas al la urba buĝeto. Danke al tio Utena havas multajn allogaĵojn, urbajn skulptaĵojn, fontanojn, florbedojn, bonajn vojojn por aŭtoj kaj vojetojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kajojn ktp.

Ĉe la malfermo de BET-49 bonvenige parolis la urbestro de Utena Alvydas Katinas. Sian saluton al la partoprenantoj sendis la prezidanto de Sejmo, la Litovia parlamento, Vydas Gedvilas.

Nia kongresejo estis la kolegio de Utena, kies oportunaj ejoj, provizitaj per komputiloj kaj projekciiloj, perfekte taŭgis por ĉiuj eroj; estis libere uzebla komputila ĉambro kun konstanta ret-aliro, ankaŭ sendrata. La koncerta programo okazis en la granda salono de la muzika lernejo, en la urba kulturcentro kaj sur la subĉiela scenejo ĉe la lago Dauniškis.

Aparte riĉa estis la folklora programo. Kutime oni organizas unu nacian vesperon, sed dum la 49a BET estis kvar vesperaj programoj, en kiuj ni konatiĝis kun la lokaj kantoj, muziko kaj dancoj. Gaje kaj vigle pasis koncerto-diskoteko kun la blovensemblo Indraja.

En sia salutmesaĝo la prezidanto de UEA Probal Dasgupta emfazis, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unu el la gravaj eventoj sur la esperantista kalendaro kaj deziris al ĝi longan kaj buntan vivon. BET estas kiel malgranda UK, kaj UEA nature donas al ĝi sian aŭspicion. Kaj la programo de la 49aj Tagoj konfirmis tion. Memorante pri la dumviva lernado, kiu estas nuntempe tre populara en la Eŭropa Unio (ankaŭ esperantistoj sukcesas ricevi monon por tiaspecaj projektoj), en BET funkciis divers-tipaj kaj divers-nivelaj kursoj, gvidataj de elstaraj instruantoj: Stano Marček, Svetlana Smetanina, Miĥail Lineckij.

Novaĵo de ĉi tiu BET estis du kursoj. La kvarprelega ciklo de tradukisto, eseisto, historiisto Petras Čeliauskas temis pri “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. La litova lingvo estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, prezenton de ĝiaj kuriozaĵoj sekvis nemalofte rideksplodoj de la aŭskultantoj. La Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov per kvin prelegoj prezentis la ĉefajn etapojn de la historio de Esperanto kaj senvualigis kelkajn historiajn misterojn.

En unu el la 30 programeroj de la Somera Universitato (Fotis Halina Gorecka)

La Somera Universitato proponis por la kleriĝema publiko nekredeble abundan 30-eran sortimenton de prelegoj kaj prezentoj. Oni serĉis respondojn, ekzemple, pri kio okazas en Skotlando kun Ed Robertson, el kio konsistas niaj manĝaĵoj kun Tōnu Hirsik, konatiĝis kun la vivo, agado kaj verkado de Ludmila Jevsejeva (Margarita Želve) kaj Pulgis Andriušis (Gražina Opulskienė). Eldonejoj Sezonoj kaj Impeto prezentiĝis, sonlibrojn en Esperanto konigis Stano Marček, pri diversaj retaj projektoj, interalie, sociaj retoj parolis Dima Ŝevĉenko. Anna Striganova ekspoziciigis propramane faritajn pupojn kaj parolis pri “Fabelaj mondoj”. Pri la plej juna ĉefurbo Astana rakontis kaj bildojn montris la subskribinto de ĉi tiu artikolo. Mikaelo Bronŝtejn kontribuis al la programo prelege kaj koncerte.

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Cetere, la oferto de esperantista arta programo estis varia kaj riĉa. Koncertis Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin. Emanuele Rovere (Manŭel) kantis ankaŭ por la urbanoj en la subĉiela koncertejo ĉe la lago Dauniškis. Sume dek du koncertoj esperantistaj kaj folkloraj en ĝenerala (ne arta festivalo) esperantista kongreseto estas maloftaĵo, eble eĉ unikaĵo.

Kelkfoje dum BET eblis spekti admirindajn unuhorajn prezentadojn de lum-muzika fontano, vera allogaĵo por turistoj kaj lokanoj.

Ĉiutage aperis Heroldo de Utena, la riĉe ilustrita gazeto de BET-49, prizorgita de Vytautas Šilas. Cetere, partoprenis pluraj esperantistaj ĵurnalistoj, inkluzive de la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis, kiu gvidis neformalan TEĴA-kunvenon en la apudkongresa kafejo Žarija, kie dum la BETa semajno oni ĉiam povis aŭdi esperantistojn, kiuj babilis Zamenhof-lingve kaj krokodile.

Ankaŭ per la nepra ekskursa tago – merkredo – BET similas al UK. Ankaŭ ĉi-foje Antanas Vysockas modele planis kaj efektivigis la tuttagan ekskurson en la lagregiono de la orienta Aŭkŝtajtio. Unue la ekskursantoj venis al la muzeo de ceramiko en Leliūnai, kie nin bonvenigis la “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis, fondinta la klerigan centron kun muzeo en 2001. Ĉirkaŭ 700 eroj troviĝas en la muzeo, ne nur ceramikaj potoj, teleroj, tasoj, kruĉoj kaj fajfiloj, sed ankaŭ ĉiutagaj objektoj de kamparanoj por variigi la ekspozicion. La mastro evoluigas la ceramikan arton organizante renkontiĝojn por kolegoj, instruante al junuloj kaj infanoj. Ĉio ĉi estas ebla en la iama duetaĝa lernejo kun korto.

La “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis (Fotis Halina Gorecka)

En la ekskursa itinero troviĝis la biendomo de la familio Tyzenhaus, interesa ekspozicio de la popola ligna skulptisto Lionginas Šepka, kies naiva arto kaj malfacila vivo neniun lasis indiferenta. En Rokiškis estis vizitita la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ni ĉirkaŭiris la plej aĝan kaj dikan en Litovio kverkon, kies aĝon oni taksas ĉ. 1500 jaroj. En Zarasai esperantistoj uzis kuriozan promenradon por atingi la lagobordon kaj ĉirkaŭrigardi. La akvomuelejo Šlyninka aĝas 300 jarojn kaj enloĝas ĝin petolemaj diabloj, historiojn pri ili konigis la muelisto, kiu montris la procedon de muelado kaj baptis nin per faruno. Poste venis vico por gustumi la muelejan specialaĵon – sekalajn flanojn bakitajn laŭ malnovaj receptoj. Bone gustis ankaŭ pano kaj kvaso. Laste estis promeno per ŝipoj sur la lago Alaušas kun fiŝsupo sur eta insulo (al- kaj debordiĝo okazis gaje). Nepre menciindas bonega interpretado dum la tuta ekskurso kiun faris Gražina Opulskienė.

Ĉe la urbestra akcepto pro ekferiado de la urbestro, sesdekon da esperantistoj en la kafejo Abu bonvenigis la vicurbestro Vidmantas Valinčius. En neformalaj paroloj li rakontis pri la laboro de la urbestraro, kiu malavare subtenis la organizadon de BET-49, pri la projekto lagregiono (kune kun Latvio kaj Bjelorusio) subtenita de la Eŭropa Unio, ankaŭ pri sia hobio – vojaĝoj kaj konatiĝo kun novaj lokoj, ja li estas eksa instruisto pri historio. Ne mankis bongustaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, gitaro kaj kantado.

216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj travivis interesajn kaj agrablajn tagojn en la urbo Utena, flegante daŭran amikecon, konatiĝante kun la lokaj folkloro kaj historio, perfektiĝante en la Somera Universitato, promenante kaj kantante, ĝuante agrablan veteron, kiu estis nek tro malvarma nek varmega – ideala por laboro kaj ripozo, eĉ pluvo prokrastiĝis ĝis la ferma tago. Dankon al la organizantoj – Povilas Jegorovas kaj la teamo de helpantoj, dankon al la kursgvidantoj, prelegantoj, artistoj, kaj al la partoprenantoj!

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperos en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/bet-9/

Bonvenon al BET-49
La Dua Bulteno

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 6an–14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2). La Kolegio estas en la centra placo de la urbo.

La alveno al la aranĝo la 5an kaj la 6an de julio, la forveturo – la 14an de julio. Jam aliĝis 200 partoprenantoj el 20 landoj.

Partoprenantoj loĝos en apudaj studentaj domoj (str. Maironio 18 kaj str. Aušros 73) kaj en la hotelgastejo Utrana (str. Aušros 36A).

Ĉiuj programeroj okazos en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2) krom kelkaj esceptoj: la vesperaj kulturaj kaj koncertaj programeroj kaj la solenaj inaŭguro kaj fermo okazos en la Muzika lernejo de Utena (str. Maironio 11), unu vespera koncerto-diskoteko okazos en la urba Kulturcentro (str. Aušros 49), koncerto-renkontiĝo kun urbanoj okazos apud la lago Dauniškis sur la subĉiela scenejo. En la Kolegio konstante funkcios la Organiza komitato de BET-49, registrejo, redakcio de la ĉiutaga gazeto Heroldo de Utena kaj riĉa libroservo.

La loĝlokoj, kunvenejoj kaj manĝejo estas proksimaj kaj estas facile atingeblaj perpiede.

1 Busa stacio, 2 Kolegio, 3 Muzika lernejo, 4 Hotelo-gastejo “Utrana”, 5 Studenta domo №1, 6 Studenta domo №2.

La matenmanĝoj okazos en la bufedo de la studenta domo (str. Maironio 18). La tagmanĝoj okazos en la manĝejo de la Kolegio (Utenio pl. 2). La menuo estos por ĉiuj la sama. La vespermanĝoj ne estos organizataj – oni povos vespermanĝi laŭ memstara elekto en urbaj kafejoj kaj restoracioj. La unua servo estas la tagmanĝo la 6an de julio, la lasta servo estas la matenmanĝo la 14an de julio.

En la Kolegio funkcias sendrata retaliro – ĉiuj, kiuj havos proprajn komputilojn, povos uzi tion. Por ĉiuj aliaj funkcios aparta salono kun multaj komputiloj; la partoprenantoj povos libere uzi ilin por siaj bezonoj.

Utena estas atingebla buse kaj aŭtomobile. La busa horaro (kaj amaso de aliaj informoj) estas publikigita en la retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt (speciala rubriko BET-49 maldekstre en la ekrana menuo). La BET-ejo estas proksima al la busa stacidomo de Utena kaj atingebla perpiede. En Utena taksio kostas 6 lidojn (malpli ol 2 eŭroj) sendepende de veturdistanco.

Inter Vilno kaj Utena estas ĉ. 100 kilometroj, la vojaĝo daŭras ĉ. du horojn. La busa vojaĝo inter Vilno kaj Utena kostas 22–23 lidojn (ĉ. 6,5 eŭrojn). La plej frua buso el Vilno al Utena forveturas je la 6a horo kaj 50 minutoj, la plej malfrua – je 19h55. Bonvolu memstare atingi la lokon de BET-49. Ni ne havas eblecon renkonti vin.

Ekde la 2a de julio la Organiza komitato de BET-49 funkcios en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2). La poŝtelefono de la prezidanto de la Organiza komitato Povilas Jegorovas estas +370 687 12219. La retadreso: pjegorovas@takas.lt.

La 5an de julio (vendrede) kaj la 6an de julio (sabate) ekde la 9a ĝis la 22a horo en la Kolegio (Utenio pl. 2) funkcios registrado de partoprenantoj de BET-49, loĝigo, eblos havi diversajn informojn. Dum la registrado oni ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-49, loĝkarton, manĝkuponojn k. s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe la aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al la kategorio kaj periodo. Nealiĝintaj personoj plenigos la aliĝilojn kaj pagos ĉion surloke. Malfruintoj povos registriĝi ankaŭ dum postaj tagoj. La registriĝo por la ekskursoj okazos aparte. Ĉiuj ekskursoj estos aparte pagendaj.

La 7an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laborprogramo de BET-49.

La solena inaŭguro okazos la 7an de julio (dimanĉe) je la 12a horo en la ĉefa salono de la Muzika lernejo (str. Maironio 11). Bonvolu venu kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.

La solena fermo okazos la 13an de julio (sabate) je la 14a horo en la Muzika lernejo.

La 10an de julio (merkrede) okazos tuttaga ekskurso. Dum aliaj tagoj okazos kelkaj surlokaj duontagaj ekskursoj.

Bonvolu veturigu vendotaĵojn por la libroservo, ekspoziciaĵojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo de la aranĝo estos riĉa kaj interesa. Vidu ĝin rete.

Ĉiutage aperos Heroldo de Utena – la gazeto de BET-49. Ĝin redaktas Vytautas Šilas (vilnastelo@yahoo.lt). En ĝi vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri salonoj de la programeroj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-49, fotojn k. s. Uzu la gazeton por anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri la okazintaj programeroj… Ĝi estas via gazeto, bonvolu anticipe prepariĝi al kunlaboro kun ĝi. La gazeto estos kvarpaĝa kaj aperos 8 numeroj – la unua la 6an de julio; la lasta – la 13an de julio. Ĝi aperos plenkolore, kaj ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto, ĝi ankaŭ aperos rete (www.esperanto.lt) en la rubriko BET-49. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la registrejo.

La laborlingvo de BET-49 estas Esperanto.

Dum BET-49 funkcios kelkaj ekspozicioj.

Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj, sed bonvolu konsideri, ke la 6an de julio estos ne simpla sabato, sed ŝtata festotago, dum kiu funkcios neniu banko. La 7a de julio estos dimanĉo, kaj ankaŭ tiutage funkcios limigita kvanto de publikaj servoj. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj. Unu lido egalas al 100 cendoj. La kurzo estas fiksita kaj ne ŝanĝiĝas.

La elektra tensio en Litovio ĝenerale estas 220-volta.

La Organiza komitato de BET-49 petas vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.

Fine de la aranĝo ĉiu ricevos plenan liston de la partoprenantoj kun la adresoj kaj retadresoj.

Prepariĝu aktive labori dum BET-49. Ĝia sukceso dependas de ĉiuj partoprenantoj.

Bonvenon al Utena!

Organiza komitato

Programo de BET-49
Programo

de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Utena, la 6–14an de julio 2013

Alta protektanto: Alvydas Katinas, la urbestro de Utena

Sub aŭspicio de la Universala Esperanto-Asocio

La 5an de julio (vendredo)

10.00–22.00	Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Utenio pl. 2)

La 6an de julio (sabato)

9.00–22.00	Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Utenio pl. 2)

13.00–14.00	Tagmanĝo (Utenio pl. 2)

20.00–21.00	Koncerto de Asorti (Muzika lernejo, str. Maironio 11)

La 7an de julio (dimanĉo)

8.00–9.00	Matenmanĝo (bufedo, str. Maironio 18)

9.00–10.00	Organizaj kunvenoj de gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj (en la ĉefa aŭditorio – Utenio pl. 2)

10.00–11.00	Malfermo de la Somera universitato. Petras Čeliauskas: “Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo”

10.00–11.00	La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj. Gvidas Svetlana Smetanina, Mikaelo lineckij, Stano Marček k. a.

11.00–11.30	Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto: Prezentas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

12.00–13.00	Solena inaŭguro de BET-49 (Muzika lernejo)

13.00–14.00	Tagmanĝo

14.00–15.00	Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: “Historio de Esperanto” (1)

15.00–16.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

15.00–16.00	Somera universitato. Alfredas Maruška: “Pri natura medicino”

16.00–17.00	Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: “Sociaj retoj: teorio, historio, perspektivo”

17.00–18.00	Somera Universitato. Ed Robertson: “Kio okazas en Skotlando?”

20.00–21.00	Koncerto de la ensemblo Vieversa (Muzika lernejo)

La 8an de julio (lundo)

8.00–9.00	Matenmanĝo

9.00–10.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

10.00–11.00	Somera universitato. Petras Čeliauskas: “Kuriozaĵoj de la litova lingvo”

11.00–12.00	Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: “Historio de Esperanto” (2)

12.00–13.00	Somera universitato. Stano Marček: “Rektmetoda instruado de Esperanto”

13.00–14.00	Tagmanĝo

14.00–15.00	Somera universitato. Ed Robertson: “Kiel deĉifri nekonatan lingvon?”

14.00–15.00	Lingva konsultado de litovaj esperantistoj. Gvidas Petras Čeliauskas

15.00–16.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

15.00–16.00	Somera universitato. Alfredas Maruška: “Ĉu Vi bezonas vitaminojn?”

16.00–17.00	Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: “Esperanto-libroj en komputila kaj Interreta epoko”

17.00–18.00	Somera universitato. Margarita Želve: “100 jaroj de la fama Esperanto-poetino Ludmila Jevsejeva (1913–1980)”

20.00–21.00	Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn (Muzika lernejo)

21.00–22.00	Koncerto de Solotronik (Muzika lernejo)

La 9an de julio (mardo)

8.00–9.00	Matenmanĝo

9.00–10.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

10.00–11.00	Somera universitato. Petras Čeliauskas: “Vojo de Litovio al kristanismo”

11.00–12.00	Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: “Historio de Esperanto” (3)

12.00–13.00	Somera universitato. Stano Marček: “Sonlibroj en Esperanto”

13.00–14.00	Tagmanĝo

14.00–15.00	Somera universitato. Ed Robertson: “Kion signifas pralingvo?”

14.00–15.00	Lingva konsultado de litovaj esperantistoj. Gvidas Petras Čeliauskas

15.00–16.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

15.00–16.00	Originala priesperanta kvizo gvidata de Mikaelo Bronŝtejn

16.00–17.00	Somera universitato. Dima Ŝevĉenko, Mikaelo Bronŝtejn, Anna Striganova“ “Eldonejo Impeto – 20 jaroj”

17.00–18.00	Gražina Opulskienė: “Pulgis Andriušis (1907–1970) – fama utenano: verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, esperantisto”

20.00–21.00	Koncerto-diskoteko kun la ensemblo Indraja (Kultura centro de Utena, str. Aušros 49)

La 10an de julio (merkredo)

8.00–9.00 	Matenmanĝo

9.00–18.00	Tuttaga ekskurso

13.00-14.00	Tagmanĝo

20.00–22.00	Renkontiĝo kun urbanoj. Koncerto de Emanuele Rovere sur la subĉiela scenejo apud la lago Daumiškis. Kontribuas ankaŭ aliaj Esperanto-kantistoj

La 11an de julio (ĵaŭdo)

8.00–9.00 	Matenmanĝo

9.00–10.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

10.00–11.00	Somera universitato. Petras Čeliauskas: “Dorna vojo de la litova lingvo”

11.00–12.00	Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: “Historio de Esperanto” (4)

12.00–13.00	Somera universitato. Tõnu Hirsik: “El kio konsistas niaj manĝaĵoj?”

13.00–14.00	Tagmanĝo

14.00–15.00	Aŭtora horo de Mikaelo Bronŝtejn kun prezentado de freŝeldonitaj libroj kaj la plej novaj kantoj

15.00–16.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

15.00–16.00	Somera universitato. Anna Striganova: “Lingvo de fabeloj”

16.00–17.00	Somera universitato. Stano Marček: “Krucenigmoj en Esperanto”

17.00–18.00	Somera universitato. Halina Gorecka: “Astana – la plej juna ĉefurbo”

20.00–21.00	Koncerto de la ensemblo Utauta (Muzika lernejo)

La 12an de julio (vendredo)

8.00–9.00	Matenmanĝo

9.00–10.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

10.00–11.00	Somera universitato. Mikaelo Bronŝtejn: “Min trafis feliĉ’ esti rusa poeto”

11.00–12.00	Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: “Historio de Esperanto” (5)

12.00–13.00	Somera universitato. Stano Marček: “Ĉu Vi ŝatas fungojn?”

13.00–14.00	Tagmanĝo

14.00–15.00	Projekto “Fabelaj mondoj”: Prezentas Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko

15.00–16.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

15.00–16.00	Somera universitato. Mikaelo Lineckij: “Medicino de estonto jam hodiaŭ”

16.00–17.00	Somera universitato. Mikaelo Bronŝtejn: “Aleksandr Puŝkin – vivo kaj kreado”

17.00–18.00	Somera universitato. Stano Marček: “Kiel verki artikolojn?”

20.00–21.00	Koncerto de la ensemblo Pasagėlė (Muzika lernejo)

La 13an de julio (sabato)

8.00–9.00	Matenmanĝo

9.00–10.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

10.00–11.00	Somera universitato. Mikaelo Bronŝtejn: “Mi stelojn jungis al revado…”

11.00–12.00	Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: “Socireta komunumo de esperantistoj Esperanto.com”

12.00–13.00	Prepariĝo al la solena fermo de BET-49

13.00–14.00	Tagmanĝo

14.00–15.00	Solena fermo de BET-49

15.00–16.00	Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

16.00–17.00	Koncerto de Miĥail Povorin (ĉefa aŭditorio)

17.00–18.00	Libera tempo

20.00–21.00	Adiaŭa vespero (Muzika lernejo). Gvidas Mikaelo Bronŝtejn

La 14an de julio (dimanĉo)

8.00–9.00	Matenmanĝo

9.00–18.00	Disveturo

Krome, okazos jenaj aferoj:

Akcepto de la urbestro por 50 invititaj BET-anoj en anoncotaj tempo kaj loko.

Fabela ekspozicio de Anna Striganova.

Ekspozicio de Kristoforo Śliwiński “Kosmaj simboloj de Oriento”.

Ekspozicio de Esperanto-insignoj de Rimantas Endriulaitis.

Arta ekspozicio de Irena Jaloveckytė.

La 9an de julio posttagmeze okazos duontaga ekskurso al la bierfarejo “Utenos alus” por 40 personoj kun gustumado de bieroj (prezo 25 lidoj).

La 11an de julio posttagmeze okazos duontaga ekskurso al la bierfarejo “Utenos alus” por 40 personoj sen gustumado de bieroj (prezo 15 lidoj).

La 12an de julio malfruvespere okazos ekskurso al la observatorio de Molėtai por anticipaj anonciĝintoj.

Ĉiutage aperos la gazeto Heroldo de Utena. Bonvolu kunlabori kun ĝi. La retadreso de la redaktoro Vytautas Šilas estas vilnastelo@yahoo.lt.

Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.

Eventuale okazos katolika diservo.

Laŭbezone okazos ankaŭ aliaj anticipe neplanitaj aranĝoj. Sekvu anoncojn en Heroldo de Utena.

Post la solena inaŭguro estas antaŭvidata komuna fotado apud la ĉefa enirejo de la Muzika lernejo.

La Organiza komitato rajtas laŭbezone ŝanĝi la programon. La ŝanĝojn, precizigojn, informojn pri salonoj k. s. serĉu en la ĉiutaga gazeto kaj sur la anonctabulo.

La pdf-versio de la programo estas elŝutebla ĉi tie.

Legu pli pri BET-49.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/06/bet-8

BET-49
UNU MONATO ĜIS LA KOMENCO

Unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. Je la 6a de junio al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.

BET-49 ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro – la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de BET-49. La urbo eldonos dulingvan riĉe ilustritan libron pri Utena, kiun senpage ricevos ĉiu partoprenanto. La prezidanto de la Litovia parlamento d-ro Vydas Gedvilas promesis helpi ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49 kaj akceptis la inviton partopreni la inaŭguron de BET kaj paroli tie antaŭ la partoprenantoj. La estraro de UEA decidis doni la  aŭspicion de UEA al BET-49.

UTENA

BET-49 okazos en la orientlitovia urbo, regiona centro Utena, kiu estis fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de Litovio. En la urbo estas 32 miloj da loĝantoj. Ĝi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj.

La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas lagoj, arbaroj kaj montetoj. En la Utena distrikto kaj apud ĝi estas 186 lagoj kaj lagetoj, inter ili: la plej profunda (Tauragnas), la plej longa (Aisetas) kaj la plej ŝatata (Alaušas) en Litovio. La blazono de Utena estas orkolora hufumo – simbolo de feliĉo. Utena estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

BET-49 funkcios en la moderne ekipita kolegio de Utena, kie oni povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn (salonoj, teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro k. a.).

Legu pli pri Utena.

DU GRAVAJ PRELEGOCIKLOJ

La programo de BEToj, kiuj okazas ekde 1959 laŭvice en Estonio, Latvio kaj Litovio, estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj.

Legu pli pri la historio de BEToj.

Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET. Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj.

La elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas – tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA – estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. En Utena li faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”: 1. Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo; 2. Kuriozaĵoj de la litova lingvo; 3. Vojo de Litovio al kristanismo; 4. Dorna vojo de la litova lingvo.

La Ruslanda ĵurnalisto kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov surbaze de siaj esploroj verkis multajn artikolojn kaj kelkajn librojn. Lia kurso Historio de Esperanto, kiun li instruas en la Poznana universitato estas sufiĉe ampleksa, sed por la ĝenerala publiko li koncizigis ĝin nur ĝis kvin lekcioj, kiujn li prezentos ĉi-jare en Rejkjaviko. Sed la partoprenantoj de BET-49 havos la ŝancon viziti la kurson de Korĵenkov pri la historio de Esperanto du semajnojn antaŭ la Rejkjavika UK.

LINGVAJ KURSOJ

Por komencantoj instruos la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček el Slovakio, kies rektan instrumetodon kaj lernolibron Esperanto per rekta metodo oni jam konas en pli ol tridek landoj.

Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina, la nuna prezidantino de REU, konata kursgvidantino kiu multege instruis en pluraj landoj.

La kurson kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij – konata esperantisto el Ukrainio, sperta instruisto kaj organizanto de Esperanto-aranĝoj.

La lingvaj kursoj en Utena okazos ĉiutage krom la ekskursa tago. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras eklerni la lingvon aŭ perfektigi siajn lingvokonojn. Kuraĝigu komencantojn en viaj urboj, regionoj kaj landoj partopreni en BET-49, ĉar tio estos bonega okazo ne nur lerni dum la kursohoroj, sed ankaŭ tuj provi praktike la akiritajn konojn.

RIĈA KULTURA PROGRAMO

BET-49 elstaros pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo kun koloraj fontanoj apud la lago Dauniškis. Koncertojn en Esperanto faros Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn kaj Miĥail Povorin(ambaŭ el Ruslando), Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio) kaj la Litovia triopo Asorti.

Legu pli pri la grupo Asorti.

Krome koncertos kelkaj ensembloj de la urbo kaj regiono Utena.

La ensemblo Pasagėlė (Hufumeto) el Užpaliai ludas la litovajn popolinstrumentojn kankloj kaj aliajn popolajn muzikilojn. En la repertuaro de la ensemblo estas kantoj de la regiono kaj instrumenta muziko.

En la repertuaro de la folklora ensemblo Utauta (Utena) estas kantoj, dancoj, ludoj kaj melodioj de la regiono Aŭkŝtaijtio. La ensemblo preparis ritajn kaj ceremoniajn programojn por diversaj festoj: Pasko, Johanfesto, Karnavala Mardo, Pentekosto. La Paskan programon filmis la Litovia nacia televido, kiu dissendas ĝi okaze de la Sankta Pasko.

La kanta kaj danca ensemblo Vieversa (Utena) kun siaj instrumenta kaj vokala grupoj estas tre granda – 120 partoprenantoj. En ĝia programo estas popolaj dancoj, ludoj, rondetoj, kantoj de diversaj regionoj de Litovio. Vieversa partoprenas en regionaj, tutlandaj kaj internaciaj kantfestoj kaj sukcese konkursas kaj koncertas en multaj landoj.

La blovorkestro Indraja fondiĝis en 2007 ĉe la kulturcentro de la urbeto Daugailiai. La orkestro plenumas popolan kaj aŭtoran muzikon kaj kantojn. Ĝi estas populara en la regiono, multe koncertas en diversaj festoj kaj festivaloj lokaj kaj tutlandaj, partoprenas en televidaj projektoj.

Legu pli pri la kultura programo.

KONATIĜU KUN LITOVIO!

La partoprenantoj de la 49a BET povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio.

En la urbeto Sudeikiai ĉe la belega lago Alaušas ni vizitos la artan galerion de Sudeikiai. Sekvos ekspozicio de bierfarado kaj gustumado de bieroj. Poste ni flosos al insulo de Alaušas, kie oni regalos nin per fiŝsupo de fiŝoj el ĉi tiu lago.

En la distrikta centro Zarasai, kiun ĉirkaŭas lagoj funkcias unika rado de ĉirkaŭrigardo. Promenante laŭ ĉi tiu rado, oni povos vidi panoramon de la lago Zarasai. En la pli ol 300-jara akvomuelejo Šlyninka eblos gustumi ĵus bakitan panon.

La kverko de Stelmužė estas la plej malnova kverko en Litovio. Laŭ taksoj, ĝi aĝas pli ol 1500 jarojn. Apude estas unika sonorilejo kaj preĝejo, kiuj estas konstruitaj nur per hakiloj.

La ĉefaj vidindaĵoj de Rokiškis estas la novgotika preĝejo de S-ta Mateo kaj la palaco de klasika bieno, en kiu lokiĝas landesplora muzeo de Rokiškis kaj ekspozicio de la lignoskulptisto Lionginas Šepka.

La urbeto Leliūnai estas fama pro la plej alta preĝejo en la distrikto de Utena. Ni vizitos la muzeon de ceramiko kaj tie ekscios ne nur la historion de ceramiko kaj ties misterojn, sed ankaŭ povos mem fari la unuan poton en sia vivo.

Kompreneble, oni konatiĝos ankaŭ kun la ĉefaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj de Utena.

Legu pli pri la tuttaga ekskurso.

Krom la tuttaga ekskurso, dum BET-49 okazos duontaga ekskurso en la fama bierfarejo Utenos alus, la plej granda en Litovio. Ni konatiĝos kun materialo por fari bieron, vizitos fakojn de bierfarado, fermentado kaj disverŝado, kaj per propraj okuloj vidos, kiel naskiĝas la biero de Utena. La trihora ekskurso inkluzivos gustumadon de kvin specoj de biero kun akompanaj manĝetaĵoj.

Legu pli pri la bierekskurso.

Bonvenon!

Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.

Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875

Retadresoj: litova.ea@mail.lt, pjegorovas@takas.lt, irenaa@takas.lt

Pliaj informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Utilaj turismaj informoj pri Utena en la litova, rusa, kaj angla lingvoj estas en la retejo www.utenainfo.lt.

Aspiranto kaj Esperanto
BET-6 en Veisiejai (Litovio, 1964). Kunveno.

Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino.

Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por iri al ĝi? Laŭ tiutempa ordo tio eblis nur post unujara laborado, sed mi staĝis nur duonjaron. Mi turnis min al mia senpera estro. Li ne kontraŭis, sed… Necesis iri al la uzina etatestro, kiu diru la decidan verdikton. Li estis malklera malnova komunisto, tre lojala al la soveta reĝimo. Mi iris al li kaj klarigis la situacion:

– Baldaŭ okazos Esperanto-tendaro en Estonio. Mi devas iri al ĝi, mia estro ne kontraŭas, ke mi ricevu ferion tiucele.

– Vi estas aspiranto!? – la etatestro ekmiris.

Laŭ tiutempa sciencista gradado, litovlingve kaj ruslingve, “aspiranto” estis magistro. Senreage al “aspiranto”, mi daŭrigis:

– La tendaro okazos en la somerumejo de la Tartua universitato.

– Vi, tia juna, jam estas aspiranto! Veturu, nepre veturu! – konsentis la estro.

Tiel mi la unuan fojon venis al esperantista renkontiĝo. Ĝi estis la dua Baltia Esperanto-Tendaro – BET. Nun la siglon BET oni deĉifras jene: Baltiaj Esperanto-Tagoj.

BET-oj penis servi kiel kompenso al la Sovetiaj esperantistoj, kiuj, krom kelkaj elektitoj, ne povis iri al Universalaj Kongresoj (UK) de UEA. BET-oj ĉiam pli kaj pli provis imiti la tagordon de UK, konservante ĉiam pli demokratian kaj pli amikecan medion ol tiu en UK.

En la dua BET okazis la unua Somera Universitato, ne tute simila al la Internacia Kongresa Universitato de UK. Ne similis la Somera Universitato de mia unua BET al serioza aranĝo: ĝi okazis en subĉiela sportista naĝejo, la aŭskultantaro kuŝis aŭ sidis preskaŭ senveste, la preleganto (vestita!) lokiĝis antaŭ ĝi en boato. Prelegis, ŝajne, nur tri personoj: unu estono, unu litovo kaj Boris Kolker, kiu nun estas membro de la Akademio de Esperanto. La Somera Universitato en BET iĝis tradicio. Prelegas tie ne nepre doktorgradaj prelegantoj, plej ofte – kompetentaj fakuloj.

BET-2 en Kääriku (Estonio, 1960). Boris Kolker prelegas en la Somera Universitato.

Mia unua BET, malgraŭ sia modesteco, estas neforgesebla. Oni atribuis al mi la titolon “direktoro de Esperanto-teatro” kaj mi devis tuj organizi artvesperon. La koncerton partoprenis ĉiuj, kiuj kapablis kanti, muziki, deklami. En la sekva, la tria BET ni, la organizantoj, anticipe avertis partoprenontojn pri ebleco prezenti siajn artnumerojn. Okazis litova vespero, dum kiu koncertis litovaj partoprenantoj (kompreneble, nur en Esperanto) kaj tiu de aliuloj. Tio por longe iĝis tradicio – koncerto de la mastraj kaj koncerto de la gastaj partoprenantoj. Kompreneble, la arta nivelo ne estis alta, sed ja ni koncertis por ni mem! Koncertis nur en Esperanto! BET-oj evoluis, kaj jam longe por esperantistoj koncertas lokaj profesiaj aŭ amatoraj artistoj, kiuj tiel diskonigas la landan kulturon. Foje oni povas de ili surprize aŭdi ankaŭ ion esperantlingve. Ĉi-jara BET-49 en la Litovia urbo Utena elstaros inter multaj BET-oj precipe pro la riĉa kultura programo kun multaj koncertoj esperantistaj kaj folkloraj prezentadoj de artistoj litovaj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj ĉe subĉiela scenejo apud la urba lago, kie dumvespere fajras koloraj fontanoj.

BET-4 okazis en la 1962a jaro en Drabeši apud la urbo Cesis (Latvio). Laŭ la iniciato de Valdas Banaitis (dekstre kun glavo) en kaverna naturo estis prezentita la dramo Amo estas pli forta ol morto de la latva klasikulo Janis Rainis. Centre, kun bastono staras la tradukinto, malnova latva esperantisto Ints Čače.

BET-4 okazis en la 1962a jaro en Drabeši apud la urbo Cesis (Latvio). Laŭ la iniciato de Valdas Banaitis (dekstre kun glavo) en kaverna naturo estis prezentita la dramo Amo estas pli forta ol morto de la latva klasikulo Janis Rainis. Centre, kun bastono staras la tradukinto, malnova latva esperantisto Ints Čače.

En BET-2 estonaj esperantistoj okazigis busan ekskurson tra vidindaj lokoj de Estonio. Sed kutime la organizantoj de BET-oj kontentiĝis pri piedekskursoj tra ĉirkaŭaĵoj. Lastatempe, imite al UK, en la programo de BET ekestis plena ekskursa tago. Ĉi-jare BET-49 ofertos kelkajn itinerojn tra pitoreskaj lokoj de la litova lando. Kaj ne nur – dum unu el la ekskursoj oni konatiĝos kun bierfarado kaj gustumos diversajn bierojn. Se vi ŝatas bongustan (kaj nemultekostan!) bieron – Utena estas la urbo por vi! Kaj ne trinku bieron hejme, unusola, ĉar en Utena vi trovos samideanojn! Kiujn eblojn proponos, kien invitos sekvaj BET-oj – ĉu flugi al Luno? Mi ne riskas prognozi…

BET ĉiam estis lingva praktikejo. Kaj ne nur. BET funkcias ankaŭ kiel novaĵagentejo. Primovadaj kaj prilingvaj prelegoj, fantazioj kaj realaj antaŭvidoj, diskutoj kaj kvizoj. En BET vi havos eblecon ekscii multe da kial?

Unu el la tradiciaĵoj de BET estas komuna manĝado en samloka manĝejo (vere, kiuj havas specialajn bezonojn povas nutri sin en iu apudejo). Komuna manĝado, same kiel komuna kantado (kiu nun malofte okazas) unuigas homojn. Ĝi prezentas bonan okazon por senĝena konversaciado, bonan ŝancon al junularo pli proksime konatiĝi kun samaĝuloj.

Alia tradicio de BET estas strebo de ĉiuj parolemuloj praktiki la lingvon, helpi al eksterlandanaj partoprenatoj kompreni la lokan kulturon. La plaĉa litova esperantistino Gražina Opulskienė rememoris jenan kuriozan okazintaĵon:

Tuj antaŭ koncerto al nia grupeto venis du latvoj kiujn mi ne konis, ja estis nur mia dua BET. Ili aspektis simpatiaj uloj. Unu estis Aivars, la dua estis Janis, tion mi vidis sur iliaj ŝildoj, kaj ambaŭ estis pli-malpli en mia aĝo. Ni tuj ekbabilis, kvazaŭ ni estus delonge konataj, kaj dum paŭzetoj inter la kantoj de folklora trupo mi klopodis traduki al Esperanto, pri kio en tiu kanto temis. Aivars aŭskultis kaj komentis, Janis nur bele, ĝentile ridetis. Kiam la kantoj finiĝis, la muzikistoj invitis al dancado, sed neniu kuraĝis esti la unua paro. Janis rigardante min kun daŭre afabla rideto en bela litova lingvo diris: “Gražina, ni iru danci”. Mi miris pri la litova, sed ja ankaŭ mi kapablas eĉ japane diri “je via sano”, ni esperantistoj ja estas minipoliglotoj. Por iom puni lin pro la provo ŝoki min, mi respondis ankaŭ litove: “Mi ne kuraĝas kiel la unua paro”. Tio estis vera. Samtempe mi certis ke la latvo ne povos daŭrigi en la litova kaj konfesos, ke li ne komprenis, ĉu mi dancos aŭ ne… “Ankaŭ mi ne kuraĝas, sed iu devas esti la unua paro” – la latvo daŭrigis per la bela litova, iom kun latva akcento… “Diable!” – mi kriis. – “Ĉu vi, fiuloj, ambaŭ parolas la litovan kaj mi, stultulino, tradukadis al vi la kantojn dum la tuta koncerto?” Aivars ridegis, Janis kaptis min por danci. Nur post kelkaj jaroj mi eksciis, ke Janis bone parolas la litovan ekde sia junaĝo, kaj Aivars havas litovan edzinon kaj en lia familio la litova estas egalrajta lingvo kun la latva.

En iu BET okazis prezentado de anekdotoj. Diverslandaj esperantistoj rakontis sialandajn anekdotojn. Novajn kaj ne tre novajn. Estis gaje. La programo de BET-49 ŝajne ne antaŭvidas ion similan. Tamen la vivo tute neatendite kreas anekdotajn situaciojn. En Esperantujo ekzistas speciala kategorio de lingvaj anekdotoj, kies herooj estas komencantoj. Ekzemple, en unu BET, kiun partoprenis pola familio, mi aŭdis, ke knabo laŭte vokis sian panjon: “Mamo, mamo”! En la pola lingvo tio signifas “panjo”. Mi ŝerce interesiĝis: “ĉu via dekjarulo ankoraŭ bezonas mamon?” La polino ekridis, invitis la knabon kaj klarigis al la konfuziĝinta knabeto la diferencon inter panjo kaj mamo.

Alia okazo estis kun alloga mezaĝulino. Komencanta rusa junulo, ŝajne, deziris amindumi ŝin. Li demandis ŝin: “kiom da langoj vi konas?” (En la rusa lingvo al la Esperantaj vortoj “lingvo” kaj “lango” respondas la sola vorto “jazik”). Al la drasta demando la plaĉulino respondis krude: “piĉlekulojn mi ne kalkulas!”

Dum ĉiu Esperanto-renkontiĝo oni konstatas, ke ne ĉiuj esperantistoj estas la samaj, ekzistas du specoj de esperantistoj – tiuj de la tradicia (Zamenhofa) orientiĝo kaj tiuj de netradicia. La tradiciuloj ĉie kaj ĉiam parolas Esperanton. Iuj eĉ sonĝas en Esperanto (post mia unua BET mi dum du noktoj sonĝis nur en Esperanto!). Esperantistoj de netradicia orientiĝo (malnovlingve: eternaj krokodiloj) dum Esperanto-aranĝoj interparolas nacilingve, ofte eĉ tre laŭte. Kial ili ne povas tion fari flustre eksteraranĝe, kial oni penas restarigi la lingvan Babelturon – eĉ la ĉionscia Dio ne scias. Ili provas alkutimigi nin al krokodilado. Ni eble alkutimiĝus kaj… konkludus, ke Esperanto estas superflua en ĉi tiu moderna anglolingva mondo. Kiel ni iru la vojon celitan por ke la netradiciaj aspirantoj malvenku? Ni esperu kaj esperu, neniam laciĝe, ke Esperanto venkos en la mondo. Sed prefere ni aspiru al disvastiĝo de Esperanto. Komence ĝi venku en UK-oj kaj en BET-oj!

Iam, ankoraŭ en Sovetunio, kontraŭ esperantistoj de la netradicia orientiĝo batalis Verda polico – la kaptitaj netradiciuloj devis pagi punon al la tendara kaso. En la BET-oj de la 21a jarcento oni likvidis la policon. Sed tio tute ne signifas, ke oni rajtas veni al BET por praktiki la anglan, la francan, la hispanan aŭ iun lokan lingvon (malgraŭ la egalrajteco de ĉiuj lingvoj!). Se tiun intencon vi havas, vi ne iru al BET-49! Kaj ankoraŭ. Oni rimarkis, ke en la 21a jarcento ĉion decidas mono. Jen Vilna esperantisto, kuracisto pri ĉina kaj korea medicino, Alfredas Maruška en la reklamfolio de sia kliniko anoncis, ke al ĉiuj, kiuj komprenas Esperanton, li faros 10-procentan rabaton. Al tiuj, kiuj Esperanton parolas – 20-procentan rabaton. Antaŭ nelonge venis al lia kliniko pacientino (ne esperantistino), kiu en Esperanto salutis la kuraciston kaj petis: “helpu min, sinjoro kuracisto”; ĉi tiel ŝi ricevis la anoncitan rabaton de parolanto. Tial, ŝajnas al mi, venontaj al BET tradiciaj esperantistoj havu similan aliĝrabaton! Vi ne insistas pri rabato?

La unua BET okazis en 1959, vere en tendoj, apud la Latvia ĉefurbo Rigo. Ekde tiam ĝi rondiras tra la tri Baltmaraj landoj – Latvio, Estonio, Litovio. La plej etnombra estis la unua: nur 48 partoprenantoj (kun dimanĉaj vizitantoj). La plej multnombraj estis: la Latvia BET-27 (1990) en Jelgava kun 435 partoprenantoj, la Estonia BET-22 (1985) en Kose kun 450 partoprenantoj, kaj la Litovia BET-26 (1989) en Noreikiškės kun 608 partoprenantoj. Al la lasta Litovia BET-46 (2010) en Visaginas venis 150 esperantistoj el 18 landoj. Oni diras, ke BET-49 en Utena estos pli multenombra ol tiu en Visaginas. Ĝi pretendas esti la plej impona BET en Litovio. Ĉu ĝi estos ankaŭ la plej utila BET, dependas ne nur de la organizantoj, sed ankaŭ de la partoprenantoj mem.

Kiam oni invitas min vojaĝi al esperantista renkontiĝo, mi hezitas kaj rezistas. Tiom da preparo… Elspezoj… Prefere mi restu hejme kun la edzino kaj televidilo – malpli da problemoj. La duboj ne forlasas min eĉ kiam mi jam sidas en buso aŭ en aviadilo. Kiam mi atingas la celon, mi revenas hejmen kontenta – tamen mi estis tie! Nu, mi ne agitas vin. Vi decidas mem – iri al la kongreseto BET en Utena! Sciu tamen, ne vi estas la unua, kaj ne vi estos la lasta. Post vi al BET aliĝos ankoraŭ multaj, por ke vi ne estu la lasta!

Vytautas Šilas

Legu pli pri la 49a BET:

BET-49

Vytautas Šilas: Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Povilas Jegorovas: Ekskurso en bierfarejo

Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo

Antanas Visockas: La tuttaga ekskurso

Povilas Jegorovas: Riĉa kultura programo

Povilas Jegorovas: Kurso de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto

Asorti koncertos en BET-49

Povilas Jegorovas: La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA

Gražina Opulskienė: Lingvaj kursoj en BET-49

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/bet-7/

Lingvaj kursoj en BET-49
Dum la 49aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6–14an de julio 2013 en la Litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj.

Por komencantoj instruos la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marĉek el Slovakio, kies rektan instrumetodon kaj lernolibron Esperanto per rekta metodo oni jam konas en pli ol tridek landoj.

Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina, la nuna prezidantino de Rusia Esperantista Unio, konata kursgvidantino kiu multege instruis en pluraj landoj.

La kurson por kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij – konata esperantisto el Ukrainio, sperta instruisto kaj organizanto de Esperanto-aranĝoj.

La lingvaj kursoj en Utena okazos ĉiutage krom la ekskursa tago. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras eklerni la lingvon aŭ perfektigi siajn lingvokonojn. Kuraĝigu komencantojn en viaj urboj, regionoj kaj landoj partopreni en BET-49, ĉar tio estos bonega okazo ne nur lerni dum la kursohoroj, sed ankaŭ tuj provi praktike la akiritajn konojn.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Gražina Opulskienė

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/05/bet-6

La Litovia parlamentestro akceptis la prezidanton de LEA
La 25an de aprilo en Vilno la prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) d-ro Vydas Gedvilas akceptis la prezidanton de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. La parlamentestro estis informita pri la lastatempa agado de  LEA kaj speciale pri la preparado de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. La prezidanto de Sejmo estis invitita partopreni la solenan inaŭguron de BET-49 la 7an de julio en Utena. Se ne ekestos gravaj obstakloj, d-ro Vydas Gedvilas partoprenos la inaŭguron kaj parolos al la partoprenantoj de BET-49. La parlamentestro promesis helpi ankaŭ ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49.

D-ro Vydas Gedvilas ne la unuan fojon havas kontakton kun esperantistoj. En 2005 li – tiutempe vicprezidanto de la parlamento kaj prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj – aktive helpis organizi la 4an Nitobe-Simpozion, kiu okazis post la 90a Universala Kongreso de Esperanto en la Litovia parlamentejo. Li ankaŭ partoprenis la malfermon de la Simpozio, la gazetaran konferencon, aŭskultis prelegojn kaj raportojn, kaj aranĝis solenan tagmanĝon por dudeko da ĉefaj partoprenantoj de la Simpozio.

Povilas Jegorovas

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/bet-5

Asorti koncertos en BET-49
La kultura programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Utena, estos vere elstara. Krom la jam anoncita partopreno de la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando), Miĥail Povorin (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos ankaŭ la konata esperantista muzika grupo Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Asorti fondiĝis en la 1982a jaro. Ĝi estas tripersona familia grupo: Edvardas Piščikas, Edgaras Piščikas kaj Elena Piščikienė). La grupo kantas ern la folka stilo. Asorti eldonis kelkajn kasedojn  muzikajn albumojn en Esperanto: Se povus mi (1994), Ni denove renkontiĝos (1995), Edgar + Asorti (1995), Lernejaj amikoj (2005), Kantu kune (2007).

Asorti estas ofta koncertanto dum esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Litovio kaj en pluraj landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Irlando, Israelo, Italio, Japanio, Norvegio, Pollando, Svedio, Svislando.

Jen plia kaŭzo por veni al Utena ĉi-julie.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/bet-4

BET-49: Kurso de Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto
Aleksander Korĵenkov prelegas pri la historio de Esperanto en seminario prepare al la 90a UK (Kaŭno, majo 2004)

La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj.

Ni jam informis pri la kvarprelega ciklo de Petras Čeliauskas “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. Krome, en Utena Aleksander Korĵenkov prezentos sian kvinprelegan kurson “Historio de Esperanto”.

La Ruslanda ĵurnalisto, redaktoro kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov estas unu el la plej konataj fakuloj pri la historio de Esperanto. Li multe laboris en arkivoj kaj bibliotekoj, kie li malkovris interesajn dokumentojn, kiujn oni ne konis pli frue. Surbaze de siaj esploroj Korĵenkov verkis multajn artikolojn (ili aperis plejparte en la revuo La Ondo de Esperanto kiun li mem redaktas), kelkajn librojn, interalie:

Esperanto post la jaro 2000 (1998)

Esperanto en Ruslando (kune kun Halina Gorecka, 2000)

Historio de Esperanto (2005; aperis ankaŭ serbe)

Homarano (2009, 2a eldono 2011; aperis ankaŭ japane)

Zamenhof (2010; aperis ankaŭ angle kaj slovake)

Krome, li editoris gravajn verkojn de Drezen (Historiaj studoj, 1992) kaj Zamenhof (Mi estas homo, 2006).

Ne laste pro sia historiista laboro Aleksander Korĵenkov ricevis la honoran titolon La Esperantisto de la Jaro 2009 kaj (kune kun sia edzino Halina Gorecka) iĝis laŭreato de la prestiĝa Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen (2010).

Dum tri jardekoj Aleksander Korĵenkov prelegis pri diversaj temoj, ligitaj kun la historio de Esperanto kaj ties aŭtoro Ludoviko Zamenhof en pluraj landoj de la mondo: Ruslando, Litovio, Pollando, Slovakio, Germanio, Finnlando, Hispanio, Britio…

Sian kurson pri la historio de Esperanto li prezentis unuafoje en la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, aŭgusto 1998). Ĝi estis kompletigita en 2003 kaj en 2004 por la instruista seminario de Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno kaj por la kurso “Historio de Esperanto” en la Interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie Korĵenkov estas gastprofesoro pri la historio de Esperanto.

La universitata kurso por studentoj, kiuj poste plenumas ekzamenon, estas sufiĉe ampleksa, sed por la ĝenerala publiko Aleksander koncizigis ĝin nur ĝis kvin unuhoraj lekcioj, kiujn li prezentos ĉi-jare en la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Sed la partoprenantoj de BET-49 havos la ŝancon viziti la kurson “Historio de Esperanto” de Korĵenkov du semajnojn antaŭ la Rejkjavika UK.

Jen plia kialo veni al Utena ĉi-julie!

Povilas Jegorovas

Legu pli pri la 49a BET:

BET-49

Vytautas Šilas: Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Povilas Jegorovas: Ekskurso en bierfarejo

Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo

Antanas Visockas: La tuttaga ekskurso

Povilas Jegorovas: Riĉa kultura programo

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/bet-3