Arkivo por la etikedo 'USSR'
3 Januaro 2017 de AlKo
Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени») David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj [...]
15 Februaro 2016 de AlKo
La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)
7 Februaro 2016 de AlKo
BET-26 apud Kaŭno (musklaku la foton por pligrandigi ĝin). Enkonduko de la ĉeforganizinto La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, per kelkaj siaj trajtoj estis tre grava, tial ĝi bezonas apartan enkondukon. Unue, ĝi estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Due, ĝi estis la plej granda en [...]
23 Januaro 2016 de AlKo
Grupfoto. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin. La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. La sepa Litovia BET, laŭvice la 23a, okazis la 10-20an de julio 1986 en la urbeto Smalininkai [...]
10 Januaro 2016 de AlKo
BET-20. Grupfoto. Por pligrandigi la foton musklaku ĝin. La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Jam aperis en nia retejo raportoj kaj fotoj pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 [...]
31 Decembro 2015 de AlKo
BET-17 en Viekšniai En la unua vico (sidas delive): 3a (grizharulo) Vincentas Vaitiekūnas, 6a (blankĉemiza) Viktoras Baniulaitis, 7a Telesforas Lukoševičius, 8a Semjon Podkaminer, 9a Angelė Judickienė, 12a Jaan Ojalo, 13a Inita Tamošiūnienė, 14a Nadija Andrianova, 15a Jonas Dagys, 16a Karolis Valašinas. (Musklaku por pligrandigi la foton.) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos [...]
16 Decembro 2015 de AlKo
Unu el la grupfotoj de BET-12 (musklaku por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964) kaj BET-9 (Vilno), ni [...]
27 Novembro 2015 de AlKo
Antaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale. Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de [...]
22 Novembro 2015 de AlKo
Unu el la grupfotoj de BET-9 (musklaku por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) kaj BET-6 (Veisiejai, 1964) nun sekvas prezento [...]
31 Oktobro 2015 de AlKo
BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 [...]
23 Septembro 2015 de AlKo
Kadre de la preparado de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), la Organiza Komitato de BET-52 decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ni publikigos artikolojn, kiuj aperis en la Esperantaj kaj Sovetiaj gazetoj kaj fotojn, kiuj estis [...]
10 Februaro 2015 de AlKo
Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La jaro 2015 entenas, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed [...]
29 Novembro 2011 de AlKo
Kvankam mankas absolute fidindaj kriterioj por scii, en kiuj landoj la loĝantoj estas pli bonstataj, eble iomete helpas koni la situacion la malneta enlanda produkto (MEP, angle GDP). Laŭ ĝi la plej sukcesa lando en la teritorio de la iama Sovetunio estas Estonio – la plej malgranda el la respublikoj de USSR. La popersona MEP [...]
24 Aŭgusto 2011 de AlKo
Probable, la leganto tuj konstatos, ke la titolo de ĉi verko estas pruntita ĉe Jaroslav Hašek. Kvankam la grado de la persona partopreno de la ĉeĥa satiristo en la Pragaj tumultoj de 1897 draste malsamas kun tiu de la engaĝiteco de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj en la Ruslandaj eventoj de aŭgusto 1991, ilin [...]