Arkivo por la etikedo 'Usono'

BET-55: Studi mediprotektadan kemion kun Orlando E. Raola

Orlando E. Raola naskiĝis en Havano, Kubo, en 1955. Li studis kemion (diplomiĝis en 1978) kaj juron (diplomiĝis en 1986) en la Universitato de Havano. Li laboris en metalurgia industrio kaj en esplorinstituto pri materialoj. En 1994 li elmigris al Usono, kie li akiris magistran diplomon ĉe Kalifornia Ŝtata Universitato (1999) kaj doktoran diplomon (Ph. […]

Simpozio pri multlingvismo ĉe UN

Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed […]

NASK-2018: Elstaraj instruistoj, kvar kursoj kaj KTF

NASK-2018 estos tre speciala ĉi-jare: estos kvar niveloj de instruado (inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti; samtempe kun NASK denove okazos KTF: Kino-Teatro-Festo. Jen nur kelkaj kialoj […]

Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta […]

Novjorka prelegserio omaĝos al Tivadar Soros, esperantisto

Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo. Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj […]

NASK plenis je energio, gramatiko kaj muziko

Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.

NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ankaŭ ĉi-jare kunigas la fortojn kun Kino-Teatro-Festo kaj invitas vin al unu el la plej elstaraj eventoj en Esperantujo! NASK – la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko –estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. Ĝi estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj […]

NASK: Denove en Norda Karolino

La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, […]

Imperiismo deinterne

Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. […]

Neforgesebla NASK 2013

NASK 2013 estis luma fasko el kulturo, amuzaĵo kaj amikeco, okazinta de la 26a de junio ĝis la 5a de julio meze de la urbo Raleigh en la usona ŝtato Norda Karolino.

NASK: Denove mallonga kaj intensa

Post la sukcesa septaga intensa programo en 2011, la organizantoj de la 43a NASK (Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto) decidis aldoni unu plian tagon kaj starigi la kursaron ekde la 25a de junio ĝis la 4a de julio 2012 en la pli centra Usona ŝtato, Teksaso. Ni ricevis inviton okazigi la programon ĉe la Universitato […]

Eŭropo dikiĝas

Vide el Bruselo Dum longa tempo eŭropanoj kutime miris vidante la dikecon de usonanoj. Por tiuj, kiuj vizitis Usonon ja tuj klariĝis, kial usonanoj tiom dikas. Ili simple tro manĝas kaj nemulte sportas aŭ moviĝas. Eĉ rapida inspekto en la fridujoj de usonanoj donas indikojn: ĉiuj pakaĵoj kaj dozoj estas multe tro grandaj. Dum la […]

Eŭropo forgesis sian animon

“Osama bin Laden estis krimulo respondeca pri abomenaj teroristaj atencoj, kiuj kostis la vivojn de miloj da senkulpuloj. Lia morto faras la mondon pli sekura loko kaj montras ke tiaj krimoj ne restas senpunaj”, – diris José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li ne dubas pri la maniero en kiu mortis bin Laden, […]

Tempo de murdistoj

La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu […]