Arkivo por la etikedo 'usona literaturo'

O. Henry. La vojoj, kiujn ni iras

Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi. Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj [...]

La familio McWilliams kaj la kontraŭŝtelista alarmilo

Rakonto de Mark Twain La konversacio drivis glate kaj agrable de vetero al rikoltoj, de rikoltoj al literaturo, de literaturo al skandalo, de skandalo al religio, kaj poste hazarde saltis sur la temon kontraŭŝtelistaj alarmiloj. Kaj nun por la unua fojo s-ro McWilliams montris emocion. Kiam ajn mi perceptas tiun signon ĉe ĉi tiu homo, [...]



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.