Arkivo por la etikedo 'Unuiĝintaj Nacioj'

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019

Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena pagado de siaj porcioj de […]

Subtenu TEJOn ĉe Junulara Forumo de UN

Komence de aprilo ekos en Novjorko la 8a Junulara Forumo de EKOSOK ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN). Dum kvar jaroj TEJO aktive partoprenas en ĝi kaj kontribuas en la rilatoj kun UN kaj en la gvidado de IKRJO-kunordigorganto por regionkontinentaj junularaj platformoj kaj por tutmondaj junularaj organizaĵoj. Ĉi-jare TEJO ne nur partoprenos en la forumo, sed […]

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de la Internacia Virina Tago 2019. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo, interŝanĝi […]

Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La 21an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bangla, kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de la momento.

UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro

La oficejo de UEA en Novjorko troviĝas vidalvide de la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉe la adreso 777 United Nations Plaza. De multaj jaroj, do, tiu cifero havas apartan signifon, kiel simbolo de la longadaŭra kunlaboro inter la ĉefa monda asocio de esperantistoj kaj la ĉefa monda organizo de la ŝtatoj.

Mesaĝo de UEA al UN pri la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago

Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia. Proponita al Unuiĝintaj Nacioj fare de Paragvajo en 1958, la Internacia Tago de Amikeco de UN (30 julio) festas la plej homan el ĉiuj ligoj – personaj kaj kolektivaj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas […]

UEA elektiĝis en gvidan neregistaran grupon ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de neregistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).

UEA pri la Monda Tago por Kultura Diverseco

Ĉiujare je la 21a de majo, la komunumo de Unuiĝintaj Nacioj festas la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Tiu festado unue okazis en la jaro 2002, sekve de aprobo fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en novembro de la antaŭa jaro, de la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco.

UEA intervenis ĉe UN en Ĝenevo

La 30an de novembro kaj la 1an de decembro 2017 kvar membroj (Nicole Margot, Stefano Keller, Cesco Reale kaj Adrian Tanner) de la Ĝeneva teamo de UEA-reprezentantoj ĉe UN partoprenis la dekan sesion de la Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj.

Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo

Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj […]

Esperanto sonis en la Ĝeneva oficejo de UN

La 27–28-an de novembro okazis la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992. […]