Arkivo por la etikedo 'UNESCO'

UEA ne drivu sed reĝisoru

Vortoj de komitatano Z En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis kaj verŝajne ankaŭ nun, kiam aperas tiuj ĉi linioj, iuj ekscite afiŝas ĝin en Facebook [...]

UEA kaj Esperanto en la Monda Eduka Forumo de Unesko

Kunlabore kun Korea Esperanto-Asocio (KEA), nome de UEA, tri koreoj ĉeestis en la Monda Eduka Forumo organizita de Unesko de la 18a ĝis la 22a de majo en la urbo Incheon, Koreio. La tri personoj estas Lee Jungkee (estrarano de UEA), Lee Young-koo (prezidanto de KEA) kaj Park Yong-sung (sekciestro de ILEI-Koreio).

La 60a datreveno de Montevideo

La Esperanto-movado festas hodiaŭ la 60an datrevenon de ĝia unua oficiala agnosko kadre de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. La 10an de decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de Unesko per oficiala rezolucio notis la kontribuojn de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, kaj [...]

UEA en NRO-konferenco de Unesko

De la 12a ĝis la 14a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun [...]

UEA en konsulta partnereco kun Unesko

Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.