Arkivo por la etikedo 'UN'

Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

La 10a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Ĉi-jare ni festas la 68an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkompreniĝo pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuiĝintaj [...]

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo

Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj [...]

Monda Tago de Rifuĝintoj: mesaĝo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj

Monda Tago de Rifuĝintoj (20a de junio) reprezentas specialan okazon por fari tion kion ni devas fari en ĉiu tago de la jaro, nome konsideri kaj mildigi la malfeliĉan staton de la tutmonde kreskanta nombro de rifuĝintoj – homoj forpelitaj el siaj hejmoj pro konflikto, kaj enplektitaj en armitaj disputoj ne de ili kreitaj. Kongrue [...]

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

La 15a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Familioj, kies ĉi-jara temo estas “Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco”. Nome de la miloj da Esperanto-parolantaj familioj, kiujn ĝi bonvenigis inter si tra la jaroj, Universala Esperanto-Asocio esprimas sian daŭran sindediĉon al tiuj idealoj, inkluzive de la tri aspektoj ĉi-jare emfazataj: [...]

UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno

Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.

Neniu miraklo por la klimato

Vide el Bruselo Laŭ sciencistoj, Eŭropo verŝajne travivos ekstreme malvarman vintron ĉi-jare. Ili prognozas, ke la temperaturo falos sub 20 Celsiajn gradojn. Kompreneble, multaj skeptikuloj ĵetas polvon sur raportojn pri la klimata ŝanĝ(iĝ)o kaj deklaras, ke la homaro neniel respondecas pri la klimato. Klimatŝanĝiĝo, laŭ ili, estas maniero por registaroj imposti personojn. Tamen sciencistoj daŭre [...]

UEA atentigis ĉe UN pri la lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj

De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de [...]

UEA denove parolis en UN

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj la kunvenintoj [...]

Esperanto sonis en la Ĝeneva oficejo de UN

La 27–28-an de novembro okazis la 5a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992. [...]

La sepmiliarda terano naskiĝis en Kaliningrado

Hodiaŭ la loĝantaro de la Tero atingis la nombron 7.000.000.000. Laŭ la amaskomunikiloj la jubilea etulo enmondiĝis en Kaliningrado, la ĉefa urbo de la plej okcidenta Ruslanda regiono. Kuracistoj kaj observantoj de UN konstatis, ke Pjotr (= Petro) Nikolajev naskiĝis je 2 minutoj post la noktomezo la 31an de oktobro. La patrino kaj la bebo [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.