19 Decembro 2015 de AlKo
La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.
27 Aŭgusto 2015 de AlKo
Dum multaj jaroj mi estis gvidanto de la aktiva Esperanto-Klubo Tero en Jalta (mi fondis ĝin en 1977), aktiva ano de UkrEA kaj ties vicprezidanto; en 2011 kaj 2012 oni nomis min la Esperantisto de la jaro en Ukrainio. Post la referendumo en Krimeo kaj ŝanĝo de la potenco en Kievo, somere 2014 mi kaj [...]
16 Aŭgusto 2015 de AlKo
“Krimea problemo” estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato. Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia [...]
5 Aŭgusto 2015 de AlKo
En la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA. Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas [...]
1 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU. La prezidanto de UEA skribis:
30 Julio 2015 de AlKo
La decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis, sed ankaŭ oficialan reagon de [...]