Arkivo por la etikedo 'Ukrainio'

Kalle Kniivilä ekoficis en Ukrainio

Ni jam informis, ke la konata Svedia ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de Libera Folio kaj aŭtoro de kvar libroj pri Ruslando, post dumonata deĵoro kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, fine de decembro estis forsendita el Ruslando. Tio estis respondo de Ruslando al la decido de Svedio ne doni […]

BET-55: Intelekte ludi kun Tatjana Auderskaja

Ni daŭrigas la prezentadon de kontribuontoj al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). La oka en nia prezentolisto estas la Ukrainia Esperanto-aktivulino Tatjana Auderskaja. Tatjana Auderskaja naskiĝis kaj loĝas en Odeso (suda Ukrainio), kie ŝi studis biologion en Odesa Ŝtata Universitato kaj […]

Esperantismo kaj novaj ŝtatoj

Antaŭ cent jaroj, kiam ĝis la fino de la Granda Milito restis nur kelkaj semajnoj, en la septembra-oktobra numero de la revuo Esperanto aperis artikolo de Edmond Privat, dediĉita al novaj ŝtatoj, aperintaj en la teritorio de Ruslanda Imperio, kiu ĉesis ekzisti en 1917. Privat esperis, ke post nacia liberiĝo venos internacia refratiĝo, sed tio […]

Jefim Zajdman forpasis

Hodiaŭ, la 23an de decembro 2017 sekve de hieraŭa stratakcidento en Jalto forpasis Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937-2017)

Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020

La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.

Vide el Krimeo

Dum multaj jaroj mi estis gvidanto de la aktiva Esperanto-Klubo Tero en Jalta (mi fondis ĝin en 1977), aktiva ano de UkrEA kaj ties vicprezidanto; en 2011 kaj 2012 oni nomis min la Esperantisto de la jaro en Ukrainio. Post la referendumo en Krimeo kaj ŝanĝo de la potenco en Kievo, somere 2014 mi kaj […]

Giorgio Silfer: En la Esperanta Civito ne ekzistus “krimea problemo”

“Krimea problemo” estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato. Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia […]

Krimeo: Osmo Buller klarigas

En la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA. Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas […]

Krimeo: UEA sekvu UEFA?

Sekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), ĉiuj komprenis, ke la krimea demando efektive venis ankaŭ en Esperantujon. La reago de […]

Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio

La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU. La prezidanto de UEA skribis:

La Krimea problemo submetita al UEA

La decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis,  sed ankaŭ oficialan reagon de […]

Bjalistoko, Ukrainio kaj Eŭropo

Vide el Bruselo La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, […]

Odeso: Ĉielarko de lingvoj

La 10-11an de novembro en Odeso (Ukrainio) okazis la sesa Lingva Festivalo Ĉielarko de lingvoj. Ĝia iniciatinto estis Odesa junulara Esperanto-klubo Verdaĵo. La celo de la Festivalo estis prezenti samvalorecon de ĉiuj lingvoj de la mondo, montri vastan buntan diversecon de ili, dum ĉiu estas siaspece eminenta kaj esprimas neforigeblan parton de la komuna spirita […]

SAT-Kongreso en (ne tro) suna Jalto

Ĉi-jare la vica, 85a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Jalto (Krimeo, Ukrainio) la 11–18an de aŭgusto kun la ĉeftemo “Kontraŭdiro inter kresko de naciismo kaj tutmondiĝo”. Por loĝantoj de la tuta eksa Sovetunio la vorto “Krimeo” elvokas pozitivajn emociojn, memorigante pri la suno, karesa maro, ekzotika por nordanoj mediteranea naturo… Ne hazarde […]

IJK-67: sukcesa, sed tamen…

Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj […]