Arkivo por la etikedo 'UEA'

Fieron sentu ni interne

Vortoj de komitatano Z La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj [...]

Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton

En la Solena Fermo de la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estis anoncita la decido de Fondaĵo Grabowski asigni premion al la eminenta Esperanta verkistino Marjorie Boulton, kiu en majo festis sian 90an naskiĝdatrevenon.

Premio Deguĉi al Stano Marček

Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2014

Poezio: Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus Moínhos Pardavila el Galegio/Hispanio; Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio; Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio. Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.

Rezolucio de la 99a Universala Kongreso de Esperanto

Ni, 706 partoprenantoj en la 99a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99a UK

Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la Argentina ĉefurbo Bonaero.

UEA atentigis ĉe UN pri la lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj

De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de [...]

Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Vortoj de komitatano Z Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton [...]

Riĉprograma Malferma Tago

Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas.

La Estraro de UEA kunsidis kun skajpa etendo

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28a ĝis la 30a de marto dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika Poór; ILEI-prezidanto Mireille Grosjean ne povis veni, sed ĉeestis Skajpe la traktadon de Kapabligo. Por [...]

Ricevinte la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis [...]

Libroservo de UEA en 2013

Poŝamiko venkis, evoluo zorgigas La lingvoekzercilo Poŝamiko de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts gajnis jam por la kvara sinsekva fojo la unuan lokon en la listo de la plej furore venditaj varoj ĉe la Libroservo de UEA en 2013. La vendita nombro (178) tamen estas multe sub tiu en 2012 (326) sed pli ol duoblo [...]

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado

La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj. Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo? Verdire, mi sentis min iom [...]

Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko. Ni esperantistoj ja laboras por ‘la nepoj’, t. e. [...]

Atendante la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.