Arkivo por la etikedo 'UEA'
12 Oktobro 2015 de AlKo
La fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiun UEA starigis pasintjare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn ĉi-jarajn subvenciojn. La fondaĵo asignis subvenciojn al 8 el 11 petintoj. La Libroservo de UEA jam ekspedis al la sukcesintoj librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ [...]
3 Oktobro 2015 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28an de novembro. La 43a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. Kvazaŭ adiaŭe li prezentos erojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg kaj rakontos [...]
24 Septembro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.
1 Septembro 2015 de AlKo
La 1an de septembro la nombro de individuaj membroj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) atingis 5382. Tio estas precize 600 pli ol la 1an de septembro antaŭ unu jaro, kiam la nombro estis 4782. Evidente la granda UK estas la ĉefa kaŭzo de la 12,5-procenta kresko. La 100a UK en Lillo altiris 2698 aliĝintojn, dum [...]
20 Aŭgusto 2015 de AlKo
Laŭ la definitiva statistiko, al la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14an lokon, tuj post Berlino. La nombro de [...]
10 Aŭgusto 2015 de AlKo
La tradicia kongreaa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 euroj la aŭkcio de la 94a UK [...]
9 Aŭgusto 2015 de AlKo
Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. Laŭ sia regularo la premio estas aljuĝata “pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro [...]
7 Aŭgusto 2015 de AlKo
Konforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo. La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de [...]
6 Aŭgusto 2015 de AlKo
En la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj: Diplomo pri Elstara Agado:
5 Aŭgusto 2015 de AlKo
En la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA. Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas [...]
4 Aŭgusto 2015 de AlKo
Denove plenis la salono Zamenhof por la Solena Fermo de la centa Universala Kongreso de Esperanto. Post bonvenigo, prezento de podianoj kaj agnosko pri la ĉeesto de la slovaka ambasadoro al Belgio kaj la urbestro de Nitro, nia sekvajara kongresurbo, okazis silenta ekstaro pro forpasintaj Honoraj Membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato kaj [...]
3 Aŭgusto 2015 de AlKo
Rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto Lillo, Francio, la 1an de aŭgusto 2015 La 2 695 partoprenantoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte el 82 landoj, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio, diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter [...]
2 Aŭgusto 2015 de AlKo
Sekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), ĉiuj komprenis, ke la krimea demando efektive venis ankaŭ en Esperantujon. La reago de [...]
1 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU. La prezidanto de UEA skribis:
31 Julio 2015 de AlKo
Frue en la komitata kunsido en la centa Universala Kongreso estis publike anoncita la decido de la Estraro de UEA pri la nova Ĝenerala Direktoro. La decido favoris al Veronika Poór el Hungario. Tiu decido ja bezonis kelkajn tagojn post la intervjuoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj. La Asocio kore dankas al ĉiuj [...]