Arkivo por la etikedo 'UEA'
1 Novembro 2016 de AlKo
La estraro de UEA venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro, ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto Stefan MacGill prenas tiun rolon kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo Esperanto sendi siajn mesaĝojn ne nur al [...]
31 Oktobro 2016 de AlKo
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.
29 Oktobro 2016 de AlKo
La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.
28 Oktobro 2016 de AlKo
Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.
4 Oktobro 2016 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26an de novembro 2016, kaj tuj poste, dimanĉe, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado.
3 Oktobro 2016 de AlKo
Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio. Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en [...]
26 Septembro 2016 de AlKo
UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de tri mil eŭroj. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.
1 Septembro 2016 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Neniu surpriziĝis pri la elektoj en Nitro, ĉar la rezulto estis konata ekde majo, kiam la elektokomisiono prezentis sian raporton. Kritikemuloj de la speco Johan Derks kaj Ian Fantom kompreneble kriis pri manko de demokratio, ĉar la rezulto estis fiksita longe antaŭe. Ni jam skribis, ke Derks mem subfosis la demokration, [...]
24 Aŭgusto 2016 de AlKo
La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La [...]
1 Aŭgusto 2016 de AlKo
En la Solena Fermo de la 101a UK en Nitro oni anoncis la nomojn de 14 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado:
28 Julio 2016 de AlKo
En Nitro estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016. POEZIO Unua premio: Antonio Valén (Hispanio) pro “Paralele” Dua premio: Benoît Philippe (Germanio) pro “Mathias” Tria premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro “Agemaj homoj kuras al sukceso” Honora mencio: Valentin Melnikov (Rusio) pro “Ironiaj hajkoj” Juĝkomisiono: Anja Karkiainen, Gerrit Berveling, Giulio Cappa [...]
25 Julio 2016 de AlKo
Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.
23 Julio 2016 de AlKo
La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj: Emilio Cid Mark Fettes Lee Jungkee Stefan MacGill Martin Schäffer Maria Rosaria Spanò
21 Julio 2016 de AlKo
La pasintmonataj okazaĵoj montris, ke la nuna tempo tre taŭgas por informi pri Esperanto, ĉar homoj multe pli ol antaŭe interesiĝas pri lingvaj demandoj, ĉefe en la landoj de Eŭropa Unio, sed ne nur.
19 Julio 2016 de AlKo
Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016). Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj [...]