Arkivo por la etikedo 'UEA'

La Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

La 2an de aŭgusto en Hanojo, kadre de la speciala kunveno en la 97a Universala Kongreso de Esperanto, estis anoncitaj la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012.

Du novaj Honoraj Membroj de UEA

En la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Hori Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, [...]

Alta distingo en Hanojo

La 29an de julio 2012 unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de [...]

Survoje al la Fettes-erao

Vortoj de Komitatano Z La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la [...]

En 2014 Bonaero! Sed poste?..

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago

D-ro Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli [...]

Hundoj bojas, karavano vojas

Vortoj de Komitatano Z Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA [...]

UEA en konsulta partnereco kun Unesko

Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas [...]

Kial mi iĝis dumviva membro de UEA?

Komence de 2008, tuj post mia memlernado de Esperanto per la lernolibro de Boris Kolker, mi unuafoje vizitis la retejon de UEA kaj pripensis aliĝon al ĉi tiu organizaĵo. Tiam mi rezignis. Por kio? La revuo Esperanto raportas precipe pri esperantaĵoj kaj Esperantujo, do aboni ĝin ŝajnis al mi iom stranga – mi ja lernis [...]

UEA prepare al la 125a jubileo de Esperanto

Per sia mesaĝo je la ĵusa Zamenhof-tago la prezidanto de UEA, prof. d-ro Probal Dasgupta, malfermis la jubilean jaron de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun tio la Estraro de UEA nomumis internacian laborgrupon por kunordigi la preparojn por la jaro.

Ĉu nova UEA estas bezonata?

Derks, Johan. Gvidlibreto por Komitatanoj. 2011. – Zaječar: Derks, 2011. – 28 p., il. “Krizo en UEA”, – ĉi tiun esprimon mi aŭdas dum tiom da tempo, kiom mi konscias, kio reale estas tiu organizo, en kiu mi membras dum jardekoj. Kaj mi iom konas la historion de la Esperanto-movado, pro kio mi scias, ke [...]

Lingvaj dorsosakuloj

Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne [...]

Pluva, sed malskandala kongreso

La 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago estis eble la plej malskandala, kaj eble la plej pluva, dum la pasinta jardeko. Nu, la manko de skandaloj temis nur pri la movada flanko. Ne estis kvereloj, kritikoj, maldungoj, demisioj aŭ grandaj internaj skandaloj. La kongreso okazis tuj post la ekstremdekstraj bombo kaj atako en Norvegio [...]

MONA nuligis la 4an MEK en Irano

Komisiono de UEA pri Meza Oriento Norda Afriko (MONA) okazigis en la tri lastaj jaroj ĉiujaran Mezorientan Esperanto-Kunvenon (2008 en Jordanio, 2009 kaj 2010 en Turkio). Por la 25-29a de marto 2011 estis planita la 4-a Mezorienta Esperanto-Kunveno Esperanto sur la Silka Vojo en Karaĝo (Karaj) en Irano, kun ebleco pri postaj ekskursoj dum la [...]

UEA ĉeestos en Dakaro

(Landa Agado) Universala Esperanto-Asocio oficiale registriĝis kiel partoprenanto de la Monda Socia Forumo okazonta en Dakaro de la 6a ĝis la 11a de februaro 2011. Reprezentos UEA-n tie Mireille Grosjean, kiu jam trovis tri kundeĵorantojn inter la senegalaj esperantistoj. Ŝi ankaŭ estas provizita per inform-materialo fare de UEA mem, UFE kaj aliaj esperantistoj el hispanlingvaj [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.