Arkivo por la etikedo 'UEA'
18 Januaro 2017 de AlKo
La celo de la laboro, por kiu ni atendas kandidatiĝojn, estas nova, plene integrite kaj uzantamike funkcianta retejo de UEA. Pli detale: La nova retejo de UEA konsistos el 3 sub-retejoj: La plene publika parto: por ĉiu retvizitanto estas videbla sen ke oni estas ensalutinta. Ĝi donas novaĵojn kaj permesas trovi informon pri UEA. Ĝi [...]
12 Januaro 2017 de AlKo
Kiel plia paŝo en la renovigo de la retejoj de UEA, lanĉiĝas nun nova paĝaro: aktivulo.net. Frukto de longa laboro fare de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, laŭ instigo kaj gvido de la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill, la nova retejo celas subteni niajn aktivulojn tutmonde per valoraj informoj kaj kontaktebloj.
28 Decembro 2016 de AlKo
La Komitato de UEA akceptis buĝetproponon por 2017, en kiu la buĝeto por la Afrika Oficejo kreskis. Por bone elspezi la disponeblan sumon, UEA lanĉas malferman alvokon por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko, kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la sube menciitaj taskoj.
17 Decembro 2016 de AlKo
Hodiaŭ, la 16an de decembro 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj [...]
16 Decembro 2016 de AlKo
Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da ŝanĝoj proponitaj en ĝia Statuto.
14 Decembro 2016 de AlKo
La nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare. Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en [...]
10 Decembro 2016 de AlKo
La 10a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Ĉi-jare ni festas la 68an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkompreniĝo pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuiĝintaj [...]
6 Decembro 2016 de AlKo
La 15a de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), kreinto de Esperanto. Laŭ iniciato de unu el niaj signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas tiam ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro.
1 Decembro 2016 de AlKo
Sesdeko da vizitantoj la 26an de novembro alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Luksemburgio kaj Svislando.
30 Novembro 2016 de AlKo
UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof. Kion? La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof. La retejo celas enkadriĝi en [...]
29 Novembro 2016 de AlKo
La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, emblema Esperanta aranĝo, invitas verkemulojn al partopreno en la 68a okazigo. La rezultojn oni anoncos en la 102a Universala Kongreso en Seulo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en [...]
25 Novembro 2016 de AlKo
UEA serĉas grafikistojn por ĉiuspecaj grafikaj laboroj, de la plej simplaj ĝis la plej defiaj. Se vi spertas pri iu(j) el jenaj laboroj: retpaĝaspektigo libroaspektigo enpaĝigo kompostado reklamgrafikarto hejmstilkreado ajna alia grafika aspektigo
21 Novembro 2016 de AlKo
La Gazetara Komuniko, kiu anoncis la 45an Malferman Tagon kaj la postan Seminarion pri informado ricevis plurajn pozitivajn reeĥojn. La 45a Malferma Tago estos dediĉita por la Jaro de la Lernanto: post enkonduko de Stefan MacGill prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj [...]
18 Novembro 2016 de AlKo
Post Seulo (2017) kaj Lisbono (2018) la sekvaj urboj kie la UK okazos estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2019 kaj 2020 la Estraro de UEA planas decidi dum la 102a UK en Koreio.
12 Novembro 2016 de AlKo
La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15an de decembro en Roterdamo, Nederlando. Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas [...]