Arkivo por la etikedo 'turismo'

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

Nia Trezoro: Mekko de la Esperanto-turismo

Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski. Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en [...]

La ora jubileo de Boatado

Ĉiuprintempe la Esperanto-klubo Juneco el Vilno okazigas Boatadon. Ĉi-jare ĝi estis jubilea, jam la 50a. Partoprenis la jubilean Boatadon 31 esperantistoj el Litovio, Latvio, Ukrainio, Pollando, Ĉeĥio, Germanio kaj Katalunio. La 27–29an de majo ili ekskursis kaj traboatis pli ol 20 lagojn kaj lagetojn en la Nacia parko de Aŭkŝtaitio. Ni vizitis antikvan vilaĝon, muelejon [...]

Broŝuro pri Birštonas senpage elŝutebla

Ĉiu partoprenanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj komenciĝos la 2an de julio 2016 en Birštonas, ricevos ekzempleron de broŝuro pri ĉi tiu litovia kuracurbeto. La 12-paĝan kolorplenan libreton en Esperanto ĵus eldonis la Informa Turisma Centro de Birštonas. Ĉi tiun utilan eldonaĵon jam nun povas legi ĉiu deziranto. Ĝi estas libere elŝutebla en [...]

BET-52: La ekskursa programo

En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, estos proponitaj tri ekskursoj: du duontagaj kaj unu tuttaga. Ŝipekskurso de Birštonas ĝis Kaŭno (duontaga) La ŝipekskurso komenciĝos en Birštonas, kaj post kvar horoj vi atingos la urbon Kaŭno (Litove: Kaunas). Dum la ŝipado vi ĝuos pitoreskajn pejzaĝojn de Nemano [...]

Poludnica 2015

Ekde 1983 ĉiujare komence de januaro esperantistaj vojaĝantoj kaj turistoj renkontiĝas ĉe la monto Poludnica (1.549 m) en la Malaltaj Tatroj (Slovakio). Ankaŭ ĉi-jara renkontiĝo, kiu okazis la 3–6an de januaro, estis fino de riĉa jaro 2014 kaj starto por la jaro 2015.

Por tiuj kiuj estis kaj ne estis

Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2). La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, [...]

Amikoj renkontiĝis en montaro

Ekde la 1a ĝis la 11a de aŭgusto okazis la 9a RA (Renkontiĝo de Amikoj). RA okazas en diversaj lokoj, kaj ĉi-foje ĝi estis en Altaja respubliko de Ruslando. La renkontiĝon partoprenis 27 personoj el naŭ ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.

48a Boatado en la Ignalina lagaro

La junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, Litovio) ekde la 30a de majo ĝis la 1a de junio organizos la 48-an Boatadon en la Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio. Dum tri tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Ni vizitos muelejon de Ginučiai, kie okazos akvaj proceduroj [...]

Poludnica malfermiĝas

La programo de la renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj kutime celas esperantistojn. Sed la organizantoj de la 32a renkontiĝo Poludnica, okazinta la 4–6an de januaro 2014 en Malaltaj Tatroj (Slovakio), preparis interesan programon ne nur por esperantistoj – la sabata programo estis malfermita por ĉiuj, kiujn interesas vojaĝado, turismo, Esperanto kaj foraj landoj.

BET-49: La tuttaga ekskurso

La partoprenantoj de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena, povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio. La itinero de la ekskurso estas jena: Utena – Sudeikiai – Zarasai – Stelmužė – Rokiškis – Leliūnai – [...]

La 10a Himalaja Renkontiĝo

La 10a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 11a de marto. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simila nombro nur parton. Inter la partoprenantoj, krom multaj nepalanoj, estis dek personojn el Japanio, kvar el Francio, du el Pollando, kaj po unu el Rumanio kaj Danlando. ĉiuj aliaj estis nepalanoj. [...]

MKR revenis al Adriatiko

Pasintjare la Mont-Kabana Renkontiĝo (MKR) venigis siajn partoprenantojn al la belega pinto Stol je la Aŭstria-Slovenia limo, kie fine de septembro regis belega, kvazaŭ somera vetero. Ĉi-jara MKR okazis tri semajnojn pli poste, inter la 11a kaj 14a de oktobro, sed ĉe marbordo (la ejo estis nur 50 metrojn for de la maro!), en la [...]

Karavane al UK

Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK. Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.