Arkivo por la etikedo 'Trezoro Huang Yinbao'

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton

La julia-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23an de septembro 2019) kaj de la 25a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000370032_epo

Esperanto-gazetoj ne plu aboneblas ĉe UEA

En la retejo de UEA aperis dokumento titolita “Raporto pri progresoj de la Estraro de UEA. Aŭgusto-Septembro 2019” kiu inkluzivas ankaŭ la agadon en oktobro. Duncan Charters, prezidanto de UEA, post formala enkonduko, skribas en la komenco de la raporto: Foje aperis asertoj, malgraŭ artikoloj, agado en plej diversaj forumoj, certe pli ol mil raportoj […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018

Ankaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2018a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de rekorde multaj 18 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille […]

Unesko-Kuriero, 2018, №3

Aperis la tria numero por ĉi jaro de la Esperanta versio de Unesko-Kuriero, eldonata papere kaj bitversie de la Esperanto-Centro “Ora Ponto” en Ĉinio sub la aŭspicio de UEA. La revuo renovigis la eldonadon de la revuo post kelkjara paŭzo financmanka en 2016, danke al “grandanima apogo de la Ĉina Popola Respubliko” en la ses […]

Trezoro Huang Yinbao – nova estrarano de UEA

La 21an de aprilo la prezidanto de UEA Mark Fettes informis pri la rezulto de la reta voĉdonado en la komitato de UEA pri elekto de du pliaj estraranoj de UEA. Ĉi-sube estas lia informo. Finiĝis la voĉdono pri elekto de du pliaj estraranoj. Partoprenis 46 komitatanoj el 62, do la voĉdono estis kvoruma. Por […]

Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos

Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao La januara Ondo informis, ke la 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto kaj esperantisto Huang Yinbao, konata en Esperantujo kiel Trezoro, estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2017

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2017a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de 15 personoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Irina Gonĉarova, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, […]

Novstila kurso lanĉiĝas en Seulo

Brila, sperta esperantistino el Seulo, post sia dekminuta prezentado de “Ili elektis la pafilon, mi la kameraon” (el la tria numero de Unesko-Kuriero). La komento de Brila: “Historia kurso!” En la unua semajno de decembro gelernantoj de la Seula Esperanto-Centro en Koreio ekpartoprenis en tute nova kurso por esperantistoj, kiu utiligas la novan revuon Unesko-Kuriero […]

Trezoro Huang Yinbao: la Esperantisto de la Jaro 2017

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro […]

Unesko-Kuriero, la tria numero aperis

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en la 1946a jaro. Meze de la 2017a jaro UEA lanĉis projekton pri Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto (Ĉinio). Ĵus aperis la tria ĉi-jara eldono (oktobro-decembro), […]

Ĉinio: Instrui la anglan kaj Esperanton

La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar fremdajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperantan kurson kiel nedevigan programeron por interesitaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La Kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate […]

Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

Unesko-Kuriero, ĉu ankaŭ en Esperanto?

Post kelkjara paŭzo pro financaj malfacilaĵoj, la fama revuo de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la ĉina registaro kaj la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ĝi eldoniĝos kvarfoje jare en la ĉina, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankaŭ libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la […]

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Chuck Smith, Humphrey Tonkin, […]

Parolu Esperanton kun samlandanoj

Krokodilado inter samlandanoj Antaŭ pli ol dudek jaroj, kiam mi memoris ĉirkaŭ mil Esperantajn vortojn, mi ege esperis interparoli kun iu ajn por praktiki parolon kaj aŭskulton. Mi kelkfoje telefone vokis konatajn esperantistojn en Ĉinio. Ili ĝoje responde salutis min en Esperanto, sed post kiam ili konstatis ke mi estas ĉino, ili tuj ĉesis paroli […]

Ĉinio: Esperanto-Centro serĉas oficiston

Esperanto-Centro, preparata nun en la nord-okcidenta Ĉinio, deziras dungi Esperanto-parolanton ĉinan aŭ alilandan. La oficisto devos plenumi jenajn taskojn en la Esperanto-Centro: