Arkivo por la etikedo 'Trevor Steele'

Dio ne havas eklezion

Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p. Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble [...]

La mono de Magso

Novelo de Trevor Steele Mia kara filo, Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj [...]

Vere aŭ fantazie?

Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il. Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta [...]

Oriento-Okcidento…

Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita. – Antverpeno: FEL, 2012. – 336 p. Paradizo ŝtelita de Trevor Steele, daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo [...]

The white man’s burden?

Steele, Trevor. Flugi kun kakatuoj: Romano. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010. – 254 p. Trevor Steele en siaj romanoj ofte traktas akrajn sociajn kaj historiajn temojn, sen mildigo aŭ plibeligo. Ĉi-foje temas pri koloniado de Aŭstralio fine de la 19a jarcento, kun akuta konflikto, milito inter la civilizoj eŭropa kaj aborigena. Tragedio estas en tio, [...]

Kvazaŭ ĉio el paralela universo

Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: FEL, 2009. – 343 p. Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky. Aŭ ĉu mi legis romanon? [...]

Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

La kvar voĉojn pri la nuntempa stato de Esperanto, kiuj aperis en La Ondo, ne ligas senpera diskuto inter la aŭtoroj, kiuj estas esperantistoj kun signifaj pozicioj en Esperanto: Grigorij Arosev – prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU), Giorgio Silfer – Konsulo de la Esperanta Civito, Trevor Steele – verkisto kaj instruisto, José Antonio Vergara [...]

Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”

Mi kundividas plurajn elementojn el la interesa analizo de Trevor Steele (LOdE, 2011, №11), sed ne lian konkludan miksaĵon de iom da raŭmismo kun speco de milda finvenkismo celanta teni Esperanton viva ĝis la mondo maturiĝos por ĝi. Ja veras ke antaŭ longe estis tempo en la historio de la tutmonda socio kaj ĝia lingva [...]

Trevor Steele: Ĉu malesperi?

Aŭstralia Esperanto-kongreso okazis ĉi-jare en la sama universitato de Adelajdo, kie antaŭ cent jaroj okazis la plej unua Esperanto-kongreso en Aŭstralio. Trevor Steele, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn (antaŭ la sama domo) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.