Arkivo por la etikedo 'Tradukoj'

La 13a virino

Alice Munro, Nobel-premiito pri literaturo en 2013 Bone, ke la svedoj denove kapablas elekti kandidaton nur pro literaturaj meritoj. Alice Munro estas preter politiko kaj ideologio – verkistino, kiu retrovas la grandan socion densigita en vilaĝo. Kaj por si mem ŝi trovis la epiteton “verkanta dommastrino”. Ŝia vojo al verkado kaj publikigo estis longa kaj [...]

La viro kiu volis direkti

Rakonto de Jerome K. Jerome Mi informiĝis de homoj, kiuj devus scii – kaj mi povas kredi tion – ke en la aĝo de dek naŭ monatoj, li ploris ĉar lia avino ne permesis al li manĝigi ŝin per kulero, kaj en la aĝo de tri jaroj kaj duono oni elprenis lin lacegan el pluvo-barelo, [...]

Imperiismo deinterne

Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. [...]

Rusa antologio: Poemoj de Ivan Nikitin

La vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj [...]

Urug: Nederlanda klasikaĵo en Esperanto

Haasse, Hella S. Urug / Tradukis el la nederlanda Piet Buijnsters. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2012. – 115 p.; 120 ekz. En 1948 aperis en Nederlando la libro Oeroeg kiel unu el la unuaj “librosemajnaj donacoj”. Jam ekde kelkaj jaroj okazis ĉiujare la “librosemajno”, dum kiu vendejoj kaj eldonejoj stimulas aĉetadon kaj legadon. Per la [...]

La legisto de Bernhard Schlink en Esperanto

Bernhard Schlink. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2013. — 120 paĝoj; 400 ekzempleroj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 19). Milionoj da venditaj ekzempleroj en kvardeko da lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por germana literaturo) kaj la samtitola [...]

La hobito reaperis

John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj. Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko [...]

La aventuroj de Ŝerloko Holmso – finfine en Esperanto!

Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj. Fine de [...]

Rusa antologio: Poemoj de Aleksej Pleŝĉejev

Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Jakov Polonskij

Jákov Petróviĉ Polónskij (Яков Петрович Полонский) naskiĝis la 6an (Gregorie, la 18an) de decembro 1819 en neriĉa nobela familio en la urbo Rjazanj. Post studoj en la Rjazana gimnazio kaj en la jura fakultato de la Moskva Universitato li laboris en ŝtataj oficejoj en Odeso, Tifliso (Tbilisi) kaj Peterburgo. Ekde la 1860a jaro dum 36 [...]

Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld

Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]

Rusa Antologio: Poemoj de Afanasij Fet

En julio 2007 en La Ondo de Esperanto ekaperis la rubriko Rusa Antologio. En ĉi tiu rubriko kelkfoje dum la jaro aperas tradukoj el ruslingvaj poetoj, en pli-malpli kronologia ordo. Ĝis nun en la Rusa Antologio aperis verkoj de 17 poetoj. Ĉiujn aperintajn poemojn tradukis Valentin Melnikov, kaj Aleksander Korĵenkov koncize prezentis la poetojn. En [...]

“Liro”: Survoje al nova antologieto

Ekde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn [...]

Pri niaj tradukoj

Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna [...]



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.