14 Januaro 2017 de AlKo
Itala Esperanto-Federacio organizas literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto. La konkurso konsistas el du branĉoj: poezio: maksimuma longo ne fiksita prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 13.000 tajperoj La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.
13 Aprilo 2016 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2015 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 7 konkursaĵojn de 6 aŭtoroj el 5 landoj – Aŭstralio, Kazaĥstano, Ruslando, Usono, Ukrainio. (11 konkursaĵoj en Liro-2014, 6 konkursaĵoj en Liro-2013). La 14an de marto 2016 [...]
5 Novembro 2015 de AlKo
Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.
3 Novembro 2013 de AlKo
Atentaj ŝatantoj de la romano Lundo ekas sabate, verkita de Arkadij kaj Boris Strugackij, parkere scias versaĵon, kiu aperas en la dua ĉapitro de la unua parto. La protagonisto Aleksandr Privalov pasigas maltrankvilan nokton en la sorĉodomo, kaj interalie trovas la libron Kreado de mensmalsanuloj kaj ĝia influo je evoluo de sciencoj, arto kaj tekniko, [...]
2 Aŭgusto 2013 de AlKo
La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la [...]
10 Novembro 2012 de AlKo
La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta ĉina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum. Li Shijun naskiĝis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto [...]
24 Marto 2012 de AlKo
Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. [...]
23 Februaro 2012 de AlKo
En multaj forumoj, retejoj, blogoj kaj novaĵgrupoj esperantistaj oni plezure kaj fiere anoncis, ke Esperanto iĝis la 64a lingvo en/al kiu okazas aŭtomata tradukado ĉe Guglo. Ankaŭ Guglo mem informis pri tio. http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html Certe, tio estas tre bona. Sed ĉu bonaj estas la tradukoj de Guglo. Sube estas tradukoj de kelkaj pli malpli hazardaj tradukoj. [...]
10 Novembro 2011 de AlKo
La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium, kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto, estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In (nur anglalingve). Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La [...]