La 29a ARKONES kun muzikaj steluloj kaj interesaj prelegoj
Poznanaj esperantistoj de la societo E-Senco por la 29a fojo okazigos postsomerajn, sed daŭre varmajn ARtajn KONfrontojn en Esperanto ARKONES, ekde la 20a ĝis la 22a de septembro 2013 en Poznano (Poznań, Pollando). ARKONES prezentas kulturan kaj artan programon en Esperanto. Oni ankaŭ tuŝos spektron da temoj ligitaj kun lingvopolitiko, Esperanto-movado kaj lingvistiko (ARKONES okazos [...]














