ESF: La estraro ŝanĝiĝis, la strategia evoluo progresas
Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton. Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.














