Odeso: Ĉielarko de lingvoj
La 10-11an de novembro en Odeso (Ukrainio) okazis la sesa Lingva Festivalo Ĉielarko de lingvoj. Ĝia iniciatinto estis Odesa junulara Esperanto-klubo Verdaĵo. La celo de la Festivalo estis prezenti samvalorecon de ĉiuj lingvoj de la mondo, montri vastan buntan diversecon de ili, dum ĉiu estas siaspece eminenta kaj esprimas neforigeblan parton de la komuna spirita [...]














