La Balta Ondo » Szczawno Zdrój

Jes, ankaŭ mi festis dum JES!
Kim kaj JoMo sur la JESa scenejo (Foto: Ivo Miesen)

185 homoj. 24 landoj. 52 gastoj el Germanio. 33 Poloj. Po 17 homoj el Francio kaj Slovakio, 13 el Ruslando. Nur nombroj, sed ili multe signifas por ĉiuj partoprenantoj de la kvina JES en Szczawno Zdrój (Ŝĉavno Zdruj). 184 personoj, kun kiuj vi bonvenigis la Novan Jaron restas en via koro, kaj multe da tiuj “nombroj” vi volas vidi dum la sekva JES por kune saluti la 2015an jaron. Mi tiel sentas, kiam mia koro batas daŭre laŭ la bamba ritmo, instruita de Sebastian kaj Gunnar, kiam mi gastigas homojn, restantajn en Pollando unu semajnon post JES, kiam mi spektas fotojn…

Sed ni revenu al Szczawno, al la 28a de decembro 2013. Vetero pli-malpli bona (se laŭ vi vintro ne devas havi neĝon, eble eĉ bonega!), kaj en la trankvilan urbeton venas grupoj de stranguloj, diverslandaj amikoj; unuvorte: esperantistoj. Al Szczawno tio ne tro strangas: la ĉarma urbeto konas esperantistojn dum multaj jaroj danke al la Silezia Esperanto Asocio, kiu ĉiujare organizas en ĉi tiu kuracurbo feriadon.

Kiel ĉiam, se temas pri Esperantaj renkontiĝoj, festivaloj kaj kongresoj, oni povis multe lerni dum unu semajno. Ĉu finlerni – mi persone dubas, sed eĉ pli bone se ni komencas nur, ĉar aŭtomate ni planas rakonti poste kaj daŭrigi. Kion daŭrigi? Ho, danci! ekzemple! Kim, Max kun Paul instruis kiel danci sambon, ĉaĉon, valson… paroli! Partoprenantoj povas ekkoni la ĉeĥan, polan, Esperantan lingvojn. Fari origamion! Ludi ukulelon! Ĉiujn novatingitajn talentojn ni uzis dum la semajno – ĉu por komuniki kun aliaj, ĉu por moviĝi laŭritme dum la novjara balo, ĉu por plibeligi la koncerton de Kim per komuna ukulela ludado.

Kion dumtage oni lernis, vespere oni faris. Kaj koncertoj mojosegis (mi skribas pri junulara evento, ĉu mi rajtas uzi vorton mojosa?) JoMo, kiel ĉiam, movigis la publikon, eĉ pli, ĉar kun li surscenejen saltis Kim kaj ili duope kantis bone konatajn temojn. Kim poste ne volis stari sole sur la scenejo, do li invitis okpersonan orkestron de ukulelistoj (bone, eble du ukulelistoj kaj ses ukulelumantoj).

Belega surprizo estis la loka grupo Ŝanĝo, kiu kun sia muziko uzas Esperantajn tekstojn. Ŝanĝo estas projekto realigata de amikaro: grupo de junaj, talentaj idealistoj renkontiĝis kelkajn jarojn antaŭe en Malsupra Silezio (multe da ili jam dum jaroj muzikumas en konataj alternativaj pollandaj muzikgrupoj kiel R.U.T.A, Foliba, Moskwa aŭ Arkona) kaj decidis aldoni sian propran voĉon, melodion kaj ideon al interkultura miksaĵo de ĉi tiu regiono. Per forta sentebla ritmo ili invitis nin al dancado, kaj eĉ laculoj, sidantaj en teatra prelegejo, piedfrapademis laŭ la ritmo. Demanditaj, kial ĝuste Esperanto, ili respondis, ke ĝi realigas la ideon kiun ili volas popularigi: ke komuneco ne nepre signifu komunumo reguligata de domineca sistemo. Ĉiutage parolante la polan, sur la scenejo ili prenas muzikon kiel la ĉefan komunikmanieron, ili ankoraŭ ne parolas Esperante – ni tamen esperas, ke la varma aplaŭdo dum JES kuraĝigis ilin, por ke ili iĝu parto de nia kulturo kaj eluzi la lingvon internacian ne nur en kantoj, sed ankaŭ en la normala vivo.

Ne nur koncertoj estis vespere – okazis, kompreneble, interkona kaj internacia vesperoj, kiel ĉiam sukcesaj, kelkfoje okazis diskotekoj de DJ Gunnar, dum kiuj partoprenantoj provis uzi la informojn de Kim, Max kaj Paul, sed dum la plej grava jarŝanĝa nokto okazis ĉi-jare vera balo! La balon komencis niaj dancinstruistoj per bela viena valso, kaj antaŭ la noktomezo reĝis muziko taŭgan al standarda dancado, sed en la komenco de la 2014a jaro Gunnar farigis la salonon ebria pro sovaĝa diskoteka muziko (kaj ne nur pro la muziko).

Mi ne estus mi, se mi ne skribus kelkajn vortojn pri ekskursoj. Dum ĉi-jara Junulara Esperanta Semajno estis organizitaj du apartaj – al la subteraj koridoroj ene de la monto Osówka (Osuvka) kaj al Vroclavo. Sub la monto partoprenantoj trairis piede kaj parte per boatoj 1700 metrojn longajn koridorojn, aŭskultante survoje mirindajn faktojn kaj ĝis nun neklarigitajn sekretojn pri la planoj de nazioj rilate al Silezio. Kaj partoprenantoj de ekskurso al Vroclavo? Vi demandu ilin, mi ne estus objektiva en mia opinio, ĉar mi kunorganizis kaj parte gvidis tiun ekskurson tra mia urbo plejŝatata en la tuta mondo. Do, se vi, kara leganto, interesiĝas pri tiu ekskurso – simple venu, mi konas la vojon, mi gvidos.

Post tiu semajno de miroj, amikeco, lernado, ebriiĝado, dancado, esperumado oni povas komenci novan jaron 2014an, per granda danko al la organizantoj, kaj per respondo al la demando: “Ĉu vi estos la sekvan jaron?” JES!

Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/01/232jes/

Szczawno Zdrój: Duobla jubileo
alkovro de la memortabulo fare de la urbestro Tadeusz Wlaźlak kaj de la prezidantino de SEA Teresa Pomorska. (Foto: Ryszard Wyszyński)

Szczawno Zdrój, kiu ĉi-jare jam la kvinan fojon gastigis partoprenantojn de la Internacia Esperantista Feriado, organizita de Silezia Esperanto-Asocio, festis ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto gravan esperantistan jubileon.

Junie antaŭ 100 jaroj en la tiama germana kuracloko Bad Salzbrunn kuracis sin la kreinto de la Lingvo Internacia. Do la plej grava parto de ĉi-jara Feriado estis solena malkovro de memortabulo sur la domo, kie li tiam loĝis. Partoprenis la nuna posedantino de la vilao – Iwona Bucka, multaj esperantistoj kaj loĝantoj de la kuracloko. La urbestro de Szczawno Zdrój, Tadeusz Wlaźlak, esprimis akcepton de diversaj esperantistaj iniciatoj kaj ĝojon, ke la urbo fariĝas pli kaj pli alloga por esperantistoj.

Dank’ al apogo de la urbodomo kaj afableco de aliaj lokaj estroj, esperantistoj havis preskaŭ ĉie malfermitajn pordojn kaj povis uzi por siaj okupoj la plej belajn “salonojn” en la urbo.

La 67 feriantoj, kiuj alvenis el naŭ eŭropaj landoj, pasigis interesan semajnon. La feria tagordo enhavis ĉiutage riĉan programon. Ses diversnivelajn lingve grupojn gvidis sperta instruantaro: Volodymir Pacjurko el Ukrainio, Konstantin Tiĥomirov el Ruslando, Bernhard Schwaiger el Aŭstrio kaj ĉarmaj polinoj: Teresa Nemere, Halina Ziółkowska-Fiala kaj Małgosia Komarnicka. Tiu lasta brile prezentis Esperanton kaj ties kulturon dum ciklo de prelegoj en la pola lingvo por ĉiuj interesiĝantoj. Ĉiutage oni povis spekti interesajn filmojn de Roman Dobrzyński, riĉigitajn per liaj rakontoj.

Tiu eduka kaj lerniga parto de la feriado ne malhelpis al riĉa turisma programo. Antaŭtagmeze oni multe ekskursis (buse, piede kaj trajne) vizitante la plej belajn montarajn itinerojn de Góry Wałbrzyskie kaj aliajn lokajn vizitindaĵojn: ekzemple, la trian laŭ la grandeco Pollandan kastelon Książ, palmejon en Lubiechów kun interesaj kreskaĵoj kaj agrabla kafejeto, la parkon de miniaturoj en Kowary “Malsupra Silezio en pilolo” – loko, kie troviĝas belege cizelitaj la plej gravaj antikvaj konstruaĵoj de la regiono. Per trajno ni travojaĝis la plej belan parton de la trako laŭ la valo de la rivero Bóbr kaj admiris ĝiajn ĉarmajn panoramojn.

Gaja etoso regis dum vespera amuziĝado – ni multe kantis kaj dancis, promenis kaj babilis profitante eblecojn de ĉarma kuracloko. La jubileon honoris du grandiozaj koncertoj – de JoMo kaj Emanuel Rovere, kiuj por neesperantista spektantaro estis revelacio de nekonata kulturo kaj fariĝis la plej bona promocio de Esperanto.

Ŝajnas, ke kun granda ĝojo la urbestro de Szczawno Zdrój akceptis gratulojn de esperantistoj (i. a. el Herzberg kaj Lublin) pro la okazigo de jubileo kaj malkovro de memortabulo.

Ni esperas, ke tiu ĉarma kuracloko, signita per ĉeesto de nia Majstro – kun multaj parkoj, kuracaj akvoj, ĉarmaj kafejoj kaj… (plej grave) – gastamaj homoj fariĝos por multaj esperantistoj loko, kiun nepre oni devas viziti.

La plej proksima ebleco estos la venontjara (jam la 46a) IEF kaj JES 2013/14.

Ni kore invitas.

Teresa Pomorska

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216pomorska/