Arkivo por la etikedo 'Svetlana Smetanina'
29 Majo 2016 de AlKo
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena. [...]
28 Aprilo 2016 de AlKo
La 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”. La sesio [...]
14 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 12an de aŭgusto 2015 en la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano estis traktataj en unu proceso kvar plendoj de loĝantoj de la Tatarstana ĉefurbo pri la decido renomi la Kazanan straton Esperanto al la strato Nazarbajev. Laŭ la plendintoj, la decido de la urba plenumkomitato ne estis laŭleĝa kaj ili postulis ŝanĝi [...]
24 Julio 2015 de AlKo
La 14–21an de julio 2015 en la ripozejo “Surskie Zori” (Jadrina distrikto de Ĉuvaŝio, ĉ. 60 km de Ĉeboksaro) okazis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kun la ĉefa temo “Multlingva Rusio” kun partopreno de 60 personoj. En RET okazis enhavriĉaj laŭtemaj prelegoj de Aleksandr Blinov kaj Hèctor Alòs i Font kaj viglaj laŭtemaj diskutoj, prelego de Vladimir [...]
21 Majo 2014 de AlKo
La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, [...]
14 Aprilo 2013 de AlKo
La 13-14an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), kun 34 voĉdonrajtaj personoj el 8 urboj. La konferenco diskutis la raporton de la estraro de REU kaj taksis ĝian agadon kontentiga. En la diskutado oni parolis pri la perspektivoj de la movado en Ruslando, pri la disvastigo kaj [...]
8 Aprilo 2013 de AlKo
Proksimiĝas la vica REU-Konferenco, kiu okazos la 13–14an de aprilo en Moskvo. La nuna situacio en nia landa movado estas sufiĉe malfacila kaj trista. Mankas aktivaj movadanoj, falis la nombro de REU-anoj, la kluboj malfortas, ni perdis kelkajn seriozajn aktivulojn, belajn revuojn, ejojn kaj eĉ entuziasmon. La landa organizo estas sursojle de disfalo… Permesi tion [...]
10 Decembro 2012 de AlKo
Inter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.
17 Septembro 2012 de AlKo
Se vi loĝas norde de Florenco, de la montaro Apeninoj ĝis la Norda Poluso, vi ne povas kompreni, kio estas Mazaradelvalo. En la itala Mazara del Vallo, sed simple nomita de la kongresanoj: Mazaro. Temas pri urbeto ĉe la maro, fondita de fenicoj, gravigita de araboj, kiam ili konkeris Sicilion, kaj poste dum jarcentoj malbone [...]
3 Majo 2012 de AlKo
Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio. Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj [...]
3 Junio 2011 de AlKo
La 6an de junio 2011 en la Eŭropa Jura Universitato “Justo” okazos kunveno okaze de la duobla jubileo de “La Ondo de Esperanto” – 20-jariĝo de la relanĉo de la magazino kaj apero de ĝia 200a numero (junio 2011). En la programo: Enkonduko (prof. G. Ŝilo) De La Ondo ĝis La Ondo (A. Korĵenkov) La [...]