La Balta Ondo » Svedio

Svedoj kongresis en … Pollando
Inter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.

Ĉi tiu kongreso estis efektive sufiĉe seka, se temas pri la suna kaj iom venta vetero, tamen la t. n. “sekaj faktoj” atestas pri io kontraŭa, nome pri ĝia “fekundeco”.

Ĵaŭde, en la tago de la malfermo, okazis amikec-etosa interkona vespero kun kantoj, dancoj kaj vigla babilado ĉe la t. n.”sveda tablo”. En la inaŭguro la gastoj spektis la filmon de Michał Juszczykiewicz pri Jan Hevelius kun subtekstoj en Esperanto.

Vendrede antaŭtagmeze, en la ĉefa parto de Gdansko la gastoj kun gvidantoj trairis la t. n. Reĝan Vojon, enŝipiĝis kaj promenis ŝipe tra la riveroj Motlavo kaj Morta Vistulo al la promontoro Westerplatte kaj reen. Posttagmeze ili vizitis la Eŭropan Centron de Solidareco kaj vespere aŭskultis la rakonton de Tomasz Chmielik pri la esperantigo de la poezio de Wisława Szymborska. Tomasz mem tralegis kelkajn poemojn, sed ankaŭ en la pola deklamis la aktorino Krystyna Łubieńska, kaj du polaj gestudentoj de la sveda lingvo voĉlegis ankaŭ svede.

Sabato estis la tago de la jarkunveno de SEF, sed paralele grupo da tiuj, kiuj la kunvenon ne ĉeestis, vizitis la urbon Gdynia. Post la komuna tagmanĝo oni povis sin distri dum la koncerto de Kimo (kun ties filo).

Dimanĉo estis la lasta tago, kaj ĝi estis dediĉita al Sopot kun la antaŭtagmeza promeno tra la plej longa en Eŭropo, sopota moleo. Survoje al la Jubilea Kverko la gastoj vizitis la klubejon de la “torentanoj”. Ili tie post la tagmanĝo kafumis rigardante la internan ekspozicion de la sopota asocio. Poste en la Arbarherbejo de Esperantistoj, kie ĉe la rojo portanta la oficialan geografian nomon Torento kreskas la Esperanto-arbo, okazis la adiaŭa programero. Ĝi konsistis el dankvortoj kun kantado kaj dancado en la fono, kun rememoroj kaj tostoj je la sano de la Esperanto-kverko kaj rojo. Poste oni disiĝis, kunportante la etoson de la pasigitaj ĉi tie momentoj al siaj hejmoj.

Andrzej Bach

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/gdansko

ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52
“ĴomArt kaj Nataŝa” estas sveda muzika duopo, kiu havas siajn radikojn en Kazaĥio. ĴomArt kaj Nataŝa kantas kune pli ol 25 jarojn – same longe kiel ili estas paro. Ekde la duopa Esperanto-debuto en Samarkando (1987) ĝis nun la paro koncertis en pluraj UKoj, IJKoj, diverslandaj kongresoj kaj festivaloj kaj faris turneojn tra Germanio kaj Francio (la listo de la koncertoj).

Dum sia artista vojo la duopo kreis ĉirkaŭ cent kantojn, ĉiuj estas origine verkitaj en Esperanto. La kantoj estas emoci- kaj senc-plenaj, kaj temas ofte pri vojaĝoj kaj homaj rilatoj, streboj kaj intencoj.

ĴomArt, kiu plejparte kreas la kantojn, traktas en la tekstoj tion. kio tuŝis lin. Tial la kantotekstoj estas la ĉefa parto de la kantoj kaj havas ofte filozofian esencon kaj profundecon. Dum siaj koncertoj la duopo ĉiam strebas, ke la aŭskultantaro sentu kaj komprenu la esencon de la kanto. La plej sukcesaj koncertoj por artistoj estas, kiam establiĝas kontakto kaj ”silenta” dialogo inter la publiko kaj la muzikistoj.

La kantomaniero de la duopo evoluis de la simpla barda al pli pop-rokeca. Same evoluis la kvalito de la kantado kaj scenplenumado.

Dum lastaj jaroj ĴomArt riĉigis sian gitarludmanieron, aldoninte novan ludteknikon al la kantoaranĝoj. La duopo rearanĝis plurajn malnovajn kantojn laŭ sia nova stilo, kiu plimoderniĝis kaj pliriĉigis la entutan senton de la kantoj. La KD-projekto, en kiu estas rearanĝitaj kantoj, nomiĝas JomArtaĵoj. Du el la tri planitaj KDoj de ĉi tiu projekto jam estas eldonitaj.

La duopo estis la unua Esperanto-grupo kiu eldonis la plej unuan en eksa Sovetio vinilan disketon en esperanto Somera mondo. Poste aperis 3 kasedoj kaj pluraj KDj. La duopo ankaŭ partoprenis en KD-kompiloj ĉe kelkaj Esperanto-eldonejoj (ligo al la diskaro).

“ĴomArt kaj Nataŝa” koncertos kadre de la arta programo de BET-52 en Birštonas.

Pli da materialo pri la duopo:

www.facebook.com/JxomNat

www.youtube.com/Jomka

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/01/bet-26/

Roland Lindblom forpasis
La 17an de januaro 2016, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo forpasis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la sveda Esperanto-movado

Roland Lindblom (1931-2016)

Roland Lindblom lernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj li gvidis kurson de la nove lernita lingvo. Li fondis aŭ instigis fondon de pluraj Esperanto-kluboj, unuafoje en 1949. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj fariĝis ĝia vicprezidanto. Lia partopreno en la gvidado de la landa asocio komenciĝis en 1972, kiam li estis petita helpi la estraron de SEF kiel protokolanto. En 1974 li fariĝis vicestrarano de SEF, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto, kiun taskon li plenumis ĝis 1985.

Lindblom membriĝis en UEA en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-86, 1992-2001 kaj 2007-10, estrarano pri kongresoj 1983-86 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de du UKoj: la 65a en Stokholmo (1980) kaj la 88a en Gotenburgo (2003). La Alta Protektanto de la 65a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis ofte utiligi. En 1985 li persvadis Bengtsson ĉeesti la inaŭguron de la SEF-kongreso en Helsingborg. En la Jubilea Jaro 1987 Bengtsson disponigis la parlamentejon por la sveda kongreso, sed pro lia malsaniĝo ĉeestis parlamentano Daniel Tarschys, posta ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo.

Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis UEA ĉe la konferenco de ISO en Stokholmo. En la 98-a UK en Rejkjaviko en 2013 li estis elektita Honora Membro de UEA.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №602.

Esperantaj noveloj tradukitaj sveden
Aperis la antologio Söka bostad i storstaden och andra noveller översatta från originalen på esperanto av Leif Nordenstorm och Sten Johansson (Serĉi loĝejon en grandurbo kaj aliaj noveloj tradukitaj el la Esperantaj originaloj de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson).

Tio estas la titolo de la 231-paĝa nova libro en la sveda lingvo. Ĝi estas antologio kun 29 noveloj el diversaj epokoj, stiloj, landoj kaj kontintentoj. Ĝi estas frukto de plurjara laboro. La ideo estas, ke svedlingvaj neesperantistoj havu eblecon konatiĝi kun Esperanta literaturo, kaj ke nia literaturo fariĝu konata, ĉar ĝi tion meritas.

Sten Johansson verkis enkondukon pri la Esperanta novelarto. La novelaro estas nomita laŭ la samtitola novelo de Giorgio Silfer.

En la antologio aperas noveloj de Julio Baghy, Marjorie Boulton, Michail Bronŝtejn, Jorge Camacho, Liven Dek, Stellan Engholm, István Ertl, Miguel Fernández, Lina Gabrielli, Sten Johansson, Lena Karpunina, Masayuki Kuroda, István Nemere, Leonard Noel Mansell Newell, Leif Nordenstorm, Kenelm Robinson, Sen Rodin, Raymond Schwartz, Manuel de Seabra, Giorgio Silfer, Ivan Gennadieviĉ Ŝirjajev, Trevor Steele, Spomenka Ŝtimec, Ferenc Szilágyi, Endre Tóth, Vladimir Váňa, Paulo Sérgio Viana, Tim Westover, kaj Ye Junjian.

Leif Nordenstorm

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/12/sveda/