Arkivo por la etikedo 'Strategio'

Granda ŝanco: la malnova UEA finiĝadas kaj la nova estas reinventenda

La historio de nia UEA de 1908 ĝis nun havis plurajn periodojn, el kiuj ni memorigu almenaŭ la svisan, la anglan kaj laste la nederlandan. Fakte de 1955 la sidejo de UEA restis en Nederlando. La movo al Roterdamo el la angla kamparo en 1955 certe fontis el saĝa decido, kaj dum la tuta periodo […]

Ĉio ŝanĝiĝu por ke nenio ŝanĝiĝu: UEA kaj la movado ĉe vojkruciĝo

Multaj ŝatantoj de statistikoj produktis longajn seriojn de numeraloj por klarigi, ke la membronombro de UEA falas kaj ke la nombro de paĝoj en Vikipedio kreskas. Ili certe faras utilan laboron, sed kiu ajn movadano konstatas sen statistikoj, ke UEA kaj la tradicia movado postlamas la evoluon de la mondo. Tion oni simple vidas en […]

Pri la Laborplano de UEA

Vidpunkto En nia nova rubriko “Vidpunkto” pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolos konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. Viaj reagoj estas bonvenaj. De jardekoj mi ne plu havas respondecojn en […]

Plibonigi la publikan bildon de Esperantujo

Vidpunkto En nia nova rubriko “Vidpunkto” pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolos konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. Viaj reagoj estas bonvenaj. Esperanton parolanta amiko de mi rakontis scenon el […]

Nova retejo de E@I pri la Manifesto de Prago

Okaze de la Zamenhof-festo E@I lanĉis novan retejon, kies ĉefa celo estas prezenti diverslingve la enhavon de la Manifesto de Prago en vigla, moderna maniero. La paĝon http://manifesto.ikso.net realigis itala volontulo Edoardo Nannotti, enkadre de sia EVS (Eŭropa Volontula Servo) en E@I.

Mark Fettes: Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion

Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio. Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en […]

Esperanto – ĉu serioze?

Festparolado de Reinhard Fössmeier en la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Estimataj anoj de la 93-a Germana Esperanto-Kongreso, estimataj gastoj, certe multaj el vi jam renkontis homojn, por kiuj la internacia lingvo Esperanto estis io ne tute serioza, eble lingva ludilo, aŭ hobio sen ia praktika utilo. Ni emas supozi ke tiuj homoj estas malbone […]

Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la […]

Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

En la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la […]

Fieron sentu ni interne

Vortoj de komitatano Z La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj […]

Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento

La 9an kaj 10an de julio trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, partoprenis dutagan Seminarion por Aktivula Maturigo (AMO) en la marborda urbeto Sidnejo (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko sub la gvido de d-ro Mark Fettes, […]

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado

La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj. Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo? Verdire, mi sentis min iom […]

Postprezidaj meditoj

La Asocio Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la […]

Strategio, en kiu Kapabligo kernas

La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝas trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Ni dankas lin pro […]

Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni

Respondas Dennis Keefe Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La […]

Rutino: la plej forta malamiko de esperanto

Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Finiĝis la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forviŝiĝis la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj voĉoj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ĉirkaŭ 800 aliĝintoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apenaŭ superas la partoprenantaron de la Unua, […]

Al pli azia estonteco de UEA

Vortoj de komitatano Z Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, […]

Survoje al la Fettes-erao

Vortoj de Komitatano Z La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la […]