Arkivo por la etikedo 'Statistiko'

“La Ondo de Esperanto” en la 2012a jaro

La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.

Nia libroproduktado en la 2012a jaro

La 22an fojon ekde la jaro 1991 aperas en La Ondo resumo de la jara libroproduktado en Esperantujo, daŭriganta la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Malfacilas ĉiam elpensi enkondukajn frazojn pri la principo de la statistikado, kaj mi nur ripetas, ke la statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, [...]

La novjarnokta statistiko

La antaŭa statistiko en nia retejo estis farita la 12an de aŭgusto 2012, unu jaron post la tago, kiam en la La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, sed ni faras ankaŭ la tradician novjartagan revuon — la statistiko estas prenita du-tri minutojn post la novjarfesta tosto. Nia retejo, post testa periodo, estis lanĉita la [...]

Membronombroj, agado kaj ekstera informado

UEA konstatas pluan malkreskon Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble [...]

La Balta Ondo: Statistiko por unu jaro

Ekzakte antaŭ unu jaro, la 12an de aŭgusto 2011 en la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kaj do hodiaŭ estas oportuna momento por resumi la unujaran statistikon. Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la nuna momento en ĝi estas [...]

100 elektronikaj abonantoj de La Ondo

Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.

Iom da statistiko pri nia retejo

Lastafoje ni prezentis la statistikon de nia retejo je la stato de la 1a de januaro 2012. Post la unua jarkvarono 2012 ekzakte je la noktomezo inter la 31a de marto kaj la 1a de aprilo estis fiksitaj la informoj de la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ekfunkciis ĉi tie la 12an de aŭgusto 2011. Nia retejo, [...]

Nia libroproduktado en la 2011a jaro

Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉi tia statistiko estas iom lama, ĉar ne ĉiujn novajn [...]

Laoso: la centa lando

Hieraŭ, la 30an de januaro Laosa Popola Demokratia Respubliko iĝis la centa lando, kies loĝanto vizitis la novaĵ-retejon “La Balta Ondo” ekde la 12a de aŭgusto 2011, kiam en ĉi tiu retejo ekfunkciis kalkulilo. Plej multaj paĝovizitoj estas el Ruslando (4478). Usono (3260), Germanio (2326), Hispanio (2044), Francio (1621), Brazilo (1263), Pollando (928), Svedio (715), [...]

La Ondo de Esperanto en la 2011a jaro

En la jaro de sia duobla jubileo (la 20-jariĝo de la relanĉo kaj la apero de la 200a numero ekde la refondo) La Ondo de Esperanto ricevis 556 abonkotizojn, je 47 kotizoj pli multe ol en la 2010a jaro. Pli multaj abonantoj estis nur en la rekorda 2008a jaro. La Ondo en 2011 estis legata [...]

La Balta Ondo: Iom da statistiko

Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago 2010. Dum 2010 enretiĝis entute 24 artikoloj, kaj dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj je la novjar-nokta stato en La Balta Ondo estis 182 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj [...]

Ruslando superis Usonon: Nia statistiko por du monatoj

Antaŭ du monatoj, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo Counterize. Unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni prezentis la ĉefajn statistikajn informojn kaj, post unu plia monato je la sama monatotago kaj horo, la 12an de oktobro 2011 je 14h38m, ni denove fiksis la [...]

Konciza statistiko pri “La Balta Ondo”

Antaŭ unu monato, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo. Ni elektis la kalkulilon Counterize, kiu estas vizit-kalkula kaj statistika kromprogramo kreita speciale por la administra sistemo WordPress, en kiu La Balta Ondo funkcias. Counterize havas multajn utilajn funkciojn, sed ni mencios ĉi-sube nur la plej ĉefajn [...]



Bad Behavior has blocked 2304 access attempts in the last 7 days.