10 Aŭgusto 2016 de AlKo
Ĵus ankaŭ la dua volumo (lecionoj 12-22) de la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček estis publikita kiel apo por Android-aj poŝtelefonoj. La kurso do nun estas kompleta. Oni povas elŝuti kaj instali ĝin en la butiko de Google Play (serĉvorto: Esperantoplus). Informoj pri ĝi estas ankaŭ ĉe www.iei.nl/apoplus.htm Apo (mallongigo de aplikaĵo) [...]
8 Majo 2016 de AlKo
Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto Tre konata estas la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel [...]
13 Februaro 2016 de AlKo
Stano Marček gvidas Esperanto-kurson en Internacia Esperanto-Semajno en Coma Ruga (Hispanio, 2010). Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-52 gvidos kurson de Esperanto. Hodiaŭ li mem prezentas sin. [...]
27 Julio 2015 de AlKo
En la centa Universala Kongreso de Esperanto, same kiel en ĉiu UK, ĉiutage aperas la kongresa kuriero, ĉi-jare kun la nomo “Belfrido”. Ĝin redaktas la slovaka esperantisto Stano Marček, eksredaktoro de la revuo “Esperanto”. Jam aperis du kvarpaĝaj kurieroj. Ilin senpage ricevas ĉiu kongresano en Lillo, kaj ĉiu deziranto povas elŝuti ĝin (en la doerprezenta [...]
8 Aŭgusto 2014 de AlKo
Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
25 Novembro 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni [...]
21 Novembro 2013 de AlKo
Juna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marček el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoriĉa eldonado. Stano Marček eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro [...]
26 Aŭgusto 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.
31 Julio 2013 de AlKo
Inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.