Arkivo por la etikedo 'Sovetunio'

Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Dum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La naŭa poeto en nia dimanĉa versrubriko estas la ruslanda kaj sovetunia ekonomiisto kaj esperantisto (de 1905) Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891–1953), konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov. Nikolao Ĥoĥlov famiĝis kiel Esperanto-poeto […]

Dimanĉa poezio: Eŭgeno Miĥalski

En La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La sesa gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalski (Михальский, 1897-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj poeto, konata en Esperantujo kiel Eŭgeno Miĥalski. Mihalski kunfondis Internacian Asocion de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV, 1931) […]

Antaŭ 40 jaroj fondiĝis ASE

Antaŭ 40 jaroj, la 14an de marto 1979, okazis la fonda konferenco de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). Tio estis, unuflanke, rezulto de longa esperantista strebado oficialigi la Esperanto-movadon en Sovetunio. Aliflanke, funkciuloj respondecaj pri amatoraj movadoj estis malkontentaj pri la neoficiala (kaj ideologie ne ĉiam ĝusta) aktivado de esperantistoj, kaj ili bezonis kontroli kaj […]

BET-55: Lingvokulturologiaj prelegoj de profesoro Melnikov

D-ro hab., emerita profesoro Aleksandro S. Melnikov naskiĝis en 1951 kaj esperantistiĝis en 1965. Membro de la Akademio de Esperanto, laŭreato de la premio je la nomo de akademiano Paul Ariste (pro kontribuo al interlingvistiko), plurjara kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Poznana Universitato (UAM).

Verko profesia, altnivela, unuflanka

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. – Novjorko: Mondial, 2017. – 159 p. Esperanto-eldonejoj malofte aperigas aktualaĵojn, des pli dediĉitajn al la enigma Rusio. Libroj de Kalle Kniivilä estas malofta escepto, kaj la escepto estas duobla, se konsideri altan nivelon de tiuj ĉi ĵurnalismaj esploraĵoj. Ĉi-foje la aŭtoro provis kombini mikro- […]

Aleksandr Solĵenicyn: Unu tago de Ivano Denisoviĉ

“Ĉi tiun novelon de-vas tra-le-gi kaj parkerigi ĉiu civitano el ĉiuj ducent milionoj da civitanoj de Soveta Unio”, – Anna Aĥmatova diris al Lidija Ĉukovskaja, traleginte la verkon Unu tago de Ivano Denisoviĉ. Ĝia aŭtoro Aleksandr Solĵenicyn naskiĝis antaŭ cent jaroj, la 11an de decembro 1918. Okaze de la jubileo ni aperigas la komencon de […]

BET: Historia tabelo

Dum la Sovetia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetianoj preskaŭ ne povis partopreni. KOmence la aranĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1–14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) […]

Miĥail Ĉertilov forpasis

La 24an de februaro 2018 pro kor-atako forpasis Miĥail Konstantinoviĉ Ĉertilov (1961–2018) inĝeniero pri kaldronegoj (1983) kaj esperantisto (1986), longtempa peranto de UEA por Ruslando, plurfoja estrarano kaj unumandata prezidanto (2009-10) de la landa asocio REU, aktivulo de SAT kaj de “Esperanto” Radikala Asocio, posedanto de Esperanta libroservo, tradukinto de la verko Invado: Tero (2012) […]

Jefim Zajdman forpasis

Hodiaŭ, la 23an de decembro 2017 sekve de hieraŭa stratakcidento en Jalto forpasis Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937-2017)

Jubileo de Ernest Drezen (1892-1937)

Antaŭ 125 jaroj, la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892, en Libava (tiam en Kurlanda gubernio de Ruslando, nun Liepāja en Latvio) naskiĝis Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1937), latva sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto. De 1921 ĝis 1936 li gvidis la Esperanto-movadon en Sovetunio, kontraŭstaris sennaciismon de Lanti en SAT. Inter liaj […]

Mikaelo Giŝpling forpasis

La 26an de septembro 2017 en Jerusalemo forpasis Miĥail Jakovleviĉ “Mikaelo” Giŝpling (1924-2017)

Nikolai Lozgaĉev naskiĝis antaŭ 60 jaroj

Antaŭ 60 jaroj, la 16an de majo 1957 naskiĝis Nikolaj Viktoroviĉ Lozgaĉjov (Лозгачёв, 1957-98), konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro de la almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, […]

Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’

Antaŭ 65 jaroj, la 14an de marto 1952 naskiĝis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto (ekde 1980), brila rakontisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, artikoloj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en la novelaro Ljusjka Benc (1992), la tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj. Omaĝe al Viktor Sapoĵnikov […]

Vladimir Bespalov forpasis

La 2an de februaro en Soĉi dum nokta dormo forpasis Vladimir Ivanoviĉ Bespalov (1940–2017) esperantisto ekde 1963, li dum pluraj jardekoj propagandis kaj instruis Esperanton en Soĉi kaj estis multjara prezidanto de la urba Esperanto-klubo Laro. Li aktivis ankaŭ landskale kiel komitatano de SEJM (1966-1969), estrarano de ASE (1979-1989), estrarano de SEU-REU (1990-1999, kun du […]

Kavaliro de scienco kaj de naturo

Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени») David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj […]

Jubileo de la kosmotago

Okaze de la hodiaŭa Kosmotago ni republikigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo. (En la unua frazo ni ŝanĝis «Antaŭ 50 jaroj» al «Antaŭ 55 jaroj»). Antaŭ 55 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin […]

Viktor Sapoĵnikov forpasis

La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj (1989)

BET-26 apud Kaŭno (musklaku la foton por pligrandigi ĝin). Enkonduko de la ĉeforganizinto La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, per kelkaj siaj trajtoj estis tre grava, tial ĝi bezonas apartan enkondukon. Unue, ĝi estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Due, ĝi estis la plej granda en […]

BET-23: Amase en malgranda urbeto (1986)

Grupfoto. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin. La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. La sepa Litovia BET, laŭvice la 23a, okazis la 10-20an de julio 1986 en la urbeto Smalininkai […]

Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)

BET-20. Grupfoto. Por pligrandigi la foton musklaku ĝin. La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Jam aperis en nia retejo raportoj kaj fotoj pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 […]