Arkivo por la etikedo 'Somera Esperanto-Studado'

La unua jubileo de SES

La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.

La unua SES ekster Slovakio

87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 [...]

SES el la vidpunkto de kunorganizanto

La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj [...]

SES: Ĉi-jare en du landoj kaj kun pluraj novaĵoj

Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. [...]

SES 2014 ankaŭ en Ruslando

La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando! La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun [...]

SES plena je surprizoj

La sepa Somera Esperanto-Studado, kiun en Slovakio ĉiujare organizas Edukado@Interreto, okazis la 12–20an de julio 2013. Regula vizitanto povis ĉi-jare sperti kelkajn apartajn aferojn. Post du jaroj en Nitra, SES translokiĝis al pli montara regiono, en la urbon Martin. La aŭspicion transprenis la urbestro Andrej Hrnčiar, prezidanto de la Žilina regiono Juraj Blanár kaj ankaŭ [...]

SES 2013 kun la “Verda rabato”

SES 2013 (Somera Esperanto-Studado), kiun ĉiujare organizas Edukado@Interreto kun helpo de lokaj junuloj, okazos la 12–20an de julio 2013. Post du jaroj en Nitra SES venos al Martin, historia urbo, kie oni povos ĝui kaj admiri belecon de slovakia naturo. Okazos kvin ekskursoj, ekzemple, al kastelo kaj bestoĝardeno en Bojnice, al Altaj Tatroj kaj veturado [...]

SES 2012: rekorda kaj perfekta

La 29an de julio finiĝis ĉi-jara Somera Esperanto-Studado 2012. Ĝi tradicie okazis en Slovakio kaj organizis ĝin Edukado@Interreto kun helpo de siaj staĝantoj kaj de Slovakia Esperanta Junularo. Partoprenis rekorda nombro da homoj – 250 personoj de 23 landoj. Origine aliĝis per reto 292 personoj.



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.