Arkivo por la etikedo 'Slovakio'

La dua LingvaFest’ en Slovakio

Vere granda, sukcesa, bunta aranĝo, dediĉita al lingvoj kaj kulturoj – tia estas lingva festivalo “LingvaFest’”, kiu okazis la 26-27an de septembro en Bratislavo, Slovakio. Ĝi allogis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn, okazis entute 107 programeroj, prezentiĝis 30 ekspoziciantoj. Kaj grava informo: ĝi estas organizita de Esperantistoj!

Nitro denove gastigis esperantistojn

Inter la 12a kaj la 20a de julio gastigis la eks-UK urbo Nitro en Slovakio 164 homojn el 30 landoj, por ke ili partoprenu jam la 13an Someran Esperanto-Studadon. Intertempe SES iĝis la plej granda somera lernejo de Esperanto, kien povas veni plenaj komencantoj kaj jam tre lertaj movadanoj – ĉiu trovos por si taŭgan […]

SEP, la unua Esperanta kodum-maratono

Paralele kun la bone konata Somera Esperanto-Studado (SES) naskiĝis ĉi-jare ankaŭ SEP – Somera Esperanto-Programado. La unua Esperantuja kodummaratono SEP okazis ĉi-julie dum SES 2019 en Nitro.

La unua IJK en Slovakio

Ĉi-jare mi partoprenis mian unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK). Ĝi okazis de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto en Liptovský Hrádok (Slovakio) kun 291 aliĝintoj el 46 landoj (reale venis 231 el 35 landoj). Liptovský Hrádok estas ĉarma urbeto kiu troviĝas en montara brakumo, same kiel ĝia iom pli granda najbaro Liptovský […]

Polyglot Gathering 2019 – la plej granda kaj riĉenhava

La renkontiĝo Polyglot Gathering (Plurlingvula Kunveno) allogis fine de majo al Bratislavo rekordan kvanton de plurlingvemuloj. Entute 654 personoj el 67 landoj partoprenis ĝin.

SES kaj SEP – samtempe kaj samloke

Tre baldaŭ, la 12-20an de julio okazos en la slovakia urbo Nitra (ĉi tie okazis la 101a UK en 2016) du partoprenindaj eventoj: la bone konata kaj tradicia SES (Somera Esperanto-Studado) kaj tute nova kaj samtempe noviga aranĝo SEP (Somera Esperanto-Programado).

Vortoj: nova ludo, kiu movigas kaj parkerigas vortojn

Ĵus aperis mova projekto de “Edukado@Interreto”; ĉi-foje temas pri interesa komputila ludo, kiu kombinas movojn (saltadon) kun praktikado de vortoj. Vortoj estas komputila ludo por Vindozo, Linukso, Makintoŝo. Ĝi estas ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco. Per Vortoj (la nomo de la ludo estas en Esperanto) vi praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de la […]

Olga Marčeková forpasis

La 6an de majo 2019 post longa malsano forpasis Olga Marčeková (1956-2019) sekretariino de direktoroj en paperindustria fabriko kaj en hospitalo, lerninta Esperanton en 1978 post la geedziĝo kun Stano Marček. Ŝi ofte akompanis kaj helpis lin dum renkontiĝoj kaj kongresoj, servis en libroservoj k. s.

Esperanto proponita kiel “Nemateria kultura heredaĵo” ankaŭ en Slovakio

La 29an de marto 2019 SKEF (Slovakia Esperanto-Federacio) sendis oficialan proponon al la Nacia instituto (apartenanta al la Ministerio de kulturo) por enskribi Esperanton en la Slovakia listo de la nemateria kultura heredaĵo. La titolo de la propono estas: “Jazyk esperanto – nositeľ slovenskej a esperantskej kultúry” (La lingvo esperanto – portanto de la slovaka […]

Polyglot Gathering 2019 – la lastan fojon en Bratislavo

Ĉu vi emas lerni diversajn lingvojn? Ĉu vi emus iĝi aŭ jam estas plurlingvulo (poligloto)? Tiuokaze vi devus nepre partopreni la eventon “Plurlingvula Kunveno” (Angle: Polyglot gathering).

SES 2019 en la eksa UK-urbo Nitro

Ĉu vi scias pri la plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton? Jes ja, SES – Somera Esperanto-Studado! Ĉi-jare SES okazos la 12-20an de julio 2019 en la historia slovakia urbo Nitro (Slovake: Nitra) – bone konata al la esperantistoj pro la okazigo de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en 2016. Jam plurfoje […]

Ĉarma frandaĵo por romantikuloj

Stožická, Zuska. Ĝis tien / Až tam: Esperanto-slovaka eldono / Tradukis el la slovaka Mária Minichová. – Partizánske: Espero, 2016. – 211 p.; 300 ekz. Kontraŭ ĉiuj recenzaj kutimoj mi diru tuj: mi ŝatis la libron. Ĝi estas fajna kaj tenera, sed samtempe profesie verkita kaj bone tradukita. Ideala legaĵo por romantikaj personoj. Kiel ĝi […]

Multlingva akcelilo – nova EU-projekto por instrui Esperanton al infanoj

Laborteamo de la projekto “Multlingva akcelilo” kunsidas en Bratislavo (Foto: Peter Baláž) Estas realigita duono de la projekto “Multlingva akcelilo” (angle: Multilingualism Accelerator), subtenata de la Eŭropa Unio pere de la programo “Erasmus+”. La projekto celas pretigi instru-materialojn por unuaŝtupaj bazlernejoj (de la unua ĝis la kvara lernojaro). La projekto eliras de la fama Zagreba […]

La unua internacia lingva festivalo en Slovakio

Lingva festivalo estas publika evento, dum kiu lingvaj institucioj (lernejoj, eldonejoj…) povas prezenti sin, kaj kie la publiko povas senpage ekkoni diversajn lingvojn en prelegoj kaj lecionetoj. Tiaj eventoj okazas interalie en Berlino, Moskvo kaj Minsko, sed ĝis nun neniam en Slovakio. Tio estis ŝanĝita la 28-29an de septembro, kiam okazis en Bratislavo LingvaFest’, la […]

KAEST festis sian 40-jariĝon

La 19a KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) okazis de la 18a ĝis la 21a de oktobro 2018 en la urbeto Modra-Harmónia, Slovakio. Ĝi estas jam la kvina konferenco, kiun ekde 2010 organizis E@I (Edukado@Interreto), neregistara asocio baziĝanta en Slovakio. Dum 2018 oni tamen festas datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ […]

Kolekti, konservi kaj disponigi – vera defio por la Esperanto komunumo

Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon / Kompilis Katarína Novotníčková. – Partizánske: Espero, 2015. − 174 p., il. La seminarioj kaj konferencoj pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko komenciĝis en Slovakio en 1978 kaj estis alterne organizataj en la nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio. En 2010 la organizadon de KAEST […]

KAEST 2018: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) naskiĝis antaŭ 40 jaroj. La ĉeftemo de KAEST 2018 estas “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”. Temas pri unika evento por la Esperanto-movado: ĝi venigas sciencemajn kaj teknikemajn esperantistojn por diskuti pri fakaj temoj kaj/aŭ prezenti siajn laborojn, studojn kaj esplorojn. La konferenco okazos […]

SES 2018 denove bonega

SES (Somera Esperanto-Studado, https://ses.ikso.net/2018/) okazis de la 14a ĝis la 22a de julio en Liptovský Mikuláš, Slovakujo. 222 homoj el 30 landoj partoprenis. Tiu estis la 11a SES en Slovakujo.

NDK: Prezentado kaj kvizo en Slovakio

SES-2018: Halina kaj Aleksander prezentas sian verkon (Foto: Nina Pietuchowska) La 16an de julio, kadre de la Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš (Slovakio), Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La kunaŭtoroj rakontis pri sia libro, kiu entenas biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj […]

Nia kontribuo al SES 2018

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov riĉigos la programon de ĉi-jara Somera Esperanto-Studado (SES 2018), kiu komenciĝos la 14an de julio en Liptovský Mikuláš (Slovakio), per kvar kontribuoj: 1. Kurso pri historio de Esperanto (kvin lekcioj) 2. Nia diligenta kolegaro (libroprezentado) 3. La Ondo de Esperanto (rekontiĝo kun legantoj) 4. Kiu estas sur la ekrano? (kvizo)