Arkivo por la etikedo 'Skotlando'

Britio, ĉu denove insula?

Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU). La nova dekstra registaro do finfine [...]

Skotlando: Ĉu reen en la skatolon?

La 18an de septembro Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo, post du jaroj da debatoj kaj kampanjado. Kampanjo notinda ne nur pro sia longeco, sed ankaŭ pro absoluta manko de perforto – sekvinda modelo de ŝajne civilizita interkonsento inter imperia centro kaj periferia parto. La batalo en la amasmedioj estis nek justa nek sobra, ĉar ĉiuj gazetoj [...]

Skotlando: Reagoj pri la referendumo

Vide el Bruselo En la referendumo en Skotlando, okazinta la 18an de septembro, partoprenis 84,6% el la voĉdonrajtaj personoj. El ili 44,7% voĉdonis por la sendependeco, kaj 55,3% kontraŭ ĝi. Rezulte, Skotlando restis en la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando (= Britio). Nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago verkis la suban komentarion [...]

Kio okazas en Skotlando?

Eseo de Ed Robertson Multaj homoj en la mondo rimarkis, ke lastatempe releviĝis la ideo pri sendependiĝo de Skotlando – pli ol 300 jarojn post la enkorpiĝo de Skotlando en la Britan (aŭ anglan?) Imperion. Kie estas Skotlando? Ĝi troviĝas en Eŭropo, en la norda parto de la Brita Insularo. Ĝia teritorio sumas 78.387 km², [...]

Bruselo ne deziras sinesprimi pri la sendependeco

Vide el Bruselo Proksimiĝas la tempo de la plebiscito en Skotlando pri la estonteco de la lando. Ĉu resti aŭ ne en Britio? Unu el la plej grandaj demandoj de la afero estas, ĉu la nova lando restos en Eŭropa Unio aŭ ne. Tamen Bruselo ne emas respondi al la demandoj eĉ, aŭ speciale, de [...]

La unua Zamenhof-Festo en 2011

Trafika ĥaoso regis tra la centra Skotlando. Ne-kutima tutmatene neĝofalo haltigis la plejmulton de veturiloj sur la skotaj vojoj kaj ŝoseoj. Homoj sukcesis atingi siajn laborejojn peraŭte, sed nur minoritato sukcesis sammaniere reveni hejmen. Centoj devis pasigi la nokton en siaj aŭtoj. La klimato skota pli mildas ol tiu en Eŭropo pro la apudeco de [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.