La Balta Ondo » Serhij Prudko

Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020
Malkiel en multaj Eŭropaj landoj, en kiuj kongresoj de landaj asocioj foje impresas kiel pensiulaj asembleoj, la kongreso de UkrEA estis partoprenita de pluraj junaj kaj mezaĝaj aktivuloj.

La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.

La raporto de la prezidanto de UkrEA, Eŭheno Kovtonjuk, abundis per realaj atingoj kaj estis akompanata per bildoj samtempe sur kvin ekranoj. Menciinte mankojn (interalie, foresto de jarplano kaj neeldono de Helianto, Ukraina Stelo kaj jarlibro), li listigis la atingojn, inter kiuj la ĉefaj estas jenaj:

Firmiĝo de la ukrainia esperantistaro, pli efika teama laboro, speciale de la Kijiva grupo Rondo; reveno de spertaj esperantistoj al aktiva laboro en UkrEA.

Reveno de junularo al UkrEA kaj apero de freŝaj fortaj gejunuloj el la nova klubo Arto.

La asocia membraro estis reviziita, forfalis “mortaj animoj”, tamen la membronombro kreskis ĝis 160;

La individua membraro de UEA en Ukrainio kreskis ĝis 47;

Renoviĝis la Lviva klubo Primavero, fondiĝis du novaj kluboj: Arto en Kijivo kaj Esperanto-BUK en Ĉernivci;

UkrEA-membroj aktive partoprenis la 100an UK en Lillo. Inter la 19 ukrainiaj partoprenintoj estis 7 gejunuloj kaj 7 infanoj. Partoprenis la kongreson ankaŭ la ukrainia ambasadoro ĉe Unesko V. Vojtoviĉ;

Kreiĝis kaj eklaboris ULEI-grupo el 13 membroj, inter kiuj estas ses profesoroj kaj akademianoj;

Ekfunkciis Esperanto-centro ĉe la Orienteŭropa Universitato en Lucjk sub la gvido de prof. Nina Daniluk; simila interkonsento estas atingita kun la rektoro de la Universitato en Ĉernivci;

Aperis kelkaj artikoloj kaj intervjuoj pri Esperanto en tutlandaj kaj regionaj gazetoj kaj televidkanaloj;

Estas tradukita en la ukrainan el Esperanto la libro Krimeo estas nia de Kalle Kniivilä;

Okazis kelkaj renkontiĝoj, interalie, en Ĉernivci kaj Kolomija;

Ekfunkciis efika interna dissendolisto de UkrEA ĉe Guglo;

Du esperantistoj estas senditaj labori por Esperanto en Slovakio kaj Pollando.

Post la raporto de la Kontrol-Revizia Komisiono okazis diskuto kun multaj proponoj. La laboro de la prezidio estis taksita “tre bona”. La nova prezidio konsistas el Eŭheno Kovtonjuk (prezidanto), Mikaelo Lineckij (vic-prezidanto), Viktoro Jaskovecj, Jelizaveta Lobanova, Andrij Jankovskij (membroj). La ĉefdelegito de UEA estas Oleksandr Hriŝĉenko. Estis konfirmita la konsisto de ULEI sub la gvido de prof. Nina Daniluk;

Inter la ceteraj decidoj la plej grava estis starigo de laborgrupo por inviti UKon en 2020 al Ukrainio.

La kongresa parolado de la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill vekis grandan intereson kaj entuziasmon, kaj la kultura programo kun kantoj de infanoj, gitarludo de V. Bondarkov kaj Lineckij-Ivanova plibeligis la kongreson.

Serhij Prudko

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №1.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/12/ukrainio/