Arkivo por la etikedo 'Sergio Pokrovskij'

Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2019

2. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Humphrey Tonkin (1939-1954- ), brita kaj usona filologo, prezidanto de TEJO (1969-71) kaj de UEA (1974-80, 1986-89), reprezentanto de UEA ĉe UN en Novjorko, kunfondinto kaj nuna prezidanto de ESF (1968), la unua redaktoro de Kontakto (1963-66), (ĉef)redaktoro de Language Problems and Language Planning (1984-2013), aŭtoro de Lingvo kaj popolo […]

Civilizaciaj diferencoj

Fössmeier, Reinhard; Maitzen, Hans Michael. La gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2019. – 32 p. La verko recenzata Esperantistoj ĉiam interesiĝis pri la kalendaraj aferoj. Jam en la «Fundamenta Krestomatio» aperis la artikolo «Fingra kalendaro»; poste pri la kalendaroj verkis, i.a., mi mem[1] kaj A. Cherpillod[2]. Kaj jen ĉi-jare aldoniĝis la […]

La Ondo de … Esperantologio

Antaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo estas intervjuo kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Sekvas artikoloj de […]

La junia Ondo

La junia kajero de La Ondo de Esperanto estas iom nekutima. Pro du aferoj. Unue, ĝia papera versio estas misnumerita kiel la kvina, dum reale ĝi estas la sesa — ni petas partoni tiun mison, kiu okazis unuafoje dum la 25-jara historio de nia gazeto. Due, kaj pli grave, la tria parto de la studaĵo […]

La unuaj Romanovoj

Eseo de Sergio Pokrovskij Pasintjare mi verkis pri la Granda Malordo en la Moskva Regno[1]; nun venas 400-jariĝo de rilata evento, la surtroniĝo de la dinastio Romanovoj, kiu estas alternativa limo por fermi la epokon de la Granda Malordo (se oni preferas prezenti ĝin kiel interdinastian periodon).

Ruriko kaj liaj fratoj

Skizo de Sergio Pokrovskij 1150 JAROJN ANTAŬE 1150 jaroj ne estas tre ronda jubileo, tamen la redakcio de La Ondo decidis omaĝi la datrevenon de evento, per kiu komenciĝas la skribita historio de Ruslando. (Samtempe, en la jaroj 862a/863a, okazis ankoraŭ unu epokfara evento: S-ta Cirilo elpensis slavonan alfabeton; sed pri tio mi jam rakontis […]

La Granda Malordo

Eseo de Sergio Pokrovskij Antaŭ 400 jaroj, la 25an de oktobro de la jaro 7121ª (gregorie 1612-11-04) la moskva garnizono de caro Vladislavo la 1ª kapitulacis kaj forlasis Kremlon; per tiu evento la rusaj historiistoj (aŭ politikistoj) datas la finon de la Granda Malordo (Великая Смута) en Rusio. Formale kelkaj epizodoj kaj roluloj de la […]

250 jarojn antaŭe

LA HISTORIA JARO Iom multe da datrevenoj el la rusa historio okazas ĉi-jare. Pensante pri ili mi ĉiufoje rememoris la ŝercan “Historion de Rusio de Gostomislo ĝis Timaŝev” (1868) fare de Aleksio K. Tolstoj (pli aĝa malproksima parenco de la granda romanisto). Mi ne konas esperantigon de tiu amuza poemeto, kaj tial – kvankam mi […]