30 Septembro 2015 de AlKo
La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj [...]
10 Septembro 2015 de AlKo
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj [...]
23 Septembro 2014 de AlKo
Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo. Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj. Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), [...]