Arkivo por la etikedo 'sendependismo'

Bonvolu lasi nin baldaŭ!

Vide el Bruselo La 23an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj [...]

Ankoraŭfoje Katalunio

Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. [...]

Britio, ĉu denove insula?

Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU). La nova dekstra registaro do finfine [...]

Skotlando: Ĉu reen en la skatolon?

La 18an de septembro Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo, post du jaroj da debatoj kaj kampanjado. Kampanjo notinda ne nur pro sia longeco, sed ankaŭ pro absoluta manko de perforto – sekvinda modelo de ŝajne civilizita interkonsento inter imperia centro kaj periferia parto. La batalo en la amasmedioj estis nek justa nek sobra, ĉar ĉiuj gazetoj [...]

Skotlando: Reagoj pri la referendumo

Vide el Bruselo En la referendumo en Skotlando, okazinta la 18an de septembro, partoprenis 84,6% el la voĉdonrajtaj personoj. El ili 44,7% voĉdonis por la sendependeco, kaj 55,3% kontraŭ ĝi. Rezulte, Skotlando restis en la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando (= Britio). Nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago verkis la suban komentarion [...]

Kio okazas en Skotlando?

Eseo de Ed Robertson Multaj homoj en la mondo rimarkis, ke lastatempe releviĝis la ideo pri sendependiĝo de Skotlando – pli ol 300 jarojn post la enkorpiĝo de Skotlando en la Britan (aŭ anglan?) Imperion. Kie estas Skotlando? Ĝi troviĝas en Eŭropo, en la norda parto de la Brita Insularo. Ĝia teritorio sumas 78.387 km², [...]

Katalunio volas disponi pri si mem

La 25an de septembro 2012 en Barcelono la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la Kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecedencan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.