Arkivo por la etikedo 'scienco'

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo

Bv. noti la pli fruan limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la 105a UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel (amri@huji.ac.il) plej laste la 15an de januaro 2020. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli […]

UEA invitas prelegi en Montrealo

Kadre de la 105a UK en Montrealo okazos la 73a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU amri@huji.ac.il. La proponoj alvenu plej laste la 15an de januaro 2020.

UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado

UEA bonvenigas kaj subtenas la Helsinki-iniciaton por plurlingveco en la scienca komunikado, kiu pledas por lingva diverseco en gravaj terenoj de scienca agado: Disvastigo de esplorrezultoj Nacia kaj nacilingva publikigo de loka esplorado Pritraktado kaj sponsorado de esplorado

Josef Kavka forpasis

La 14an de junio 2019 en sia 98a vivojaro forpasis Josef Kavka (1922-2019)

BET-55: Studi mediprotektadan kemion kun Orlando E. Raola

Orlando E. Raola naskiĝis en Havano, Kubo, en 1955. Li studis kemion (diplomiĝis en 1978) kaj juron (diplomiĝis en 1986) en la Universitato de Havano. Li laboris en metalurgia industrio kaj en esplorinstituto pri materialoj. En 1994 li elmigris al Usono, kie li akiris magistran diplomon ĉe Kalifornia Ŝtata Universitato (1999) kaj doktoran diplomon (Ph. […]

UEA invitas prelegi en la 72a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato

Kadre de la 104a UK en Lahtio okazos la 72a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15an de februaro 2019.

En 2019 AIS studad-sesios en Baltio

En julio 2019 la Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) denove okazos kadre de granda internacia kunveno. Post la sukcesa SUS35 kadre de la 85a Itala Kongreso en San Marino, la sekva, SUS36, okazos dum la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) en Panevėžys, Litovio.

KAEST festis sian 40-jariĝon

La 19a KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) okazis de la 18a ĝis la 21a de oktobro 2018 en la urbeto Modra-Harmónia, Slovakio. Ĝi estas jam la kvina konferenco, kiun ekde 2010 organizis E@I (Edukado@Interreto), neregistara asocio baziĝanta en Slovakio. Dum 2018 oni tamen festas datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ […]

Kolekti, konservi kaj disponigi – vera defio por la Esperanto komunumo

Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon / Kompilis Katarína Novotníčková. – Partizánske: Espero, 2015. − 174 p., il. La seminarioj kaj konferencoj pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko komenciĝis en Slovakio en 1978 kaj estis alterne organizataj en la nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio. En 2010 la organizadon de KAEST […]

KAEST 2018: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) naskiĝis antaŭ 40 jaroj. La ĉeftemo de KAEST 2018 estas “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”. Temas pri unika evento por la Esperanto-movado: ĝi venigas sciencemajn kaj teknikemajn esperantistojn por diskuti pri fakaj temoj kaj/aŭ prezenti siajn laborojn, studojn kaj esplorojn. La konferenco okazos […]

ESF liveras universitatan subtenon

Signifa donaco de ESF (Esperantic Studies Foundation) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27.000 USD (21.700 eŭroj), donacita al la Universitato de Amsterdamo de UEA, estos uzata por certigi la estontecon de la katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato […]

Novaj horizontoj trans Plutono

En 2015 la spacmisio “Novaj Horizontoj”, sendita de NASA en 2006, vizitis Plutonon, la lastan planedon de la sunsistemo, kiu neniam antaŭe estis esplorita de spacesplorilo. Efektive, Plutono ne plu estas konsiderata planedo, ĉar samjare, en 2006, la Internacia Astronomia Unio decidis modifi la difinojn de planedo kaj kreis novan grupon de etaj astroj nomataj […]

Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera

1. Enkonduko La relative nova scienco astrobiologio, kiu esploras la eblecojn por evoluo de vivo en la spaco, ekevoluis en la 1990aj jaroj, kiam oni malkovris la unuajn eksterplanedojn (planedoj en aliaj, foraj sunsistemoj) kaj la Marsan meteoriton kun ebla fosilio de ĉelo. Intertempe, post pluraj esplormisioj, astronomoj kaj astrobiologoj malpli optimismas pri vivo en […]

Plia Universitata Simpozio en Centra Eŭropo

Sur la foto: Prelegas Lidia Ligęza, prezidas Reinhard Fössmeier. Dulingva altnivela simpozio okazis la 19a de majo 2017 en la Universitato de Vroclavo en okcidenta Pollando. La progamo daŭris kvin horojn kun dekkvino da kontribuantoj, laŭplane duono estis esperantistoj kaj duono pollandaj profesoroj.

Novjorka prelegserio omaĝos al Tivadar Soros, esperantisto

Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo. Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj […]

KAEST 2016 invitas

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio). La ĉeftemo de KAEST 2016 estas “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”. La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto. Krome, […]

La rekorda KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazis la 13–16an de novembro en la malgranda slovakia urbo Modra-Harmónia. Ĝia ĉeftemo estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Krome eblis partopreni ankaŭ AMO-seminarion (Aktivula Maturiĝo), kies ĉefa temo estis “Ciferecigo de la Esperanto-kulturo”.

Klarigo de la homaj reagoj

Tišljar, Zlatko. Ekzistado: Kibernetika klarigo de la mondo. – Zagrebo: Izvori, 2012. – 79p., il. La plej novan libron de Zlatko Tišljar karakterizas interfakeco. Ĝi baziĝas sur kibernetiko, psikologio, sociologio, filozofio kaj logiko/komputado. La verko proponas psikokibernetikan klarigon de la homaj reagoj al eksteraj stimuloj surbaze de plurnivela algoritmo. La lingvaĵo estas klara kaj la […]

KAEST: Konservi nian heredaĵon

KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio. La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto […]

ISAE senpage disponigas sian revuon en la reto

La Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la reto pli ol 60 jaroj da arkivaĵoj, t. e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj, kiuj aperis dum la jaroj 1949–2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). […]