28 Oktobro 2014 de AlKo
Unu el la diskut-temoj de la grupo “Esperanto” en la origine ruslingva socia reto “V Kontakte” estas demando: “El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?”. Inter la 130 respondoj (inkluzive de (re)komentoj al la respondoj) estis menciitaj pluraj ĝeneralaj (en lernejo, en la reto, en gazeto ktp) kaj konkretaj fontoj, kaj la plej ofte menciita [...]
17 Aŭgusto 2012 de AlKo
Sur la kovrilpaĝo de la junia Ondo aperas la kvar membroj de la Ibera Grupo. Venis al ni Abel Montagut en 2008, kiam IEK (Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK) okazis en Slovenio, kaj Miguel Gutiérrez Aduriz ĉi-jare por IEK, kiu okazis de la 14a ĝis la 20a de julio 2012 en la ĉeĥa urbeto Svitavy.
16 Aŭgusto 2012 de AlKo
La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto [...]