Arkivo por la etikedo 'sano'

№300: la lasta jubileo de La Ondo

La oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, kiu aperos post kelkaj tagoj, estos jubilea – la tricenta ekde la (re)lanĉo de ĉi tiu gazeto en majo de la 1991a jaro. Sed la jubileo havos iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la […]

Dudektaga foresto

Halina sur la Fera Monto apud Ĵeleznovodsk (2012) De la 13a ĝis la 31a de oktobro la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj ŝia edzo (kaj la redaktoro de La Ondo) Aleksander Korĵenkov restados ekster sia loĝurbo Kaliningrado. Ili pasigos dudekon da tagoj en nordkaŭkaza sanatorio en Jessentuki, kadre de la Ruslanda […]

Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano

Komence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao […]

Post la 26-taga foresto

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov revenis al sia Kaliningrada hejmo post la 26-taga foresto, kaŭzita de la restado de Halina en la sanatorio Rusj ĉe la Fera Monto en la Kaŭkaza urbo Ĵeleznovodsk. Ekde lundo ni eklaboros pri la julia kajero de La Ondo de Esperanto. Ankaŭ nia retejo La Balta Ondo, kiu ne estis […]

Eksterrete dum 26 tagoj

Ekde la mateno de la 29a de majo ĝis la tagmezo de la 23a de junio Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estos eksterrete pro la restado de Halina (kaj Aleksander kiel oficiala akompananto) en sanatorio ĉe la Fera Monto en la norda Kaŭkazo. Bonvolu dum ĉi tiu tempo ne sendi urĝajn petojn, mendojn kaj demandojn […]

Savi la vivon! (8)

La oka listo de la donacintoj Donacoj faritaj ekde la 19a de februaro ĝis la 17a de marto 2012

Savi la vivon! (7)

La sesa listo de la donacintoj

Eŭropo dikiĝas

Vide el Bruselo Dum longa tempo eŭropanoj kutime miris vidante la dikecon de usonanoj. Por tiuj, kiuj vizitis Usonon ja tuj klariĝis, kial usonanoj tiom dikas. Ili simple tro manĝas kaj nemulte sportas aŭ moviĝas. Eĉ rapida inspekto en la fridujoj de usonanoj donas indikojn: ĉiuj pakaĵoj kaj dozoj estas multe tro grandaj. Dum la […]

Savi la vivon (6)

La kvina listo de la donacintoj

Savi la vivon (5)

La monkolekta kampanjo brile sukcesis kaj repruvis la solidaremon kaj helpemon de la esperantistaro. Koran dankon pro la malavaraj donacoj, grandaj kaj etaj, kiuj helpis al Halina elteni la problemplenan restadon en Moskvo! Post la operacio Halina fartas bone – pli bone ol plimulto de ŝiaj operaciitaj samsortuloj. Vidu ĉi-sube la liston de la donacoj, […]

Halina estas operaciita. Sukcese. Dankon pro la subteno!

Oni diras, ke la longe atendataj momentoj venas surprize. Tio repruviĝis en nia kazo… Kiel kutime, je kvarono post la unua nokta horo sabata, la 10an de septembro, ni ankoraŭ ne dormis (mia labortago, sojle de la semajno, kiam La Ondo estas preparata, estas 18-hora, ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte). Subite sonoris […]

Radio Esperanto denove aŭskultebla

Radio Esperanto # 27 Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. En la programo: – La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo – Nekutima futbalo: felietono de HaGo […]

Sergej Bronov: «Ni povas helpi al Halina kaj Aleksander!»

En la marta numero de La Ondo de Esperanto ĝia redaktoro Aleksander Korĵenkov informis pri grava problemo de sia edzino, fondinto de la revuo kaj elstara esperantistino Halina Gorecka: ŝi bezonas vivnecesan operacion kaj pro tio ili devas portempe transloĝiĝi (atendante la operacion) al Moskvo – unu el la plej multekostaj urboj de la mondo, […]