29 Aprilo 2016 de AlKo
En Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo – la kvina. Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj [...]
28 Marto 2015 de AlKo
Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.
25 Aprilo 2014 de AlKo
Baldaŭ en Eŭropo komenciĝos somero! Bela tempo de sunaj tagoj, de novaj vojaĝoj kaj malkovroj venas. Somero estas ja, kiel ni scias, malgranda vivo. Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel vi pasigos viajn proprajn feriojn? Ni havas proponon! Ni invitas vin fariĝi partoprenanto de Internacia somera tendaro “Formulo de Integreco”.
31 Majo 2013 de AlKo
La 21an de aprilo 2013 en Sankt-Peterburgo okazis la sepa lingva festivalo, kiun organizis la lokaj aktivuloj Vjaĉeslav Ivanov kaj Sergej Andrejsons. Ĝin gastigis prestiĝa Universitato pri Informteknologio, Mekaniko kaj Optiko.
5 Decembro 2011 de AlKo
La 4an de decemto 2011, dimanĉe, en Ruslando okazis elektoj de la nova (la sesa) konsisto de la Ŝtata Dumao (Государственная Дума = Gosudarstvennaja Duma) — la malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo (Федеральное Собрание = Federaljnoje Sobranije), la Ruslanda parlamento. Sep partioj konkurencis por la 450 lokoj en la Dumao. La balotadon partoprenis 60,2% [...]