Arkivo por la etikedo 'Samarkando'

La unua Meza-Azia Kunveno

Organiza teamo de MAK-2020 invitas geesperantistojn el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo al la unua Mez-Azia Kunveno, kiu okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo.

Internacia Letertago “Assalom, Naŭruz!” (Saluton, Naŭruz!)

Printempo estas jam en la 2750-jara Samarkando, urbo de Monda Heredaĵo de Unesko, kaj baldaŭ, la 21an de marto, venos Naŭruz, la orienta Novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekistano kaj pluraj aliaj landoj. Ni kredas, ke dum tiu ĉi festa sezono vi ĝuas renovigitajn esperojn kaj revojn, same kiel agrablajn […]

Internacia Letertago

Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli Baldaŭ venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga […]

Vladimir Lemelev forpasis

La 27an de marto 2013 en Moskvo en sia 76a vivojaro forpasis d-ro Vladimir Romanoviĉ Lemelev (1938–2013). Brila sciencisto-medicinisto, docento kaj vicdekano de la Samarkanda medicina instituto, elstara pedagogo, aŭtoro de multegaj sciencaj verkoj, eksterordinara erudiciulo kun enciklopediaj scioj kaj samtempe ege modesta, bonkora kaj helpema homo…