22 Septembro 2016 de AlKo
La 6a Lernfesto okazis la 4an de septembro en la Germana-Franca Ĝardeno en Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo, Becker-Meisberger-Instituto kaj Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken tie prezentis tri pavilonojn kun la fama divenrado kaj ankaŭ etan lernejon por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton. La lernfeston vizitis proksimume 20 mil homoj, kiuj vidis la tri Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive [...]
18 Januaro 2016 de AlKo
La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la [...]
21 Januaro 2014 de AlKo
Ŝajne la urbo Saarbrücken kun sia situo ĉe la francia-germania landlimo aparte logas Esperanto-parolantojn por komune festi. Jam antaŭ tri kaj kvar jaroj estis iom pli ol 190 partoprenantoj en la sarbruka NR, ĉi-foje eĉ 203 homoj venis por festi la novan jaron tie en internacia rondo. El tiuj estis 82 junuloj ĝis 20 jaroj [...]
29 Septembro 2012 de AlKo
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2an de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno, Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi internacian lingvoeksperimenton.
18 Januaro 2011 de AlKo
Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj [...]