La Balta Ondo » Rynduch

Ankoraŭ du esperantistoj ordenitaj en Pollando
Stanislao Rynduch (maldekstre) kaj Eŭgeno Macko kun la ordenoj

La 25an de marto 2013 la vojevodo de Grandpolio Piotr Florek dekoris du anojn de la estraro de la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – la vicprezidanton d-ron Eŭgeno Macko kaj la sekretarion Stanislao Rynduch – per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando. La ordenojn al ili per sia dekreto la 6an de decembro 2012 atribuis la prezidento de Pollando Bronisław Komorowski.

La ceremonio estis tre solena. Florek eksalutis ĉiujn en Esperanto, kaj en sia parolado li pruvis grandan scion pri la internacia lingvo kaj pri Zamenhof. En la solenaĵo ĉeestis ankaŭ lokaj amaskomunikiloj, interalie, Radio Merkury, kaj pluraj esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el Hungario kaj Germanio.

Post la enmanigo de la ordenoj la Vojevodo invitis ĉiujn al la regalo en la dekor-salonego, kie pasis unu kaj duono horo en tre simpatia etoso kaj esperdonaj interparoloj.

Tiu plua orden-ceremonio okaze de la 125-jariĝo de Esperanto okazis laŭ la iniciato de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kies celo estis atribuo de la ordenoj al meritplenaj esperantistoj, kaj kiu evidente pruvas, ke la Pollandaj ŝtataj aŭtoritatoj alte aprezas Esperanton.

Poste la dekoritaj esperantistoj Macko kaj Rynduch invitis ĉiujn ĉeestantojn al komuna vespermanĝo en la proksima restoracio Sphinx. Tiaj solenaĵoj longe restos en la koroj kaj en la memoro de la  partoprenantoj.

Eduardo Kozyra kaj Kazimiro Krzyżak

La Ordeno de Merito por Respubliko Pollando rekonas kontribuojn al firmigo de internacia kunlaboro kaj al progresigo de la interrilatoj de Pollando kun aliaj landoj kaj popoloj. Ĝin povas ricevi eksterlandanoj kaj poloj loĝantaj ekster Pollando, ne poloj loĝantaj en Pollando.

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/ede-pl/