Arkivo por la etikedo 'Ruslando'
14 Aprilo 2013 de AlKo
La 13-14an de aprilo 2013 en Moskvo okazis la 27a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), kun 34 voĉdonrajtaj personoj el 8 urboj. La konferenco diskutis la raporton de la estraro de REU kaj taksis ĝian agadon kontentiga. En la diskutado oni parolis pri la perspektivoj de la movado en Ruslando, pri la disvastigo kaj [...]
8 Aprilo 2013 de AlKo
Proksimiĝas la vica REU-Konferenco, kiu okazos la 13–14an de aprilo en Moskvo. La nuna situacio en nia landa movado estas sufiĉe malfacila kaj trista. Mankas aktivaj movadanoj, falis la nombro de REU-anoj, la kluboj malfortas, ni perdis kelkajn seriozajn aktivulojn, belajn revuojn, ejojn kaj eĉ entuziasmon. La landa organizo estas sursojle de disfalo… Permesi tion [...]
2 Aprilo 2013 de AlKo
La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB). Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti [...]
23 Marto 2013 de AlKo
Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ [...]
14 Marto 2013 de AlKo
La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.
7 Marto 2013 de AlKo
En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?
3 Marto 2013 de AlKo
Eseo de Sergio Pokrovskij Pasintjare mi verkis pri la Granda Malordo en la Moskva Regno[1]; nun venas 400-jariĝo de rilata evento, la surtroniĝo de la dinastio Romanovoj, kiu estas alternativa limo por fermi la epokon de la Granda Malordo (se oni preferas prezenti ĝin kiel interdinastian periodon).
14 Januaro 2013 de AlKo
Verkita de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj (Tradukita de Grigorij Arosev) Nia regno estas granda kaj abunda, sed ordo mankas en ĝi. Nestoro, la kroniko, paĝo 8 1 Geknaboj, donu degnon por ava rememor’. Tre riĉas nia regno, sed ordo estas for. 2 Komprenis la praavoj en antaŭlonga hor’, ke oni estas pravaj, kaj ordo estas for. [...]
11 Januaro 2013 de AlKo
Konforme al la Ĝenerala regularo de REU (Rusia Esperantista Unio), kiu tekstas: “La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de REU ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de la Konferenco” (art. 3.2), mi nome de la Estraro de REU anoncas, ke la 27a [...]
5 Januaro 2013 de AlKo
Ruslandanoj, nur antaŭ du jardekoj ricevintaj liberon de internaciaj rilatoj, iĝas pli malfermaj kaj pli integritaj en la mondan komunumon. Precipe oni konstatas tion ĉe kaliningradanoj, kiuj pro la historia hazardo troviĝas plej proksime ne nur al la eksaj Sovetiaj respublikoj kaj al la eksaj amikaj (t. e., socialismaj) ŝtatoj, sed ankaŭ al la iam [...]
4 Januaro 2013 de AlKo
La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis: Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio. Lev Nikolájeviĉ Tolstój (Лев Николаевич Толстой, 1828–1910) [...]
20 Decembro 2012 de AlKo
La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva [...]
17 Decembro 2012 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslanda Imperio) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo [...]
11 Decembro 2012 de AlKo
Skizo de Sergio Pokrovskij 1150 JAROJN ANTAŬE 1150 jaroj ne estas tre ronda jubileo, tamen la redakcio de La Ondo decidis omaĝi la datrevenon de evento, per kiu komenciĝas la skribita historio de Ruslando. (Samtempe, en la jaroj 862a/863a, okazis ankoraŭ unu epokfara evento: S-ta Cirilo elpensis slavonan alfabeton; sed pri tio mi jam rakontis [...]
10 Decembro 2012 de AlKo
Inter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.